Ignacy Jan Paderewski estas unu el la plej elstaraj kaj plej gravaj figuroj en la historio de Pollando. Komponisto, pianisto, politikisto kaj ŝtatviro. Nur antaŭ kelkaj tagoj, la 6-an de novembro pasis lia naskiĝ­datreveno. Li naskiĝis en  1860 en la loko Kuryłówka kaj mortis en Novjorko la 29-an de junio 1941.

La plurfadena agado de Paderewski kiel komponisto kaj pianisto, samtempe politikisto, granda ŝtatviro kaj senavara filantropo distingis lin sur la areno de la plej grandaj figuroj de la kultura kaj politika mondo ne nur en Pollando, sed en la tuta mondo.

Lia infanaĝa periodo ne estis facila. La patrino mortis nur kelkajn monatojn post lia naskiĝo. Pri lia eduko okupiĝis la patro, insurgento de la januara insurekcio 1863.  Post lia morto la edukadon de la knabo  prizorgis onklino. Grandan edukan influon je juna Ignacy havis lia instruisto de historio, geografio, la franca lingvo kaj la pola literaturo Michał Bobiński, insurgento de la novembra insurekcio 1830. Ekde la plej frua aĝo Ignacy Jan Paderewski manifestis muzikan talenton. Plej bona atesto estas,  ke la direktoro de la Varsovia Muzika Instituto akceptis lin senekzamene, kiam li estis nur 11-jaraĝa. Juna Paderewski vivtenis sin koncertante dum malgrandaj societaj renkontiĝoj, poste donis muziklecionojn. Antaŭ ol li atingis financan stabilecon pasis multa tempo. Orientita je sia evoluo kaj perfektig­ado de kapabloj li veturis al Berlino kaj Vieno. Sian unuan sukceson li enkontigis en 1887 en Parizo debutante kiel pianisto, kio malfermis antaŭ li pordojn de muzikaj salonoj. Post la estado en Londono, kie li donis koncerton por reĝino Viktoria li forveturis turneocele al Usono. Usonanoj entuziasme raviĝis pri lia talento, la biletoj dis­vendiĝadis fulmrapide kaj muzik­ŝatantoj por liaj koncertoj venadis per specialaj trajnoj. Li ne nur pianludis, se ankaŭ komponis. Liajn komponaĵoj kiel la opero Manru, Simfonio „Polonia”, Pola Fantazio troviĝis en la repertuaro de la plej famaj orkestroj. La popularecon akompanis financa sukceso, kiun Paderewski utiligis por la publika agado. Sian havaĵon li estis dividanta senavare inter poloj kaj civitanoj de aliaj landoj. Li provizis fondusojn kaj fondaĵojn. Dank’  al lia subvencio kreiĝis koncertaj salonegoj kaj monumentoj, i.a. de Claud Debussy en Parizo, de Franz Liszt en Weimer, Ludwig van Beethoven en Bonn, Frederiko Chopin en Żelazowa Wola, Tadeusz Kościuszko en Ĉikago, la Arko de Washington. Samtempe li finance subtenis plurajn eventojn kiel komponistan konkurson en Dresdeno. En 1900 li kreis Fonduson de Ignacy Jan Paderewski por premii la  usonajn komponistojn. Post la eksplodo de la 1-a mondmilito li kunestablis kun Henryk Sienkiewicz Helpokomitatan por la Polaj Militviktimoj. En sia lasta volo li difinis siajn mon­provizojn kiel proporaĵon de la nacio petante, ke ili estu transdonitaj al la Jagelona Universitato en Krakovo. Multaj landoj honoris Paderewski per siaj plej altaj distingoj ne sole pro liaj artaj meritoj, patriotaj, sed ankaŭ la senavareco por la milit­veteranoj, por kreaj kaj intelektaj medioj. Li i.a. ricevis Ordenon de la Brita Imperio, francan Honoran Legion, distingojn de Belgio, Hispanio, Italio, Rumanio, Saksio, Lombardio kaj evidente Pollando: Grandan Rubandon de la Ordeno de la Blanka Aglo, Ordenon Polonia Resituta kaj postmorte Virtuti Militari.

Sian unuan publikan paroladon kun la sendepend­iga karaktero Ignacy Jan Paderewski faris en 1910 en Krakovo en la ĉeesto de 150 mil personoj malkovrante la fonditan de si monumenton, kiu omaĝis la venkon de la polaj trupoj en la kontraŭ­teŭtona batalo apud Grunwald.

Post la 1-a mondmilito Paderewski entreprenis vastskalan diplomatian agadon favore al Pollando kaj poloj utiligante sian pianistan kaj komponistan popularecon. Antaŭ ĉiu el la koncertoj li mesaĝis por la sendependeco de Pollando. Tio fruktis i.a. per la eblo transdoni al la usona prezidento en januaro 1917 memorialon pri Pollando.  La sendependeco de Pollando efektive ektroviĝis en la famaj 14 punktoj de prezidento Wilson. Paderewski mem en aŭgusto 1917 farigis reprezentanto de la Pola Nacia Komitato en Usono.  Post la reveno de Józef Piłsudzki al Pollando revenis ankaŭ Paderewski. La 16-an de 1919 li akceptis la taskojn de la ĉefministro kaj ministro por la ekserlandaj aferoj. Kiel reprezentanto de Pollando li subskribis en 1919 la Versajlan Pactraktaton kaj en 1920-21 estis delegito de Pollando ĉe la Ligo de la Nacioj. En 1922 Paderewski denove forveturis por laŭvica enorme sukcesa koncerta turneo al Usono. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito li estis la prezidano de la Nacia Konsilio de la pola elmigra registaro. Ignacy Jan Paderewski mortis en Usono kaj  estis entombigita ĉe la Nacia Tombejo en Arlington. La 29-an de junio 1991 la ĉerko kun  liaj korpo­restaĵoj  venis al Pollando kaj ekde tiam troviĝas en la kripto de la Arki­katedralo de sankta Johano en Varsovio.

El la elsendo 15.11.2013. Legas Barbara