Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La vaga nervo en alprorigado de fremdaj lingvoj

Usonaj sciencistoj priskribis aranĝaĵon, kiu similas al la enmetata en la orelon aŭskultilo, kiu helpe de nerimarkeblaj, subliminaj elektraj impulsoj stimulas la vagan nervon. Ĝi tiamaniere helpas en ellerno de sonoj de fremda lingvo. Temas pri neinvada tekniko difinata kiel tVNS. Laŭ specialistoj la aranĝaĵo povas esti vaste aplikebla, fajnigonta ankaŭ alispecan lernadon. En eksperimentoj priskribitaj en „npj Science of Learning”, sciencistoj utiligante precize planitan tempe neinvadan stimuladon de la vaga nervo signife plibonigis la kapablon de anglolingvaj personoj distingi sonojn de la mandarena lingvo. Krome la stimulo ebligis al volontuloj duoble pli rapide percepti iujn sonojn. Ĝenerale oni asertas, ke plenkreskuloj ne kapablas ellerni la sonmodelojn de la nova lingvo, sed la ĵusaj eksperimentoj pruvas, ke tio ne veras koncerne ĉiujn. Sciencistoj supozas, ke la tekniko tVNS avantaĝe influas la lernadon firmigante la nervotransligilan signaladon en la signifa parto de la cerbo. Portempe pliboniĝas la atento pri la sonstimuliloj. Tio favoras longdaŭran lernadon, sed tiu demando postulas tamen pliajn esplorojn.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Tomek – 1′ 28″

Profunda ruĝo por plibonigi la vidkapablon

Sciencistoj el la universitata londona lernejo asertas, ke ĉiutaga triminuta alrigardado de profunda ruĝa koloro povas signife plibonigi la vidkapablon. Jam ĉe 40-jaruloj la retinaj ĉeloj komencas maljuniĝadi. Parte kaŭzas tion funkcimalpliboniĝo de mitokondrioj, difinataj kiel ĉelaj energicentroj. Ilia denseco estas la plej granda en retinaj lumsensiloj samtempe ilia energibezonateco estas tre alta. Tial retino maljuniĝas pli rapide ol aliaj organoj. Pli fruaj esploroj ĉe musoj, burdoj kaj drosofiloj elmontris, ke influado de ili per profunda ruĝo (ondoj kun la longo de 670 nanometroj) signife plibonigas la funkciadon de retinaj lumsensiloj. Por la bezonoj de eksperimento estis kreita grupo de 24 diversaĝaj okulsanaj personoj egalkvante konsistantaj el viroj kaj virinoj. Komence oni ekzamenis la sentivecon de iliaj bastonetoj kaj konusetoj. La sentiveco de bastonetoj estis ekzamenita en malluma ejo, post kiam ilia rigardo kutimiĝis al krepusko. La tasko de la ekzamenitoj estis malkovri lumon kun tre malalta intenseco. La sentiveco de konusetoj estis taksita helpe de koloroj, tre malmulte kontrastaj. Poste ĉiuj personoj partoprenantaj la eksperimenton ricevis lanterneton kun lumeliganta diodo kun la tasko dum du semajnoj po 3 minutoj tage rigardi la lumstrion kies longeco egalis al 670 nanometroj. Fine la testoj estis ripetitaj. Evidentiĝis, ke ĉe iuj personoj 40- kaj pliaĝaj la setiveco de konusetoj je kolorkontrasto kreskis eĉ je 20 procentoj. Pliboniĝis ankaŭ la funkciado de bastonetoj, kvankam ne samgrade kiel kaze de konusetoj. Scienistoj konstatis do, ke eĉ mallonga influado de adekvata lumstrio je la kadukiĝinta energisistemo de retinĉelo ebligas en signifa grado plibonigi la vidkapablon ĉe personoj iom aĝaj.

El la elsendo 19.09.2020. Legas Barbara – 2′ 39″

Polaj studentoj kun premioj en  la konkurso Future Mars Life

Studentoj kaj diplomitoj de la Vroclava Politekniko el la grupo Innspace prilaboris projektojn, kiuj ebligos al homo ekloĝi sur la Marso kaj du el ili estis premiitaj en la internacia konkurso Future Mars Life. La konkurso organizata en Ĉinio estas parto de la projekto  „C Space”, kadre de kiu inter junuloj de la tuta mondo estas popularigata la aviado kaj la Kosmo, kiel sferoj kun kiuj valoras ligi sian estontecon. La organizantoj ricevis pli ol tri mil projektojn el la tuta mondo, kiuj traktas diversajn aspektojn de la funkciado sur la Marso komencante de la produktado de nutraĵoj kaj vestaĵoj, tra transportaj problemoj ĝis edukado kaj distro en la homa kolonio. La ĵurio konsisitata el tridek personoj elektis premiotojn en ses kategorioj atribuante al ili la premiojn „Winner”. El inter ili estis elektitaj entute 32 elstaraj projektoj premiitaj per „Gold Winner”. Inter ili troviĝis la projekto „Ideacity” el Pollando. Temas pro projekto de urbo situanta en plimulto sub la marsa grundo. Tiu projekto ricevis pasintjare la 5-an lokon en la usona konkurso Mars Colony Prize. La alian premion polaj studentoj akiris pro la projekto „Dome”, kiu rilatas al la kolonikonstruaĵo utigonta la diurnan amplitudon de temperaturoj sur la Marso.

El la elsendo 18.08.2020. Legas Barbara – 1’43”

Polaj sciencistoj klopodas klarigi pri kio klaĉas abelojv

Abeloj komunikas inter si pere de dancoj kaj emisiado de feromonoj. Sed tio ne estas iliaj solaj komunikmanieroj. En iuj situacioj, kiel ekzemple antaŭ la forlaso de abelujo fare de abela masklo aŭ kiam la abelreĝinopatrino metas tro malmultajn ovoj la abeloj komunukas tion pere de la flugilvibrado. Pri la flugilvibrado kiel komunkmaniero inter abeloj oni sciis delonge, sed nur nun eblis tion filmregistri kaj krome konstati, ke la flugilvibrado okazas en diversaj kuntekstoj. Tion konstatis sciencistoj el Agronomia Universitato en Krakovo (la suda Pollando) observante abelojn en abeluloj kun vitraj muroj helpe de kamerao registranta 3000 fotogramojn je unu sekundo. Tio ebligas vidi  moviĝantajn abelojn 100 fojojn malpli rapide ol en kutima filmo. La esplorado de abela flugilvibrado havas apartan signifon kiam pretiĝas abelsvarmo. En tiu periodo laborabeloj konstruas abelujajn strukturojn en kiuj evoluas novaj abelpatrinoj kaj la malnova patrino kun parto de la abela familio forflugas. Dum abelsvarmo la mielproduktado en abelujo malkreskas. Abelistoj klopodas do malebligi abelsvarmon, sed pro tio necesas daŭre kontroli abelujojn. Profesoro Tofilski havas la esperon, ke la esploroj pri la abela flugilvibrado ebligos antaŭvidi abelsvarmon post la apliko de minimikrofonoj en abeluloj. Dume tamen estas necesaj multaj pliaj esploroj, kiuj ne facilas, ĉar abelsvarmo kutime okazas nur unu fojon en la jaro. 

El la elsendo 18.08.2020. Legas Barbara – 2’12”

Cerbo de praanimalo rekonstruita virtuale

Antaŭ preskaŭ 80 jaroj dum la paleontologiaj foslaboroj en la usona Nebrasko sciencisto el la Ĉikaga Universitato malkovris malgrandan fosilion. Ĝi evidentiĝis esti kranio de malgranda mamulo de la specio Megalagus, prakuzo de la nuntempaj kunikloj. Nun sciencistoj el Pollando kaj Kanado virtuale rekonstruis la internon de la kranio, kiu bildigas la eksteran surfacon de la animala cerbo de antaŭ 34 milionoj da jaroj. La kranio estis unue subigita al rentgena mikrotomagrafio, dank’ al kio eblis krei ĝian tridimensian bildon. Sekve virtuale oni ĝin plenigis akirante la bitan muldaĵon de la cerbo. Tiel rekonstruita cerbosurfaco enhavas ne sole informojn pri la dimensioj de ĝiaj unuopaj segmentoj, sed ankaŭ pri la disloko de vejnoj sur la surfaco de la centra cerboparto, kaj ankaŭ de la kraniaj nervoj. Fine estis faritaj cerbomodeloj dank’ al la tekniko de la tridimensia presado. Profesorino Łucja Fostowicz-Frelik el la Paleobiologia Instituto de la Pola Sciencakademio en Varsovio gvidis la esplorojn kun kolektivo de profesoro Mary Silcox el la toronta universitato Scarborough kaj doktoro Sergi López-Torres, kiu partoprenis la postdoktorigan staĝon en Varsovio.  Tiuj pioniraj esploroj, laŭ la opinio de sciencistoj, havas esencan signifon por la evolubiologio de la tuta grupo de Euarchontoglires, kiu ĉirkaŭprenas ankaŭ primatojn, inkluzive de la homo.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Barbara – 1’57”

Polenado helpe de sapvezikoj

Pro la daŭre malkreskanta populacio de abeloj oni intense serĉas novajn metodojn de eksternatura polenado de plantoj. Japanaj sciencistoj el Japan Advanced Institute of Science and Technology proponas kiel solvon sapvezikojn. Iliaopinie fajnigitaj sapvezikoj distingiĝas per elstaraj proprecoj, dank’ al kio ĉi speca polenado estas same efika, kiel la polenado permana. La ideodoninto de ĉi tiu metodo, profesoro Eijiro Miyako asertas, ke dank’ al delikata kaj elasta formo de sapvezikoj oni evitas dum la polenado la floradmaĝon. Ne eblas diri  la samon pri la testataj manieroj de la polenado helpe de dronoj. Eijiro Miyako kaj Xi Yang multan laboron dediĉis al ricevo  de adekvata likvaĵo produktonta efikajn  sapvezikojn. Siajn pliajn testojn Miyako kaj Yang gvidis en ĝardeno de ĉina pirujo (Pyrus pyrifolia) unue helpe de pistolo produktanta sapvezikojn. Tiu maniero ebligis poleni elektitajn florojn kaj akiri fruktojn.  Sekve ili uzis kontrolatan de GPS (tutmonda loktrova sistemo) dronon kun la aranĝaĵo produktanta sapvezikojn. Ĉi-foje ili testis la teknikan faceton de la lanĉado de sapvezikoj. La sciencistoj, kiujn raportis publike pri sia metodo atentigas, ke necesas ankoraŭ pli multe labori pri precizeco de ilia sistemo. Negativa flanko de ilia ideo apliki por la polenado sapvezikojn dume ligiĝas kun  la vetero. Pluveroj povas forfluigi de sur la floroj sapvezikojn kun la poleno, forta vento povas forblovi ilin.

El la elsendo 04.08.2020. Legas Barbara – 2’03”

Kronvirusa teknologia akcelo en Ĉinio

La kronvirusa pandemio akcelis teknologian revolucion en Ĉinio. Tie kreiĝis la unuaj kontraŭepidemiaj apoj, kiuj kolektante lokalizajn donitaĵojn kapablas difini la minacogradon. En la lokoj de kvaranteno kaj hospitaloj parton de la homa laboro transprenas robotoj. Al ili apartenas Baoxiaodi (baŭŝjaŭdi), kiuj en la pandemia tempo anstatŭigas homojn en iom facilaj laboroj. En hoteloj, kie troviĝas homoj subigitaj al kvaranteno ili kapablas mezuri la homan korpotemperaturon. Baoxiaodi funkcias ankaŭ en  pekinaj hospitaloj alportante al pacientoj medikamentojn kaj kuracistajn instrukciojn. Ilia laboro limigas kontakton inter virtualaj infektitoj kaj la ceteraj personoj. En la lokoj de kvaranteno robotoj disportas ankaŭ manĝaĵojn. Ilia grandco similas al la dimensio de malgranda glaciŝranko. Baoxiaodi ne laciĝas kaj ne iritiĝas. Sur ilia „vizaĝekrano” troviĝas senĉese la elektronika motivo de ridetanta buŝo.

El la elsendo 28.07.2020. Legas Milada – 1’29”

Kontraŭincendia sonestingilo

Doktoro inĝeniero Jacek Wilk-Jakubowski el la Sanktakruca Politekniko (Kielce) aŭtoras novuman kontraŭincendian estingilon, kiu ĉesigas brulon pere de sonondoj. Lia aranĝaĵo estingante fajron ne detruas la medion, kio sekvas post la apliko de akvo- aŭ ŝaŭmestingiloj., Se temas pri la ekspluatado ĝi estas malpli kosta. La kontraŭincendia sonestingilo efikas je preskaŭ du metroj kaj povas esti priservata distance, do la homo ne devas troviĝi proksime de la fajro. La aranĝaĵo utiligas la akustikan ondon, kiu grandigas la aermoviĝon rande de la flamoj. Per tio malgrandiĝas la spaco,  en kiu okazas la forbrula procezo. La oksigenpartikloj influite de la sonondo densiĝas kaj maldesiĝas. Sekve de tiu ĉi oscila movo la flamoj disŝirigas kaj ĉesas influi sin reciproke, ĉar en la loko en kiu okazas la procezo de forbrulado estas ĉiam malpli da oksigeno. Dank’ al tio apenaŭ dek kelkajn sekundojn post la funkciigo de la sonestingilo eblas ĉesigi la fajron. Malsame al la tradiciaj fajroestingiloj la sonestingilo povas funkcii dum relative longa tempo, tamen necesas grantii la alfluon de la elektra energio al la aranĝaĵo. Laŭ la eksperimentoj por estingi fajron plej taŭgas la malaltaj tonoj, rande de la aŭdokapablo de la homa orelo. La inventinto kunlabore kun Paweł Stawczyk kaj sciencistoj el bulgara Teknika Universitato faris jam la unuajn provojn de la prototitpo. La sonestigilo efike ĉesigis la bruladon de likvaĵoj kaj gasoj. Laŭ fajrobrigadaj ekspertoj la novuma estingilo bone taŭgus kiel firma elemento de la kontraŭincendia sistemo en konstruaĵoj.

El la elsendo 21.07.2020. Legas Tomek – 1’59”

Francis Collins, la laŭreato de Templeton-premio 2020

Francis Collins, la usona kuracisto kaj elstara genetikisto fariĝis la nunjara laŭreato de Templeton-premio.  Li gvidis internacian projekton pri rekono de la Homa Genomo, kaj nun estas direktoro de la Naciaj Saninstitutoj en Usono. Li aŭtoras vicon da popularsciencaj libroj, en kiuj li okupiĝas pri la problemoj de la rilato inter scienco kaj kredo. En 2009 papo Benedikto la 16-a invitis lin al la Papa Sciencakademio. La plej vaste konata verko de   Francis Collins estas „La lingvo de Dio: la vivokodo – scienco konfirmas kredon. La aŭtoro priskribas en ĝi siajn spertojn kaj rakontas kiel de ateisto li fariĝis agnostikulo, fine kristano. La ĉiujare atribuata Templeton-premio distingas personojn pro „elstara kontribuo al aserto de la spirita dimensio de la vivo pere de percepto, malkovro aŭ praktikaj laboroj”. Lia argumento estas, ke la scienco en la strikta signifo ne povas pruvi la ekziston de Dio, ĉar Li superas ĝiajn instrumentojn. La racio ebligas tamen ekhavi argumentojn, kiuj pri la ekzisto de la Kreinto konvinkas.

El la elsendo 15.07.2020. Legas Tomek – 1’16”

Kurteco de amaskomunikilaj informoj

Ĉiam pli ofte aperas lastatempe mallongaj komunikoj, aparte videaj. Tio estas respondo al la atendoj de klientoj, ĉefe la generacio de la nunaj dudekjaruloj, unuavice pro la hasta maniero de la informkonsumado pere de poŝtelefonoj. La elsendfluaj platformoj ĉiam pli ofte eksperimentas kun tre mallongaj seriaj filmoj, kiuj ne plu daŭras 30 aŭ 50 minutojn, sed nur 10. Simile estas kun tekstaj informoj, kiujn ofte akompanas la kromnoto, ke koncernan tekston oni legos nur dum ekzemple unu minuto. Samtempe videbliĝas alia tendeco, interesiĝo pri iom longaj sonrakontoj, plej ofte en la podkasta formato. Laŭ doktoro Krzysztof Kuźmicz el la Akademio de Leon Koźmiński ĉiam pli da personoj serĉas sonproduktojn en la elsedfluaj platformoj kaj laŭpetaj stacioj. Sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke kreiĝas ĉiam pli da produktoj mallongdaŭraj. Laŭ psikolgo, doktoro Iwona Werner troa plurfonta ekscitado povas krei problemon, kiam nia atnentosistemo postulos ekskluzive enhavojn rapidajn, intensajn kaj senĉese ŝanĝiĝantajn. Tio povas konduki al perturbo de la emocia kaj kogna sistemoj, kio emfaziĝas en inklino al maltrankvilo, iritiĝo, manko de pacienco kaj malfortigo de la kapablo koncentriĝi. Tamen – ŝiaopinie – ne mallongeco de informoj en bitaj medioj estas revolucia por niaj cerboj, sed la bitaj informoj mem. Malgraŭ tiuj rezervoj ambaŭ sciencistoj konfirmas, ke mallongaj komunikformoj povas bone plenumi sian taskon en distanca lernado.

El la elsendo 07.07.2020. Legas Tomek – 1’49”