Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Ĉia malpli da oksigeno en la bordoakvoj de Baltiko

Delonge estas sciate, ke la akvoj de Baltiko suferas pro signifa manko de oksigeno,  kaj ke la tiel nomataj „mortaj sferoj” daŭre grandiĝas. Tamen la novaj donitaĵoj aperintaj en la periodaĵo de la Eŭropuniaj Sciencoj pri la Tero elmontras, ke la malkresko de oksigeno dum la lasta 1500-jara historio de Baltiko okazas en ritmo senprecendeca. Finnaj kaj germanaj sciencistoj ekzamenis la longan je kvar metroj grundoprovaĵon prenitan el la marfundo de Baltiko el la regiono situanta inter Finnlando kaj Svedio. Tio ebligis precize analizi, kiel tie ŝanĝiĝis la nivelo elmontranta la oksigenoriĉon kaj konstati la senprecedencan akcelon de la fenomeno. Nesufiĉo de oksigeno ĉe la marfundo kaŭzas formortadon de animaloj kaj plantoj. Sciencistoj ne dubas, ke kontribuas al tio polucio de la baltikaj akvoj per forfluaĵoj kaj sterkoj el la najbarantaj kun la maro landoj.  La plej surpriza estas tamen manko de pliboniĝo malgraŭ efika entreprenado de multaj agadoj, kontraŭbatalantaj marpolucion en la koncerna regiono. Sciencistoj allasas, ke povas kaŭzi tion klimataj ŝanĝoj.  Nome la varma akvo malpli bone retenas oksigenon. Sciencistoj malkovris ankaŭ, ke la aktuala procezo de la malriĉigado de Baltiko je oksigeno radikas en la komenco de la 20-a jarcento, do pli frue ol ĝenerale estas asertite. Vastiĝado de la sferoj de mortaj akvoj, mizeraj je oksigeno  havas seriozajn konsekvencojn ne nur por la maraj ekosistemoj, sed ankaŭ por la lokaj sociaj, vivtenantaj sin per la fiŝkaptado.

El la elsendo 17.07.2018. Legas Gabi kaj Barbara  – 2’07”

Trajtoj analizeblaj baze de la homa voĉo

Polaj sciencistoj el la Psikologia Instituto de la Vroclava Universitato gvidas diversajn esplorojn pri la senvorta komunikado, i.a. pri la homa voĉo. Ne temas pri tio, kion oni diras, sed kiel sonas la voĉo, kian koloron ĝi havas, ĉu ĝi estas alta aŭ malalta, kiom rapide homo parolas. Ekzemple viroj kun malalta voĉo estas perceptataj kiel pli atrakciaj, dum al ili plaĉas virinoj kun altaj voĉoj. Alflanke virinoj kiel aŭtoritatuloj klopodas malaltigi sian voĉon. La esploroj en la vroclava altlernejo estas divideblaj laŭ tri grupoj. En la unua oni ekzamenas, kion voĉo „diras” pri homo, kion ĝi atestas. Ĉu ĝia sono enhavas fidindajn informojn sociajn aŭ biologiajn pri koncerna persono. Ĉu akustikaj trajtoj, kiel voĉalteco, parolrapideco ligiĝas kun homaj trajtoj. Kiel atentigas la vroclavaj sciencistoj unu el la plej facile percepteblaj en la voĉo estas la stresonivelo. Aliflanke la voĉnivelo, voĉalteco konformas al la grandeco kaj alteco de la korpo. Tio liĝiĝas kun la konstruo de la akustika parolaparato de la homo. Ekzemple altaj viroj, kun granda korpomaso havas malpli altajn voĉojn kaj inverse. En aliaj esplorspecoj la vroclavaj sciencistoj kontrolas ĉu laŭ la parolsono eblas konjekti ĉu temas pri dominanta individuo aŭ ĉu homoj manipulas per la voĉo por atingi iujn celojn. Ekzemple ĉu viro renkontante atrakcian virinon malaltigas sian voĉon aŭ ne, ĉu virinoj en la rolo de aŭtoritatulo altigas sian voĉon por impresi kiel virinecaj kaj atrakciaj, aŭ kontraŭe – klopodos ĝin malaltigi. La vroclavaj psikologoj gvidas voĉesplorojn ne sole en Pollando aŭ en aliaj okcidentaj landoj, sed ankaŭ i.a. en Tanzanio, Hinda Unio kaj Himalajo. Tiuj esploroj testas evoluhipotezojn pri tio ekzemple, ĉu personoj kun konkretaj voĉparametroj havas pli grandan generan sukceson, t.e. havas pli da infanoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke temas pri homgrupoj kun natura genera kontrolo ne plu renkontebla en la okcidentaj socioj. Kvankam voĉo ne rolas memstare en la seksa selekto aŭ la takso de seksa atrakcieco ĝi tamen harmonias kun aliaj trajtoj. Ekzemple viroj kun malalta voĉo havas pli da testerono, do en tradiciaj triboj ili verŝajne estas pli fortaj, pli rapidaj, pli bone ĉasas kaj tial estas preferenidaj kiel virtualaj partneroj.

El la elsendo 10.07.2018. Legas Gabi  – 3’03”

sc_gk_Esploroj pri la homa voco_03’03”

Nova, neinvada metodo korekti la vidkapablon

Miopeco fariĝas la mondskala problemo. Ĝis la 2020-a jaro en la tuta mondo okulvitrojn aŭ lensojn devos uzi pli ol du kaj duona miliardoj da homoj. En Usono kaj Eŭropo la nombro da miopuloj duobliĝis en la daŭro de la lastaj 50 jaroj. Tamen Sinisa Vukelic el Columbia Engineering prilaboris novan neinvadan metodon korekti la miopecon. Ĝi uzas laseron, kiu liveras impulsojn tre malaltenergiajn kun granda frekventeco al precize elektita histo de korneo, ŝanĝante ĝiajn biokemiajn kaj biomekanikajn proprecojn. La ĝisnunaj laseraj intervenoj havis invadan karakteron ligiĝante kun risko de parta aŭ kompleta perdo de vidkapablo, damaĝo aŭ malfortigo de korneo aŭ kun la postoperaciaj komplikaĵoj. La nova metodo ŝanĝas la geometrion de la histo kaj ligiĝas kun malpli da flankefikoj ol teknikoj ĝis nun aplikataj. Ĝi ne disŝiras histojn kaj ne damaĝas ĉelojn, ŝanĝante sole iliajn biokemiajn kaj biomekanikajn proprecojn. Ĝi povas esti uzata por kuraci miopecon, hipermetropion, astigmatismon kaj neregulan astigmatismon. Unusola flankefiko estas stimulo de la histo produkti sangoplasmon en malgranda kvanto. Nun sub la gvido de Vukelic estas konstruata prototipo de kuracinstrumento kaj fine de jaro estas planitaj testoj kun homoj. Sciencistoj volas uzi la novan teknikon aplikonte ĉi tiun laseron ankaŭ por la kuracado de la fruaj fazoj de artrozo.

El la elsendo 03.07.2018. Legas Tomek  – 1’38”

sc_tm_Nova lasera metodo kuraci miopecon_01’38”

Saniga efiko de servomaniero de krudaj fruktoj kaj legomoj

Ĝis nun ĉiuj esploroj kaj kampanjoj dediĉitaj al la publika sano koncentriĝis pri la kvanto de konsumataj fruktoj kaj legomoj. Sciencistoj el Novzelando decidis esplori kiel ilia prepar- kaj servomaniero influas la psikan sanon. Sciensistoj el la kolektivo de d-ino Tamlin Conner el la universitato de Otago ekzamenis pli ol 400 junajn plenkreskulojn (18-25-jaraĝajn)  el Novzelando kaj Usono. Tiu grupo estis elektita pro la fakto, ke junaj plenkreskuloj inter ĉiuj aĝogrupoj  plej malmulte manĝas fruktojn kaj legomojn, samtempe ĉe ili ekzistas alta risko de psikaj perturboj. En la komenca fazo de la eksperimento estis difinita meza konsumado de krudaj, kuiritaj aŭ alimaniere alifaritaj fruktoj kaj legomoj. Sekve tiuj donitaĵoj estis komparitaj kun aliaj rilate la psikan sanon de la ekzamenatoj. Temis ĉi-laste pri la vivstilo, demografiaj parametroj, nivelo de fizika aktiveco, dieto, longiĝaj malsanoj, soci-ekonomia statuso, etna deveno kaj sekso. Evidentiĝis, ke la konsumado de fruktoj kaj legomoj en la nemodifita stato klare ligiĝis kun pli bona psika sano. Post konsidero de ĉiuj kromaj faktoroj rezultis, ke la konsumado de krudaj fruktoj kaj legomoj ligiĝas kun plej malalta nivelo de deprimaj simptomoj, kun pliboniĝo de la psika bonfarto, t.e. pozitiva agordo, vivkontento kaj energinivelo.  En la unua deko da fruktoj kaj legomoj kun pozitiva efiko je la psika sano la novzelanda sciencistino elmontras karotojn, bananojn, pomojn, malhelverdfoliajn legomojn, kiel spinaco, latugon, citrusojn, freŝajn berojn, kukumojn kaj kiviojn.

El la elsendo 26.06.2018. Legas Tomek  – 1’50”

sc_tm_Pliaj esploroj pri krudaj fruktoj kaj legomoj_01’50”

Psikaj sekvoj en la perturbo de biologia horloĝo

La pasintjaraj Nobel-premiitoj en la sfero de medicino kaj fiziologio estis distingitaj pro la klarigo de la mekanismoj de la molekula kontrolo de la tutdiurna vivoritmo.  Esploroj pri la interna biologia horloĝo daŭras kaj la novaj esploroj en Britio liveris pli da pruvoj, ke la perturbo de la funkciado de la biologia horloĝo elvokas ne sole dormoproblemojn, sed povas kreskigi riskon de psikaj perturboj. Ni ĉiuj vivas laŭ la 24-hora skemo, kaj tiaj faktoroj kiel artefarita lumo, noktaj laborskipoj, maljuniĝado, certaj malsanoj kaj vojaĝado tra diversaj tempozonoj povas ruinigi la homan biohorloĝan mekanismon. Nia interna horloĝo adaptas nian fizjologion al malsamaj fazoj de la tago kaj reguligas tiom gravajn funkciojn kiel nian konduton, hormonnivelon, dormemon, korpotemperaturon kaj metabolon. Longiĝa diferenco inter nia vivstilo kaj la ritmo difinata de la interna horloĝo kaŭzas riskon de diversaj malsanoj. Britaj sciencistoj, kies ekzamenadoj rilatis al 91 mil personoj konstatis, ke kun la perturbo de biologia horloĝo ligiĝas ankaŭ psikaj perturboj. La ekzamenitoj dum unu semajno portis monitorojn de aktiveco por konstati, kiel estas perturbataj iliaj biologiaj horloĝoj. Krome ili plenigis enketojn pri sia psika sano. Tiuj, kiuj estis tre aktivaj nokte aŭ malaktivaj tage estis kvalifikitaj kiel personoj kun pertubita biologia horloĝa mekanismo. Ili estis en pli signifa grado  subiĝemaj al agordoŝanĝoj ol personoj kun tipa diurna vivritmo. Ili pli ofte suferis maniajn-deprimajn simptomojn, karakterizis ilin malpli alta nivelo de emocia ekvilibro, pli ofte ili estis solecaj kaj malkontentaj pri la vivo. Karakterizis ilin ankaŭ pli lama reagemo. Konklude laŭ la esplorintoj necesas doni pli grandan prioritaton al la problemoj de la biologia horloĝa mekanismo en la esploroj kaj socia organizo, kaj reorganizi la manierojn lerni kaj labori, por ke tio okazu konforme al nia natura vivoritmo.

El la elsendo 19.06.2018. Legas Tomek  – 2’16”

sc_tm_Biologia horlogo kaj psika sano_02’16”

La unua televidilo stirata per cerboondoj

La firmao Samsung kreis la unuan televidilon Smart TV, kiun eblas kontroli helpe de cerboondoj.Tiu novuma solvo ebligos al spektantoj kun lezita movolerteco ŝanĝi kanalojn kaj adapti la sonnivelon pere de kapmovoj. La prototipo estis testita helpe de unika kombinaĵo de la ekzistantaj teknologioj. Specialaj vidsoftvaroj estis dislokitaj en ĉiu angulo de la ekrano kaj sentiloj instalitaj ĉe la kapo de spektanto mezuras diversspecajn cerboondojn generitajn pro la interago kun la bildo. Interfera bildo estas sekve tradukata en simplajn ordonojn ebligantajn kontroli televidion por ŝanĝi kanalojn kaj sonnivelon. La prototipo estis prilaborita kadre de la programo „Pontis”, la civitana iniciato de Samsung, envivigita kune kun la lucerna universitato kaj la Svisa Centro de Paraplegio, mondfama rekapabliga kliniko por komplikaj sanproblemoj.  La projekto ebligos ankaŭ al personoj kun movhandikapiteco pli signifan alireblecon al teknologioj. Ekde junio la unua prototipo estas evoluigata kaj optimumigata. La alia modelo estas subigita al testoj en la svisaj rekapabligaj kaj specializaj hospitaloj.

El la elsendo 12.06.2018. Legas Tomek  – 1’17”

sc_tm_tv stirada per la cerboondoj_01’17”

Danco malrapidigas la majuniĝadon de senjoraj cerboj

Germanaj sciencistoj el la Centro de neŭrosengradigaj malsanoj en Magdeburgo konstatis, ke la dancolernado havas pli grandan influon je la cerbolerteco de senjoroj ol korpolertiga gimnastiko, ĉirkaŭprenanta ekzercojn rezistigajn, fortikigajn kaj muskostreĉigajn. Dum 18 monatoj el inter 26 volontuloj, ĉirkau 68-jaraĝaj, 14 partoprenis variajn dancokupojn kaj 12 la korpolertigajn ekzercojn. La bildeca ekzamendado de iliaj cerboj post la okupoj elmontris, ke en ambaŭ grupoj la amplekso de diversaj regionoj de hipokampo, respondeca pro la firmigado de informoj grandiĝis. Dume ĝuste hipokampo estas unuavice lezita ĉe personoj suferantaj Alzheimer-malsanon, krome ĝi entute malgrandiĝas kun la aĝokresko. En la testita grupo de dancolernantoj la kresko koncernis pli grandan kvanton de la hipokampaj regionoj, ol en alia grupo. Ĉe ili pliboniĝis ankaŭ la sento de ekvilibro. Laŭ la ĉefa aŭtorino de la esploroj, d-ino Kathrin Rehfeld la dancokupoj estas pli promesoplena metodo, kiu povas malrapidigi kaj eĉ bremsi la malpliboniĝantan kun la aĝo mensan kaj fizikan lertecon. Dancokupoj altigas ĉe la koncernatoj la oksigenointerŝanĝon, postulas ilian mensan kaj sentomovan aktiviĝon kaj samtempe ligiĝas kun malalta kontuzorisko. Nun sciencistoj en Magdeburgo planas testi novan korpolertigan programon, en kiu troviĝos ritmaj-muzikaj okupoj, aparte por homoj suferentaj demencon, ĉar ĝuste ili estas aparte impresiĝemaj je muziko.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Tomek  – 1’42”

sc_tm_Danco influas la cerbofunkciadon de senjoroj_01’42”

Saniga efiko de cinamo

Cinamo apartenas al la plej malnovaj spicoj konataj de la homo. Informoj pri ĝi troviĝas jam en la Malnova Testamento. Oni aplikis ĝin kuraccele ankaŭ en tradicia ĉina medicino. Onidire ĝi bonefikas kaze de malvarmumo, ventroŝveligo, naŭzemo, diareo, dolora menstruo. Ĝi efikas energiprovize kaj plibonigas sangocirkuladon, dank’ al kio estas facile varmiĝi. Cinamo estas ankaŭ bonega fonto de mangano, nutrofibroj, kalcio kaj fero. Jam duona tekulero de la spico tage ebligas en maniero evidenta malaltigi la nivelon de malbona kolesterolo LDL. Lastatmpe usona sciencistino prezentis siajn esplorrezultojn pri tio, ke cinamo povas malgrandigi ankaŭ la riskon de kormalsanoj. Doktorino Vijaya Juturu faris siajn esplorojn kun ratoj. Dum 12 semajnoj ŝi servis al ili tre grasan manĝon kaj ĉi tiun dieton ŝi kompletigis per kontrolataj cinamodozoj. Evidentiĝis, ke ratoj malgraŭ grasoriĉa menuo ne dikiĝis. Videble malgrandiĝis ilia ventra grasohisto kaj la animaloj havis en la sango kontentigan nivelon de sukero, insulino kaj graso. Ilia organismo havis ankaŭ pli multajn elementojn, kiuj protektas kontraŭ la inflama stato. Laŭ doktorino Juturu cinamo povas bone efiki je la sangocirkula sistemo ankaŭ de la homo. Multaj esploroj konfirmas ĝian pozitivan influon por reguligi la nivelon de sukero en la sango. Cinamo helpas krome en i.a. kuracado de kandidozo, bremas vastiĝadon de kanceroĉeloj. Ĝi mildigas artikdolorojn, fajnigas kognofunkciojn kaj la memoron. Pro sia gusto kaj konservaj proprecoj ĝi estas vaste uzata en la kuirarto.

El la elsendo 06.02.2018. Legas Gabi kaj Tomek – 1’58”

sc_gk_tm_Saniga_efiko_de_cinamo_01’58”.mp3; filename_=UTF-8”sc_gk_tm_Saniga efiko de cinamo_0158

Heterocefalo, ronĝulo kontestanta la maljuniĝadon

Heterocefalo, eĉ se ne la plej bela, havas kelkajn eksterordinarajn proprecojn. Ĉi tiu ronĝulo preskaŭ ne suferas tumorojn, estas imuna je diversspeca doloro kaj eĉ 18 minutojn povas elteni sen oksigeno. La plej interesa estas tio, ke ĝi praktike ne maljuniĝas. Heterocefalo apartenas al la familio de talporatoj kaj loĝas en la orienta Afriko. Ĝi estas blinda kaj senhara. Preskaŭ dum la tuta vivo ĝi vivas subtere konstruante vastajn tunelojn. Dum la lastaj esploroj pri la vivo de heterocefaloj estis konstatite, ke ilia mortorisko ne kreskas kun la aĝo, kiel tio okazas kaze de ĉiuj konataj mamuloj. Sciencistoj jam pli frue konstatis, ke tiuj ronĝuloj kun sulkoriĉa, rozkolora haŭto kaj grandaj dentoj prezentas malmultajn simptomojn de maljuniĝado. Muso ne vivanta libere atingas 6 jarojn dum heterocefaloj vivas eĉ pli ol 30 jarojn kaj eĉ tiomaĝaj femaloj estas fekundaj. Multajn donitaĵojn pri ili kolektis kompara biologo Rochelle Buffenstein okupiĝanta pri heterocefaloj pli ol 30 jarojn. Ŝiaj esploroj elmontris, ke ĉi tiuj ronĝuloj disponas pri enorme aktiva riparmekanismo de DNA, kio signifas, ke iliaj organismoj ne ebligas al la ĉeloj maljuniĝi. Laŭ aliaj sciencistoj estas tro frue por diagnozi, ke heterocefaloj ne maljuniĝas. Laŭ profesoro Caleb Finch, biogerontologo el la University of Southern California,  eĉ se la malalta nivelo de mortemo de heterocefaloj surprizas, en la nova esploretapo necesas analizi ĉu la procezo de la maljuniĝado trapasas malsame ol ĉe aliaj ĝis nun ekzamenitaj mamuloj,  koncentriĝonte ĉefe pri heterocefaloj 20-30-jaraj. 

El la elsendo 29.05.2018. Legas Barbara kaj Tomek  – 1’59”

sc_bp_tm_Heterocefaloj cu malmortemaj_01’59”

Monitorado de la cerboondoj de ĉinaj laboristoj

Kelkiuj fabrikoj en Ĉinio monitoras la bioelektran aktivecon de la cerboj de siaj laboristoj kaj analizas iliajn emociajn ŝanĝojn por lertigi laborproduktivecon. Informis pri tio la hongkonga „South China Morning Post”. Interalie ĉi tiun metodon oni aplikas ĉe la produktolinio de altevoluigitaj telekomunikaj aranĝaĵoj en la fabriko Hangzhou Zhongheng Electric en la centra-orienta Ĉinio. Ĝiaj laboristoj ĉe la kapkovriloj havas muntitajn detektilojn de la bioelektra cerboaktiveco. Laŭ ĉi tiuj indikoj – elmontrantaj tiajn emociajn ŝanĝojn kiel deprimo, maltrankvilo, kolero – manaĝeroj adaptas la laborritmon, longecon kaj oftecon de laborpaŭzoj por malgrandigi la psikan ŝarĝon kaj altigi produktivecon. Malgraŭ virtualaj avantaĝoj de tiu metodo, aplikata ankaŭ en multaj aliaj ĉinaj entreprenoj,  iuj ekspertoj kritike rilatas al la teknologio monitori laboristajn emociojn. Ili atentigas,  ke la monitorado de la bioelektra cerboaktiveco de laboristoj povas levi la trouzon de privateco sur tute novan, nekonatan ĝis nun nivelon.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Tomek  – 1’12”

sc_tm_Monitorado de cerboondoj de cinaj laboristoj_01’12