Sciencaj informoj
Risko ligita kun altigita nivelo de ftalata acido
La eksterhejma manĝado ligiĝas kun la risko de altigita nivelo de sandamaĝa ftalata acido. Informis pori tio sciencistoj el George Washington University en siaj interretaj paĝoj. Ftalatoj estas kemiaĵoj aplikataj en la produktado de nutropakumoj, manĝokestoj aŭ gantoj uzataj dum la manĝopreparado. Kiel kemiaĵoj influantaj la endokrinan sistemon ftalanoj perturbas la hormonan mastrumadon kaj kaŭzas multajn sanperturbojn. Post kompara analizo de informoj pri manĝokutimoj de 10 253 personoj kun donitaĵoj pri metabolaj produktoj de ftalanoj en urinoprovaĵoj sciencistoj konstatis, ke oftaj vizitoj en gastronomiaj lokaloj kaŭzas kreskon de la nivelo de ftalanoj je 35 procentoj kompare kun personoj memstare preparantaj la ĉiutagan menuon. La alta nivelo de ftalanoj respondecas pro la problemoj kun generado, ĉirkaŭgradevaj komplikaĵoj kaj aliaj problemoj. La ligo inter la eksterhejma manĝado kaj pli alta nivelo de ftalanoj estas evidenta en ĉiuj aĝogrupoj, sed plej signifa ĉe dekkelkjaruloj.
El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada kaj Barbara – 1’27”
sc_msz_bp_Minacoj ligitaj kun eksterhejma mangado_01’27”
Parkinson-malsano atakas junulojn
Parolante pri Parkinson-malnsano ni ĉefe pensas pri maljunuloj. Laŭ pola esplorantino, d-ino Magdalena Boczarska-Jedynak ĉiam pli ofte ĝi ataktas homojn junajn kaj aktivajn, 30-, 40-jarulojn. Kaj tio ligiĝas kun neceso de granda atento flanke de kuracistoj, ĉar Parkinson-malsano estas malfacile dignozebla en la komenca evolufazo. Laŭ la statistikaj donitaĵoj plej ofte oni konstatas ĝin ĉe 55-56-jaruloj, sed suferas ĝin personoj multe pli junaj. Laŭ doktorino Boczarska-Jedynak tio ligiĝas kun malfavoraj medioŝanĝoj kaj risko ligita kun la neŭrotoksaj faktoroj en aero kaj nutraĵoj. Tiaj simptomoj de la malsano kiel tremado de mano aŭ piedo ĉiam aperas ĉe unu flanko de la korpo, sed povas temi ankaŭ pri aliaj simptomoj kiel lamado, rigidiĝo de muskoloj, malrapidiĝo en mimiko, parolo aŭ rezonado. Sed la malsano manifestiĝas ankaŭ en alia maniero, pli subtila kaj ne rilata al la movoj, kiel deprimo, flarolezo kaj eĉ obstrukco. Ju pli rapide oni konstatas la malsanon, des pli efika estas la kuracado. En la komenca fazo la kuracado estas efika kaj plibonigas la sanstaton de malsanulo ĝis tia grado, ke tiu povas daŭrigi la profesian laboron.
El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada kaj Barbara – 1’40”
sc_msz_bp_Parkinson-malsano ciam pli ofte ce junuloj_01’40”
Bonaj efikoj de la protektoprogramo pri turfalkoj
Pli ol 640 junaj turfalkoj koviĝis en 2017 en la kovokestoj en la centra-orienta Pollando. Dum la 15-jara programo de aktiva protekto de ĉi tiu birdospecio temas pri pli ol 5 mil turfalkoj. Turfalko apartenas al unu el la malmultaj akcipitroformaj birdoj, kiuj vivas same sur la agrikulturaj, kiel ankaŭ urbanizitaj terenoj. Pli grandaj populacioj de turfalkoj vivas ekzemple en Varsovio, Poznano, Vroclavo, Krakovo kaj Ŝĉecino. Ekster urboj plej ofte eblas renkonti ilin en la valoj de iom grandaj riveroj. Ankoraŭ en la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, en la epoko de intensa aplikado de DDT en la agrikulturo kaj negativa efikado de ĉi tiu kemiaĵo je generado de la birdoj la situacio ŝajnis drameca. En multaj regionoj turfalkoj malaperis por jaroj. Nun turfalko apartenas al specioj severe gardataj kaj postulantaj aktivan protekton. Praktike tio signifas helpon dum la kovoperiodo. Nome turfalko ne konstruas proprajn nestojn kaj en naturaj kondiĉoj uzas nestojn de aliaj birdoj, kiel griza korniko, frugilego, pigo aŭ korvo. En la urboj ili uzas niĉojn en altaj konstruaĵoj kiel preĝejaj turoj, industriaj konstraĵoj, domblokoj. Sed transformiĝoj en la naturo, malkresko de populacioj de grizaj kornikoj kaj frugilegoj, kaj en la urboj renovigado de konstruaĵoj kaŭzas, ke turfalkoj daŭre estas birdoj maloftaj. Helpas do al ili la kovokestoj. En la jaroj 2003-2004 estis instalitaj pli ol 1200 kovokestoj en la tuta Pollando, en la centra-orienta Pollando la turfalkoj disponas pri 240 tiaj lokoj. Necesas ilin ŝanĝi ĉiun sesan-dekan jaron. Natursciencaj laboranoj kontrolas ĉiujare pli ol 400 kovokestojn. Aktuale la populacio de turfalkoj estas taksata je ĉirkaŭ 5 kaj duona mil paroj kaj estas opinita kiel stabila.
El la elsendo 10.04.2018. Legas Maciek – 2’20”
sc_mj_Sukceso de la protektoprogramo pri turfalkoj_02’20”
La perceptado de aĝo ne estas statika
Kvankam la vivolongo en la lastaj jardekoj signife kreskis la perceptado de aĝo ne konformas al la realo. Psikologoj el la ŝtata universitato en Michigan elmontris, ke por preskaŭ 30 mil personoj el pli ol 500-milmembra enketita grupo la meza aĝo komenciĝas jam post la trideka vivojaro. Tio, kion ni agnoskas aĝo meza aŭ maljuna ŝanĝiĝas kun ŝanĝo de nia aĝo kaj – laŭ unu el la sciencostoj – estas interese, ke signifan grupon formas inter ili junaj plenkreskuloj. La enketo celis pli ol 502 mil interretajn respondintojn en la aĝo ekde la 10-a ĝis la 89-a vivojaroj. Ĝenerale ju pli aĝaj homoj estas des pli junaj ili sin fartas. Tio laŭ esploristoj estas tute komprenebla. Homoj agnoskas malfruan maturecon kiel negativan sperton kaj volas ĝin eviti, do estas malagrable pensi pri si mem kiel pri persono maljuna, eĉ se senjoroj gvidas riĉigan vivon kaj laŭ kelkkuj esploroj estas pli feliĉaj ol homoj junaj. Interese formiĝis krome la respondoj pri la vivodaŭro en diversaj aĝogrupoj. Se infanoj kaj junuloj deziris atingi la pli ol 90-jaran vivodaŭron, en la grupo de 30-40jaruloj oni indikadis ĉirkaŭ 88 jarojn. Tamen jam ĉe la 50-jaruloj la ideala vivoaĝo komencas kreski, por en la grupo de 80-jaruloj atingi denove 93 jarojn.
El la elsendo 04.04.2018. Legas Tomek – 1’32”
sc_tm_Homa agoperceptosangigas_01’32”
Amikoj simile perceptas la mondon kaj rezonas similmaniere
Laŭ sciencistoj el la usona Dartmouth College eblas difini, kiuj personoj restas reciproke en proksimaj kontaktoj. Baze de donitaĵoj akiritaj dank’ al la funkcieca magneta rezonanco fMRI ili konstatis, ke amikoj havas preskaŭ identan bildon de neŭroreta aktiveco en la regionoj respondecaj pro alifarado de emocioj, koncentrita atento kaj rezonado. Tio signifus, ke amikoj perceptas la mondon kaj rezonas similmaniere, iliaj cerboj simile reagas je eksteraj stimuloj. Specialistoj en sia eksperimento petis studentojn rigardi diversĝenran kaj diversteman filmkompilaĵon pri temoj ligitaj kun politiko, scienco, humuro, muziko. Samtempe ili sekvis la aktivecon de iliaj cerboj. Antaŭ la eksperimento ili taksis la socian distancon inter unuopaj personoj demandante pri amikiĝo aŭ iliaj lozaj rilatoj. Post la analizo estis konstatite, ke cerboj de amikoj funkcias similmaniere. La skanaĵo de cerboaktiveco mem prezentanta ĝiajn reagojn je eksteraj stimuloj – ebligas rekoni proksimajn amikojn. Ĝi ebligas apartigi eĉ aliajn specojn de konateco, ekzemple identigon de amikoj de niaj amikoj. Kiel asertas Thalia Wheatley, se ni volas kompreni kiel funkcias homa cerbo necesas kompreni kiel cerbo funkcias en la rilato kun aliaj homoj, kiel homaj cerboj reciproke sin influas kaj formas.
El la elsendo 04.04.2018. Legas Tomek – 1’30”
sc_tm_Science pruvebla amikeco_01’30”
Cerba signalo de kompreno
Kiel konvinkiĝi, ke iu komprenas tion kion ni diras ? Ke tiu ne neglektas nian parolon kaj komprenas ĝin? Tio ne malfacilas, sed necesas konstati ĉu en la cerbo de la koncernato aperas signalo de kompreno. Se ne estas tiel la aŭskultanto estas malkoncentriĝinta aŭ la enhavo de nia mesaĝo lin ne interesas. Kolektivo de irlandaj kaj usonaj esploristoj baze de registro de la bioelektra cerboaktiveco EEG distingis specifan signalon dum la analizado de la signifosimileco de la aŭditaj vortoj. Pri la esplorrezultoj de la sciencistoj el la irlanda Trinity College Dublin kaj la usona University of Rochester skribis “Current Biology”. La volontuloj en ilia eksperimento aŭskultis sonlibrojn. Se la teksto estis bone aŭdebla kaj la volontuloj koncentriĝis pri ĝia enhavo en ilia cerbo aperis signalo de kompreno. En la kazo kiam ili ne koncentriĝis pri la aŭdiĝantaj vortoj aŭ havis komprenoproblemojn la komprenosignalo estis malaperanta. Laŭ unu el la esploristoj prof. Ed Lalor tiu ĉi malkovro ebligos testi la lingvoevoluon de infanoj, taksi la cerbofunkciadon ĉe pacientoj en la stato de neplena konscio. La apero de la komprenosignalo aŭ ĝia manko povas konfirmi ĉu persono laboranta ĉe posteno postulanta precizecon kaj rapidecon – kiel flugkontrolanto aŭ soldato – komprenis ricevitajn instrukciojn. La ekzamenado de komprenosignalo povas helpi en la malkovrado de fruaj demencostatoj ĉe grizaĝuloj.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Barbara kaj Tomek – 1’43”
4500 mil jaroj de la dravidaj lingvoj
La familio de la dravidaj lingvoj apartenas al ses grandaj lingvofamilioj en la Suda Azio. Ĝiaj 4 plej grandaj lingvoj estas kanara, malajala, tamila kaj telugua. Iliaj literaturaj tradicioj kalkuliĝas al centoj da jaroj, sed la plej longan tradicion havas la tamila. Apud la sanskrito ĝi estas unu el la tieaj klasikaj ligvoj, kies pridokumentita kontinueco – male al sanskrito – rilatas al formoj klasikaj kaj nuntempaj. La esplorado de la dravidaj lingvoj estas ŝlosila por kompreni la prahistorion de Eŭroazio, ĉar tiuj lingvoj en signifa grado influis aliajn lingvogrupojn. La nova lingvistika analizo elmontris, ke la familio de la dravidaj lingvoj, en kies konsiston eniras 80 lingvoj parolataj de 220 milionoj da homoj en la centra kaj suda Hinda Unio kaj Srilanko havas 4500 jarojn. Dravidoj mem daŭre tamen estas enigmaj. Sciencistoj samopinias, ke temas pri loka popolo, kiu loĝis sur la hinda subkontinento antaŭ ol venis tien – antaŭ 3500 jaroj – arjoj. Sciencistoj subigis al analizo dependecojn inter ĉiuj lingvaj subgrupoj de la dravida familio kaj dank’ al statistikaj metodoj asertas, ke la dravidaj lingvoj aperis antaŭ kvar, kvar kaj duona mil jaroj.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek – 1’28”
sc_bp_tm_Novaj_esploroj_pri_la_dravidaj_lingvoj_01’28”.mp3; filename_=UTF-8”sc_bp_tm_Novaj esploroj pri la dravidaj lingvoj_0128
Hidrargotavoloj sub Arkto
La periodaĵo „Geophysical Research Letters” aperigis antaŭnelonge la sciencajn esplorrezultojn pri tio, ke en la permanente frosta grundo de Arkto troviĝas abundaj tavoloj de hidrargo, la plej grandaj en la tuta mondo. Ilia pezo egalas al 793 milionoj da kilogramoj, tiel do en unu loko troviĝas duoble pli da hidrargo ol en la tuta mondo, en ĉiuj teraj grundoj, oceanoj kaj atmosfero. Tiu informo estas tamen maltrankviliga. Nome hidrargo estas elemento danĝera kaj povas malbonefiki en multe malpli grandaj dozoj ol karbona dioksido aŭ metano. Ĝis kiam la permanente frosta grundo ekzistas ne estas problemo, tamen se ĝi degelos pro la klimatvarmiĝo, la substanco povas trafi en la akvon. Tio signifus, ke la akvaj organismoj transformiĝus en grandan neŭrotoksinon. Aldone la degelado de la arkta permanente frosta grundo influas la klimatŝanĝojn pro la eliĝantaj el ĝi i.a. metano kaj forcejaj gasoj. Sciencistoj asertas, ke hidrargotavoloj de ĉirkaŭ 14 mil jaroj estas kovritaj de la arkta permanente frosta grundo. La esploroj de la lastaj dek jaroj malkaŝis tamen, ke parto de la hidrargotavoloj jam traiĝas en la Arktan Oceanon, sekve en Atlantikon kaj Pacifikon.
El la elsendo 20.02.2018. Legas Tomek – 1’21”
sc_tm_La_plej_grandaj_hidrargotavoloj_01’21”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_La plej grandaj hidrargotavoloj_0121
Plia ekzemplo de saniga efiko de fasto
Sciencistoj el la Universitato de la Brita Kolumbio elmontris, ke limigante al ronĝuloj la manĝoeblon ĝis 6 horoj tage eblas stimuli katabolan procezon, kiu konsistas en la konsumado fare de la ĉelo de la mortintaj aŭ damaĝitaj elementoj de ĝia strukturo. En ilia eksperimento speciala nutroskemo ebligis ĉe ronĝuloj forigi la neŭrotoksan proteinon, kiu respondecas pro Huntington-malsano. Temas pri nekuracebla malsano de la centra nervosistemo, kiu manifestiĝas per movperturboj, psikaj perturboj kaj demenco. La fasto kondukis al signifa malkresko de la nivelo de la mutaciita proteino mHTT en la cerbo respondeca pro la malsano. Estas konate, ke kelkaj aspektoj de la katabola procezo difinata kiel aŭtofagio ne funkcias regulkonforme ĉe pacientoj suferantaj Huntington-malsanon. La aktuale aplikataj terapistrategioj por malaltigi la nivelon de mHTT celas la genon IT15. La plej novaj esplorrezultoj sugestas, ke alternativa solvo povas esti la stimulado de aŭtofagio i.a. helpe de dieto aŭ fasto.
El la elsendo 20.03.2018. Legas Tomek – 1’13”
sc_tm_Pliaj_argumentoj_favore_al_fasto_01’13”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Pliaj argumentoj favore al fasto_0113
Esploroj pri la lingvaĵo de malrespekto en la reto
Kadre de la projekto financita de la Nacia Scienca Centro doktoro Michał Bilewicz, psikologo el la Varsovia Universitato esploros rolon de la emociaj procezoj en la perado de ofendaj mesaĝoj en la interreta realo. Homoj plurfoje en la reto renkontas la lingvaĵon de malrespekto, ofendajn komentojn. Renkontante plurfoje tiun fenomenon formiĝas stereotipoj de malrespekto. La lingvaĵo de malamo estas unu el la specoj de parola agreso, kiu disvastiĝas en la socioj kaj ĉesas esti opiniata maljusta, kalumnia kaj ofenda. Simila fenomeno aperas, kiam homoj plurfoje renkontas agreson en brutalaj filmoj kaj komputilaj ludoj. Sciencistoj en siaj esploroj utiligos la donitaĵojn de Elektroencefalografio (EEG) por esplori ŝanĝojn en la reagoj je ofendaj mesaĝoj. La celo de la projekto estos la epidemia modelo de la lingvaĵo de malrespekto. Tiu modelo povos esti utila por organizaĵoj okupiĝantaj pri limigo de la skalo de ĉi tiu fenomeno kaj pri aliaj negativaj kaj danĝeraj fenomenoj ligitaj kun la uzado de la interreto.
El la elsendo 20.03.2018. Legas Tomek – 1’10”
sc_tm_Esploroj_pri_agresa_lingvajo_en_la_reto_01’10”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Esploroj pri agresa lingvajo en la reto_0110