Ludu

La gasto de la 276-a E-elsendo estas Edward Kozyra, la vicprezidanto de la Asocio EDE-Pollando kun kiu ni interparolas pri pola parlamenta grupo subtenanta Esperanton.  Antaŭ la interparolo ĉe www.pola-retradio.org aŭdiĝas la felietono el la ciklo Konindaj lokoj, en kiu ni parolas pri la t.n. Insula Beskidy-montaro. Aŭdiĝas fine Leterkesto, komence tamen ni prezentas informon pri verdikto de brita labor­tribunalo, kiu deklaris sin kontraŭ la lingva diskriminacio rilate polinon, kiu ricevis la malpermeson uzi la polan lingvon en laborloko.

La novaĵo, felietono estas jam paralele legeblaj kaj aŭskult­eblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Felietonoj. La interparolo ankaŭ aperas aparte en la rubriko Antaŭ la mikrofono.