Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La unua en Pollando Oceanario-Afrikario

La unua en Pollando akvariejo Afrikarium estis malfermita dum la lasta dimanĉo de oktobro en Vroclavo (la sudorienta Pollando). Troviĝas en ĝi pli ol 100 animalspecioj, inkluzive de 60 fiŝospecioj de la koralrifoj. Troviĝas tie ankaŭ la unusolaj en Pollando naĝantaj mamuloj,  rajoj (Manta birostris).

La elkonstruo de la vroclava Afrikarium daŭris du jarojn kaj kostis 220 milionojn da zlotoj. Ĝi estas trietaĝa kaj okupas la areon de unu kaj duona hektaroj. Troviĝas en ĝi 7 basenoj, kiujn plenigas 15 milionoj da litroj da akvo. En pavilono 170 metrojn longa kaj 70 metrojn vasta estas prezentata flaŭro kaj faŭno de la afrikaj akvoj. Krom fiŝoj en la objektoj estas admireblaj ankaŭ diversaj specioj de simioj kaj birdoj. La unuopaj fragmentoj de la povilono estas dividitaj laŭ geografia vidpunkto kaj konformas al la elektitaj partoj de la Nigra Kontinento.

La vizitado komenciĝas de la sablozaj plaĝoj de la Ruĝa Maro. La itinero iom pos iom gvidas sub la marsurfacon, kie estas rigardeblaj diversaj koralriferoj. En tiu parto de la akvario vivas pli ol 20 mil fiŝoj. Sekve la itinero kondukas al la regiono de Nilo kaj al la grandaj lagoj Malavia kaj Tanganika. Paŝante laŭ tunelo el akrila vitro eblas rigardi la mondon de oceanaj akvoj de la subo i.a. observante ŝarkojn, rajojn, molaedojn, polpojn, marajn testudojn kaj meduzojn. En la parto de la pavilono referencata al ĝangalo ĉirkaŭ la rivero Kongo eblas rigardeblaj krokodilojn kaj en aparta baseno la unusolaj en Pollando mantoj kaj plantvoraj mamuoj, nomataj kiel akvosirenoj. La atrakciaĵo de Afrikario apartenas la eblo rigardi subakve i.a. pingvenojn el la familio Spheniscus demersus pezantajn ĝis 5 tunoj. Krome en la vroclava „oceanografio” eblas rigardi  i.a. hipopotamojn, nilajn krokodilojn, malgrandajn antilopojn „dikdik”. La kreiĝinta en la mezo de la 19-a jarcento ZOO-ĝardeno en Vroclavo estas ne nur la plej malnova, sed ankaŭ la plej granda en Pollando. Ĉiujare vizitas ĝin 600 mil personoj, nun laŭ prognozo ilia nombro duobliĝos.

El la elsendo 18.11.2014. Legas Tomek

La Arala Maro malaperas

Verkonformiĝas la nigra scenaro, kiun antaŭvidis ekspertoj de NASA. La Arala Lago, iam la 4-a akvoreceptaklo en la mondo vaporiĝas en hororiga ritmo. La satelitaj fotoj elmontras, ke pli ol la duono de la lago etendiĝanta lime de Kazaĥio kaj Uzbekio en la Centra Azio estas komplete seka. Ĝia sekiĝado komenciĝis en la epoko de Sovetunio en la 60-aj jaroj, kiam ĝiajn akvojn oni komencis utiligi por akvumi malstrumejojn en Kazaĥio, Uzbekio kaj Turkmenio. La lago estas provizata per akvo el la riveroj Syr-daria kaj Amu-daria,  kiuj transportas akvon el la degelantaj glaĉeroj de Pamiro. La unuaj fotoj de NASA el 2000 prezentas la Aralan Lagon dividitan je du partoj – la nordan kaj la sudan. En 2005 la digo elkonstruita laŭ la komisio de la kazaĥa registaro alkondukis al la sekiĝo de la suda lagoparto. Laŭ la plej novaj fotoj el aŭgusto 2014 rezultas, ke en la suda parto, kie iam estis lago la tereno estas komplete seka. Tio okazis i.a. pro malgrandiĝo de pluvoj kaj neĝadoj en Pamiro, kio kaŭzis malpli da akvo en Amu-daria. La prognozo de NASA el 2003 per kiu ekspertoj avertis, ke la Arala Lago povas malaperi en la daŭro de 15 jaroj verkonformiĝas kun konsterniga precizeco.

Tamen por preveni tion la lastan merkredon estis subskribita interkompreniĝo inter la registaro de Uzbekio, Internacia Fonduso por Savi la Aralan Lagon kaj aliaj internaciaj organizoj, kiuj destinis 3 miliardojn da dolaroj por mildigi la ekologian katastrofon, kiu plagis 67 milionojn da homoj en ĉi tiu regiono de la Centra Azio.  Sekve de la sovetuniaj grundplibonigaj decidoj el la 60-aj jaroj la volumeno de la lago, iam difinata kiel maro malkreskis de 1064 ĝis 399 kubokilometroj kaj ĝia akvospegulo malaltiĝis je 13 metroj.

 El la elsendo 04.11.2014. Legas Tomek

Sturno la plej populara specio de la Eŭropaj Tagoj de Birdoj

Sturno estis la ĉefheroo dum la oktobraj Eŭropaj Tagoj de Birdoj. Nur en Pollando oni notis 53 mil ĉi tiujn birdojn. Sume la polaj natur­amantoj observis preskaŭ 200 mil birdojn de pli ol 100 specioj. En Nederlando oni nombris plej multa ĉar pli ol unu milionon da birdoj.

La nunjarajn tagojn organizatajn en 40 landoj de Portugalio tra Malto, Kazaĥio ĝis Norvegio partoprenis 23 mil personoj. Ili ne nur nombris birdojn, sed ankaŭ uzis la okazon por promenoj kaj ornitologiaj ekskursoj. La retejo de la Pola Societo por la Protektado de Birdoj informis, ke la plej ofte observita estis sturno (Sturnus vulgaris), nigra fuliko (Fulica atra) kaj platbeka anaso (Anas platyrhynchos). En Pollando la duan lokon laŭ la obsevoofteco okupis fringo – temis pri pli ol 52 mil ezempleroj. La trian lokon okupis granda paruo (Parus major). Oni notis preskaŭ 29 mil ekzemplerojn de ili. La partoprenantoj de la Tagoj en multaj eŭropaj landoj – Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando kaj Slovakio observis ankaŭ imponajn migrofrupojn  de grandaj grupoj de gruoj, sturnoj, kolomboj, ridmevoj, fringoj, turdoj. Eŭropaj Tagoj de Birdoj estas organizataj ekde 1993 fare de monda federacio de societoj protektantaj birdojn BirdLife International. Kadre de donitaĵoj el ĉiuj ŝtatoj partoprenantaj la kampanjon kreiĝas registro de la plej ofte aperantaj aŭtune birdospecioj. Kadre de la nunjara kampanjo okazis preskaŭ 900 ornitologiaj eventoj.

El la elsendo 04.11.2014. Legas Barbara

Senmorta animo

La proksimiĝanta 1-a de novembro kaj la tradicia Festo de la Mortintoj, dum kiu oni vizitas tombojn de familianoj kaj amikoj instigas al enpensiĝo pri la vivpasado, pri tio, kio okazas aŭ ne okazas post la morto, pri tio ĉu eblas baze de scienca rezonado konkludi pri ekzisto aŭ malekzisto de la senmorta animo. Tiu temo okupis ankaŭ seriozajn kaj renomajn sciencistojn kaj evidentiĝas, ke ne ĉiuj subtenas la materiisman starpunkton ĉi-rilate.

MSZ: Unu el ili kalkulata al la plej grandaj aŭtoritatuloj pri la homa cerbo estis la Nobel-premiito John Eccles, aŭstralia neŭrofizjologo, kiu baze de siaj plurjaraj observoj kaj analizoj konstatis, ke materio mem ne kapablas krei psikajn fenomenojn kaj liaopinie nur la spirita realo povas krei psikajn fenomenojn. La veraj trajtoj de la homeco estas ne sole la inteligenteco kaj cerbo, sed unuavice kreiveco kaj la kapablo de la imagopovo krei psikajn fenomenojn. Post multaj jaroj tiu ĉi mondfama fizjologo kaj medicinisto konkludis, ke la homa menso, homa persona „mi”, ekzistas kiel spirita dimensio de homeco kaj tio estas la senmorta animo. Eccles skribis pri du aksiomoj – neripetebleco de la homa personeco en ĝia korpa dimensio kaj spirita ekzisto de senmorta animo. Per tio la aŭstralia sciencisto rifuzis la materiisman teorion de la menso, laŭ kiu cerbo estas komprenata kiel superkomplika komputilo, en kiu kortekso generas ĉiujn pensojn kaj sensojn.

Profesoro John Eccles kreis novan teorion de la funkciado de la homa menso, difinatan   kiel dualisma interageco. Tio signifas, ke ĉiu homo havas personan „mi”, alivorte senmaterian menson, kiu funkcias pere de materia cerbo. Tiel do krom fizika mondo en la homo ekzistas mensa, alivorte spirita mondo kaj ambaŭ realoj reciproke influas unu la alian. La memkonscio pri la persona „mi” daŭras senŝange dum la tuta vivo. Profesoro Eccles konkludis  sekve, ke la persona „mi” ekzistas ankaŭ post la korpa morto de ĉiu homo.

El la elsendo 28.10.2014. Legas Barbara

La lingvotalenton eblas ekzerci de la lulilo

Eĉ kelkmonatajn infanojn eblas ekzerci pri la distingado de sonoj, kiuj povas eniri la lingvokonsiston rapidigante tiel ŝlosilajn strukturojn por uzi parolon. April Benasich kaj ŝiaj kolegoj el la usona Rutgers University-Newark malkovris, ke se 4-monatajn infanojn oni instruas pri tio, ke ili donu la atenton al ĉiam malpli facila sekvo de sonoj neligitaj kun la lingvo,  kaj se oni premias ilin pro la rekonado de sonoŝanĝoj iliaj cerboj en la aĝo de 7 monatoj estas pli rapidaj kaj precizaj en la malkovrado de aliaj sonoj esencaj por la lingvo ol ĉe infanoj, kiuj ne ekzercis tion. Laŭ April Benasich malgrandaj infanoj kontinue skanas la medion por identigi sonojn, kiuj povas konsistigi parolon. Tio estas unu el iliaj ŝlosilaj taskoj. Inter la 4-a kaj 7-a vivmonatoj la suĉinfanoj kreas siajn akustikajn mapojn. En la eksperimento,  pri kiu skribis “Journal of Neuroscience” oni subtile kondukis la bebajn cerbojn, ke ili koncentriĝu pri stimuloj, kiuj estas la plej esencaj por la konstruado de akustikaj mapoj.  Pro ili respondecas konforme ligitaj cerboĉeloj, kiuj helpas al bebo deĉifri lingvon rapide kaj aŭtomate. Konfome formitaj ebligas lerte uzi parolon, kio estas esenca por la koniga funkciado. Esploristoj observos infanojn ĝis la fino de unu kaj duona jaroj por ekzameni, ĉu la rezultoj de la gvidataj ekzercoj estos firmaj.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Tomek

Severigo de kriterioj pri la scienccela balenĉasado

Internacia Komisiono pri Balenĉasado (IWC)  deklaris sin en septembro favore al severigo de la mondaj kriterioj de sciencaj ĉasadoj je balenoj por protekti ĉi tiujn mamulojn en la regiono de Antarkto. Ĝi postulos detalajn raportojn pri la balenĉasado, kiuj devos konsideri iliajn dimensiojn kaj pruvojn, ke la esplorcelon ne eblis atingi helpe de rimedoj nemortoportaj. La rezolucion proponis Novzelando, subtenis ĝin 35 membraj ŝtatoj, kvin sindetenis kaj 20 kontraŭis.

Novzelando kaj Aŭstralio apartenas al la plej severaj kritikantoj de la balenĉasado klopodante protekti la faŭnon kaj flaŭron de la sudhemisferaj maroj. En marto 2014 Internacia Jutictribunalo deklaris, ke Japanio kadre de la scienccelaj ĉasadoj efektivigis ankaŭ komercajn.  Pasintjare sub la preteksto de esploroj oni ĉasis tie 417 balenojn. Japanio daŭre planas ĉasadon de balenoj kadre de scienca programo, sed ĝi retiriĝis fari tion en la akvoj de Antarkto. Ekde 1986 la balenĉasado por la komercaj celoj estas ĉirkaŭprenita per portempa malpermeso. En malgranda skalo estas allasita ĉemarborda ĉasado per tradiciaj metodoj por propraj bezonoj kaj ankaŭ scienccela balenĉasado.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Tomek

La revuo Tygodnik Powszechny pri „La limoj de la scienco”

La unua oktobra numero de la semajnrevuo „Tygodnik Powszechny” enhavas la 1-an sciencan aldonaĵon titolitan „La limoj de la scienco” dediĉitan al la temo „Grandaj Demandoj”. Ĝi estis prilaborita komune kun la krakova Kopernik-Centro de Interbranĉaj  Esploroj. La unua aldonaĵo okupiĝas pri la limoj de la scienco laŭ la vidpunkto de fiziko kaj kosmologio, kognaj kaj normigaj sciencoj, filozofio kaj teologio. La krakova Kopernik-Centro okupiĝas pri ili realigante la esplorprogramon „Limoj de la scienca klarigo” financatan de Templeton-Fondaĵo. Kadre de la projekto estis prilaboritaj 300 sciencaj artikoloj, 31 libroj – monografioj kaj kolekivaj verkoj, 120 sciencpopularigaj artikoloj. Okazis 18 internaciaj sciencaj konferencoj kaj 75 publikaj prelegoj. Krome aperis  13 tradukoj de la popularsciencaj libroj kaj en la troviĝas 180 filmoj, registrintaj prelegojn aŭ intervjuojn kun mondfamaj sciencisoj. La aŭtoro de la enkonduka artikolo kaj samtempe fondinto kaj direktoro de la krakova Kopernik-Centro, pastro profesoro Michał Heller citas iujn el la Grandaj Demandoj el la la retpaĝoj de la Templenton-fondaĵo kiel „Kiamaniere kredo pri senmorteco influas nian vivon”, „En kio konsistas diferenco inter kono kaj kompreno”. Samtempe la redakcio prezentas grandajn demandojn de 34 sciencistoj el ĉiuj epokoj – kiel Sokato, Kopernik, Newton, Pateur, Ciołkowski, Bohr, Rubin, Wolszczan – kiuj per penetra starigado de Grandaj Demandoj kaj akiritaj respondoj difinis nian komprenon de la mondo,.

Krom unuopaj artikoloj i.a. pri la limoj de la Kosmo, pri limigoj de neŭrosciencaj esploroj „Ĉu eblas gvati cerbon” Tygodnik Powszechny starigis laborajn demandojn al junaj sciencistoj el Kopernik-Centro. Inter la intervjuitaj troviĝas ankaŭ nia redakcia kolego Tomek Miller. Des pli volonte ni volonte prezentas liajn respondojn pri siaj esplordemandoj:

Tygodnik Powszechny: Pri kio vi okupiĝas?

TM: La nuntempa fiziko apogas sin sur du pilieroj: ĝenerala teorio de realativeco kaj kvantuma mekaniko. Fizikistoj de jaroj klopodas koherigi ilin,  krei la tiel nomatan kvantuman teorion de la gravitado. La malfacilo konsistas en tio i.a., ke tiuj du grandaj fizikaj teorioj uzas malkongruajn matematikajn strukturojn. La t.n. modelo de nekomuto evoluigata de grupo sub la gvido de pastro profesoro Heller – ĝia membro mi estas – celas trovi matematikan strukturon tiom riĉan, ke ĝi  koherigu ambaŭ malkongruajn strukturojn kadre de pli ampleksa, harmonia tuto. Kandidatojn por tia strukturo liveras intense disvolviĝanta matematika branĉo, difinata kiel nekomuta geometrio. Aktuale mi esploras unu el tiuj strukturoj.

Tygodnik Powszechny:  Kion koncernas la plej grava demando en via laboro kaj kiel konturiĝas la respondo?

TM: Ĉu nekomuta geometrio ebligos formuli kvantuman teorion de la gravitado? Estas sciate, ke ĉiun el la du grandaj teorioj aparte eblas esprimi en la lingvaĵo de nekomuta geometrio. Tio gravas. Tamen daŭre ne estas klare ĉu nekomuta geometrio liveros ĝustan recepton por ilia unuigo.

Tygodnik Powszechny:  Kian defion vi konsideras  en via laboro?

TM: Mi klopodas faligi specifan demarkacian linion inter areoj de relativismaj kaj kvantumaj fenomenoj. Ĝi trapasas kadre de la bone rekonita konata  fiziko, tial povas ŝajni, ke ĝi ne estas limo de niaj konoj. Historio tamen elmontras, ke forviŝado de tiaj demarkaciaj linioj en fiziko ofte fruktas per novaj, surprizaj malkovroj.

 El la elsendo 14.10.2014. Legas Barbara kaj Tomek

Minikivifrukto el la pola altlernejo

En la Supera Lernejo de la Kampara Mastrumado estis kultivita nova specio de minikivio aŭ kiveo Bingo, kiu jam aperis en vendejoj. Ĝiaj fruktoj laŭ grandeco similas groson, ili estas dolĉaj kaj havas manĝeblan ŝelon.

Doktoro Piotr Latocha el la Katedro pri la Medioprotekto de la varsovia altlernejoj gvidas esplorojn pri aktinidio de dek kelkaj jaroj. Ĝiaj fruktoj deekstere ne similas al kivio, sed sufiĉas tranĉi ĝin por malkovri minikivion. Malsame al kivio la ŝelo de minikivio estas senhareta kaj manĝebla, la frukton ne necesas senŝligi.

La nova fruktospecio kreiĝis sen la genetika manipulado. Ĝi estis akirita laŭ la tradicia metodo de hibrida kultivado kaj selekto. La plantoj estas preskaŭ tutece imunaj je malsanoj kaj  vermoj kaj taŭgas por la ekologia kultivado.

Ĝis nun aktinidio estis plantita en Pollando kiel ornama ĝardenplanto. Dank’ al. la kunlaboro de la varsovia altlernejo kun hortikulturistoj en la apudvarsovia loko Grójec [grujec] kreiĝis la unua en la lando miniplantejo. Post tri jaroj la plantoj fruktis kaj trafis al la pola merkato. Minikivio devenas el la nororientaj regionoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Konata kivio ne tolerus la severan polan vintron, sed eblas en Pollando kultivi frostoimunajn specioj de minikivio. Ĝi tre bone adaptiĝas al la pola klimato tolerante eĉ minus 30-gradan froston. Ĝiaj fruktoj maturiĝas fruaŭtune.

El la elsendo 07.10.2014. Legas Barbara

Promeno pozitive efikas je piedoarterioj

Mallongaj promenopaŭzoj povas forigi la negativan influon de la sida korpopozicio je piedoarterioj. Sugestas tion esploroj de usonaj sciencistoj. Informis pri tio  “Medicine & Science in Sports & Exercise”. Estas multaj pruvoj, ke ekzistas ligo inter la longdaŭra sida korpopozicio (ekzemple dum laboro) kaj apero de risko de sangocirkula malsano kaj metabolaj perturboj. I.a. temas pri pli alta koloesterolo, pli granda korpa zonmezuro elmontranta la minacan por la koro ventroobezecon. Samtempe aperis ideoj, ke interrompado de longiĝa sidopozicio per mallongaj promenoj povas pozitive influi la sangocirkuladon Sciencistoj el la usona Indiana University en  Bloomington subigis al la ekzamenadoj 12 sanajn 20-35-jaraĝajn virojn, kiuj ne estis obezaj. Dum la unua eksperimento ili sidis en mola brakseĝo dum tri horoj ne movante piedojn. En la alia dum la trihora sidpozicio ili havis po tri kvinminutajn paŭzopromenojn. Ili okazis post la duona,  post unu kaj duona kaj fine post du kaj duona horoj. Ĉiufoje komence de la eksperimento kaj sekve komence de la unua, dua kaj post tri horoj oni kontrolis la funkciadon de ilia endotelio ĉe la  femura arterio. Jam post unu horo de kontinua sida pozicio ĝia funkciado estis je 50 procentoj malpli bona. Mallongaj kvinminutaj promenopaŭzoj kaŭzis tamen, ke ĝi la tutan tempon restis senŝanĝa.

El la elsendo 30.09.2014. Legas Gabi

Botokso kaj la emocia evoluo

Botokso estas la komerca nomo de toksino produktata de la bakterioj Bacillus botulinus, kiu estas venena se konsumita, sed injekciata malgranadoze en muskolojn loke paralizas ilin.  Komence ĝi estis aplikata en neŭrologio kaj okulkuracado. La kontraŭsulka efikado de botokso estas flanksekvo, kiun oni konstatis dum la kuracado de strabeco. Dank’ al botokso la vizaĝtrajtoj fariĝas iom pli mildaj kaj la vizaĝo alprenas junaĝan aspekton. Tiucele botokso komencis esti uzata fine de la 80-aj jaroj. Nun ĉiam pli ofte oni aplikas botokson en kontraŭsulka profilakto ĉe personoj malpli ol 25-jaraĝaj. Tamen laŭ sciencistoj tia paralizstreĉita vizaĝo povas malhelpi al junaj personoj ellerni la plenan emociesprimon, do ilian emocian evoluon. Samtempe psikologoj atentigas, ke maturiĝantaj personoj lernas la regulkonformajn rilatojn kun aliaj homoj imitante ilian mimikon. Kulturo baziĝanta sur televidaj spektakloj kaj kopiado de publikaj steluloj, kies vizaĝoj estas nenionesprimaj povas esti do danĝera en la sekvoj. La senmimika vizaĝo ne emfazas emociojn kaj samtempe malfortigas senti ilin. Homoj ridetas ne sole,  ĉar ili estas feliĉaj – ili estas feliĉaj,  ĉar ili ridetas.

 El la elsendo 23.09.2014. Legas Barbara