Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Vestaĵoj el nova fibro helpos trejni la spiradon

OmniFiber jen la nomo de nova produkto de sciencistoj el Masaĉuseca Teknologia Instituto, MIT kaj la stokholma Reĝa Teknologia Instituto, KTH. Temas pri nova robotika fibro, dank’ al kiu vestaĵoj el ĝi produktitaj helpos al kantistoj, sportistoj kaj personoj post operacioj trejni ĝustan spiradon. Reage je tio kiomgrade ĝi estas streĉita aŭ malstreĉita ĝi tuj reagas generante streĉon, malstreĉon aŭ vibrante. La spirfizjologio estas komplika kaj ni ne konscias, kiujn muskolojn ni uzas. La teksaĵo el nova fibro kapablas monitori la funkciadon de diversaj muskolgrupoj, regitri ilin kaj stimuli ilian movon. La nova fibro estas plurtavola kaj ene enhavas kan aleton kun likvaĵo. Ĝia sistemo kontrolas la geometrion de la fibro stirante la likvaĵfluon, dank’ al kio la teksaĵo el ĝi kreita funkcias kiel muskolo. Ĝi estas ankaŭ ekipita per elastaj sentiloj ebligantaj difini kiomgrade ĝi estas streĉita. Teksaĵo el ĝi produktita estas tiom maldika kaj elasta, ke ĝi povas estis kunkudrata per de normalaj maŝinoj. OmniFiber estis farita el malmultekostaj materialoj, kiuj facile alprenas dezirindan formon. Ĝia ekstera tavolo estis kreita el materialo simila al poliestero povanta havi longdaŭran kontakton kun la haŭto. Sciencistoj testis sian inventaĵon ĉe profesia kantistino, la patrino de unu el la fibrokreintoj. La speciala subvestaĵo monitoris kaj rekreis la funkciadon de spirmuskoloj. Ĝi reagis je ilia funkciado tiel, ke kantisto devis alpreni konforman korposintenon kaj ĝuste spiri. La troviĝantaj en la fibro sensiloj ebligis al sciencistoj prilabori konforman nivelon de sensitiveco kaj reagado ĉe korpo de profesia kantisto. Tiuj donitaĵoj estas helpaj kaj aplikeblaj ĉe kantlernanto. Malgraŭ tio, ke la enkondukaj esploroj estis faritaj laŭ la vidpunkto de kantolernado la samo estas aplikebla rilate al sportistoj. Vestaĵo el OmniFibra povos transdorni informojn al komencanta kuristo pri regukonforma spirado dum la kuro aŭ muskolfunkciado baze de informoj akiritaj pli frue de spertoplena sportisto. Kiel antaŭvidas la kreintoj, la teksaĵo povas esti utila ĉe pacientoj suferintaj lezojn influantajn la spirsistemon. Ĝi povos roli kiel la alternativa kuracmetodo ankaŭ kaze de dormapneo. La aŭtoroj de OmniFiber laboras daŭre pri miniaturigo de ĝia elekroniko kaj stirsistemo.

El la elsendo 03.11.2021. Legas Maciek – 3′ 25″

Malkovrita plia bakterio malkomponanta plaston

Antaŭnelonge ni eksciis pri plia bakterio malkomponanta plaston. La plastopoluado estas la plej urĝe solvenda problemo, kiun frontas nia planedo, se temas pri la natura medio. La plastaj forfalaĵoj troabundas en oceanoj kaj surkontinente damaĝante homon organismon kaj sovaĝajn organismojn. Kiel memorigas sciencistoj de la Scienca kaj Teknologia Instituto en la japana Nara al la plej ofte apartenas plastaĵoj kreitaj el la malkomponiĝema polietilena tereftalato, PET. Nun ili liveris informon pri malkovro de bakterio kapabla malkompani polietilenan tereftalaton. En sia raporto por la periodaĵo „Scientific Reports” ili priskribis la bakterion indikante du manierojn de ĝia efikado. Unue ĝi kapablas malkomponi polietilenan tereftalaton uzatan por la fabrikado de boteloj, vestaĵoj kaj aliaj produktoj. Samtempe la sama bakterio produktas substancon, kiun eblas utiligi kiel sekuran por la medio ĉar biomalkomponiĝeman. La japanaj esploroj pruvis, ke la bakterio Ideonella sakaiensis tranformas polietilenan tereftalaton en polihidroksialkanoaton PHB, t.e. en plaston biomalkomponiĝeman. Tiu malkovro povas esti grava por redukti la plastopoluadon. Nome ĝi elmontras en Ideonella sakaiensis funkciecan ligon inter malkomponado de PET kaj sintezo de PHB. Tio praktike signifas, ke la malkovrita bakterio malkomponas malfacile alifareblan PET kaj uzas kreiĝantajn substancojn por sintezo de biomalkomponiĝema plasto PHA.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Barbara – 2′ 17″

Cerboaktiveco unika kiel la fingrospuro

Antaŭ kelkaj jaroj neŭrobiologoj el Yale-universitato malkovris, ke mapoj pri la aktiveco de la homaj cerboj estas tre individuaj. Helpe de magneta rezonaco (NMR/MRI) ili kapablis rekoni personojn baze de modeloj de ilia cerboaktivado. Eĉ se ekzamenoj okazis kun kelktaga intervalo identigo de tia modelo kun konkreta persono sukcesis eĉ 95-procente. Tio sugestis, ke niaj cerboj estas same unikaj kiel la fingrospuroj, pri kio okupiĝas daktiloskopio. Enrico Amico el la svisa Federacia Politekniko en Loŭzano decidis ekzameni kiom longe necesas sekvi la funkciadon de la cerbo por malkovri ĝian individuan aktivecmodelon. Lia esplorkolektivo konstatis, ke por distingi unu cerbon disde la alia sufiĉas ekzamenadoj helpe de magneta rezonaco daŭrantaj 1 minuton 40 sekundojn. La ekzamenadoj de svisaj sciencistoj elmontris krome, ke karakterizaj, indivuduaj aktivecmodeloj aperas unue en la cervosferoj respondecaj pro la kreiĝado de sensoraj impresoj, apare ligitaj kun vidkapablo. Iom post iom ili estas identigeblaj ankaŭ en la frunta lobo respondeca pro pli komplikaj kognaj procezoj. Tiu esplorrezultoj de la svisaj sciencistoj povos esti utiligitaj en la diagnoza evoluo de multaj malsanoj. La enkondukaj esplorrezultoj de la usonaj sciencistoj elmontras samtempe, ke karakterizaĵoj ligitaj kun tiuspeca unikeco de niaj cerboj, la cerba aktivecmodelo malaperas konforme al tio, kiel la progresas la malsano. Tio videbliĝas jam en la frua etapo de la malsano, kiam malsanuloj nur komencas fronti la problemojn ligitajn kun memoro, do longe antaŭ ol ili ricevas kuriacistan diagnozon, kio kelkfoje daŭras jarojn. Tiu ĉi nova malkovro pri unikeco de la individua cerba aktiveco, kiun eblas ekzameni en la daŭro de 100 sekundoj ebligos i.a. pli bonan rekonadon de tiaj neŭrologiaj malsanoj kiel apoleksio, dependiĝoj, Alzheimer-malsano.

El la elsendo 19.10.2021. Legas Barbara – 2′ 42″

Kreskas interesiĝo pri kosmetikaĵoj kuracefikaj

Dum la pandemio kreskis interesiĝo pri kosmetikaĵoj enhavantaj bioaktivajn elementojn kun kuracaj proprecoj. La kosmetikaj firmaoj utiligis la biomedicinan revolucion aldonante al siaj produktoj konsisteroj biologie aktivajn, kiuj fortigas la funkcion de sana haŭto. Haŭtokosmetikaĵoj difinataj ankaŭ kiel „apotekaj kosmetikaĵoj” forigas la limon inter medikamento kaj kosmetikaĵo kaj ĝuas ĉiam pli grandan popularecon. Tamen ĉar ili ne celas plibonigi nek kuraci malsanan haŭton ili ne estis subigitaj al farmaciaj reguligoj kaj ekzamenadoj. Testoj de iuj produktoj elmontris efektive, ke enestantaj en ili konsisteroj efikas protekte kaj ripare je maljuniĝanta haŭto. Multaj „apotekaj kosmetikaĵoj” estas prilaborataj por preventi la maljuniĝadon de haŭto aparte pro ĝia longdaŭra kontakto kun UV-radiado. Ofte oni aplikas en ili peptidojn, kiuj ekzemple stimulas sintezon de nova kolageno „in vitro” faciligante cikatriĝadon de vundoj, kaj kiuj ankaŭ malgrandigas sulkojn. Sciencistoj de jaroj esploras la bestvenenon de maraj gastropodoj. Jam antaŭ jaroj esploristoj el Queensland-universitato akiris el ĝi la kontraŭdoloran medikamenton de nova generacio, pli fortan ol morfino sed sen dependiga efio. La polaj esploroj pri simila pola haŭtŝmiraĵo daŭras, sed jam estas sciate, ke ĝi povos subteni la terapion per botulino aplikata en estetika medicino por likvidi mimikajn sulkojn.

El la elsendo 12.10.2021. Legas Milada – 2′ 16″

Akvo sub la terkrusto

Ĝis nun oni asertis, ke al la plej grandaj akvorezervejoj sur la Tero krom oceanoj apartenas glaĉeroj, kies kapacito egalas al ĉirkaŭ 30 milionoj da kubometroj. Tamen en la supra dukilometra tavolo sub la tera krusto troviĝas ĉirkaŭ 24 milionoj da kubokilometroj da akvo. En plimulto temas pri akvo trinkebla. Tamen pliaj akvoprovizoj troviĝas fermitaj en rokoj sub ĝi kaj en plimulto konsistas el salakvo havanta centojn da milionoj da jaroj kaj eble eĉ pli ol unu miliardon da jaroj. Ili troviĝas en la profundo ĝis eĉ 10 kilometroj, sed estas multe malpli bone ekzamenitaj. Ilian pritakson entreprenis sciencistoj el internacia kolektivo el Usono, Kanado, Britio kaj Hongkongo. La plej novaj esploroj elmontras, ke tiuj provizoj kune kun la supra akvotavolo konsisitigas la plej grandan akvorezervejon de la akvo sur la Tero. La sciencistoj esploris la sferon de „profundaj subteraj akvoj” troviĝantaj en la profundo de 2 ĝis 10 kilometroj. En sia laboro ili konsideris la dismeton de sendimentaj kaj kristaligitaj rokoj kaj taksojn ligitajn kun dependeco de rokporeco kuntekste de la profundo ĉe kiu la rokoj troviĝas. Evidentiĝis, ke en pli ol dukilometra profundo troviĝas ĉirkaŭ 20 milionoj da kubokilometroj da akvo. Se tiuj taksoj estas ĝustaj sub la terkrusto en la profundo ĝis 10 kilometroj troviĝas 44 milionoj da kubokilometroj da akvo. Tiu malkovro ebligas pli bone kompreni la konstruon de la planedo kaj geokemiajn procezojn okazantajn sur la Tero. Tiuj ĉi profundegaj akvoprovizoj ne povas esti utiligotaj por konsumaj celoj aŭ akvumado. Tamen preciza difino de akvokvanto kaj de tio, kiel ĝi estas ligita kun la akvocirkulado sur la tersurfaco estas necesaj por plani tiajn agadojn kiel produktadon de hidrogeno, sekuran stapladon de atomaj forfalaĵoj sub la tero aŭ sekuran stapladon de karbondioksido ĉerpita el aero. Oni ne ekskludas, ke tiuj profundaj akvotavoloj povas havi neniun ligon kun la ekstera mondo, ke evoluis en ili antaŭ centoj da milionoj da jaroj aktivaj mikroorganismoj, ke ili estas tempokapsuloj konservintaj donitaĵojn pri vivkondiĉoj sur la Tero en la fora pasinteco.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Barbara – 3′ 11″

Pliaj esploroj pri etruskoj

Misteraj najbaroj kaj rivaloj de romanoj, atingintaj altgrade evoluintan civilizacion, majstroj de metalurgio uzantaj nehindoeuropan lingvon daŭre estas objekto de sciencaj diskutoj kaj esploroj. Ili ne ĉesas fascini. Nun sciencistoj el Germanio, Italio, Usono, Danlando kaj Britio sukcesis ekzameni DNA de personoj ligitaj laŭ la kultura vidpunkto kun etruskoj kaj donis novan prilumon al ĉi tiu fascina popolo. La konojn pri etruskoj transdonis al ni romiaj kaj grekaj verkistoj. Unu el la hipotezoj pri ilia devendo, por kiu pledis Herodoto estis, ke etruskoj estas idoj de elmigrantoj el Anatolio kaj la regiono de la Egea Maro. Malsame ekzemple Dionizo el Halikarnaso asertis, ke la etruska kulturo estas autoktona, evoluinta sur la tereno de Italio el la kulturo Villanova. Nun sciencistoj inklinas al la hipotezo pri la loka deveno de la etruska kulturo, sed manko de donitaĵoj ne ebligis ĝis nun formuli definitivan opinion. Nun oni ricevis por dispono genomojn de 82 personoj el la centra kaj suda Italio vivintaj en la periodo inter 800 jaroj antaŭ Kristo ĝis unu mil jaroj de la nova erao. Evidentiĝis, ke malgraŭ kulturaj difrencoj etruskoj estis proksime familiariĝitaj kun siaj italaj najbaroj kaj en ilia genomo troviĝas spuroj de ŝanĝoj okazintaj lige kun gravaj historiaj eventoj. Baze de DNA-esploroj el provaĵoj de 12 arkeologiaj esplorlokoj eblas diri, ke la hipotezo pri anatolia deveno de etruskoj estis kontestita. En ilia genomo mankas spuroj pri freŝa enmigrado el ĉi tiu regiono. La genomo de etruskoj similas al la genomo de iliaj italaj najbaroj, ekzemple romanoj. Signifa parto de ilia DNA devenas de la prauloj, kiuj en la bronza epoko venis al la Apenina Duoninsulo el Granda Stepo. Tamen daŭre ne estas solvita kaj restas ekscita la demando ligita kun la opinio, ke steppopoloj kunportis kun si la hindoeŭroajn lingvojn, kiujn uzas miliardoj da homoj en la tuta mondo. Tamen la etruska lingvo ne estas la hindoeŭropa. Laŭ profesoro David Caramelli el la Florenca Universitato komparo de la lingvo de etruskoj kun genetikaj informoj pri ili elmontras, ke la konvinko, ke genetiko difinas lingvon estas tro simpligita.

El la elsendo 30.09.2021. Legas Barbara – 3′ 13″

Nekontentiga dormkvanto kaj simptomoj de timo

Ĉiam pli da novaj pruvoj elmontras seriozajn neŭrologiajn kaj emociajn konsekvencojn, kiuj ligiĝas kun nesufiĉa dormokvanto. Antaŭnelonge sciencistoj el la Jagelona Universitato en Krakovo informis baze de sia eksperimento, ke eĉ post septaga nelimigita dormkvanto, sekvinta la 10-tagan periodon, en kiu personoj testitaj ne povis kontentige longe dormi multaj paramentroj de la organismo ne revenas al normo. Daŭre perturbita estis la elektra aktiveco de la cerbo kaj ankaŭ la kapablo solvi intelektajn taskojn. Pli frue sciencistoj el la Kalifornia Universitato en Berkeley informis pri siaj esploroj koncerne dependecon inter dormoperturboj kaj timokresko. Ili ekzamenis grupon de 18 sanaj personoj serĉante ligon inter la dormokvalito kaj nivelo de timo. Pruvis ĝian ekziston skanaĵoj de iliaj cerboj. Personoj kiuj dormis nekontentige la sekvan tagon manifestis pli grandan timonivelon. Ĉeokaze sciencistoj elmontris la novan funkcion de la dormo, pli precize de ĝia profunda fazo NREM. Ĝi influas malaltigon de la timonivelo pere de reorganizo de neŭronaj konektoj en la cerbo. Tial laŭ neŭrobiologo Matthew Walker profunda dormo, se regula efikas kiel natura kontraŭtimosenta rimedo. La usonaj ekzamenitoj estis subigitaj al du eksperimentaj sesioj. Dum la unua ili rigardis videaĵojn, kies celo estis elvoki emociajn reagojn. La unua okazis matene post la satdorma nokto. La alia la sekvan tagon post nokto pasigita en laboratorio dum kiu testitoj legis, rigardis filmojn, distris sin per tabulludoj. Post ĉiu sesio sciencistoj mezuris timonivelon de la partoprenintoj en la eksperimento helpe de psikologia testo. Laŭ akiritaj rezultoj eĉ ĉe 78 procentoj de personoj senigitaj je dormo la timonivelo superis sojlon, kiu rolas kiel diagnoza kriterio por timoperturboj. Sekvis tion la cerbotestado helpe de funkcieca magneta rezonanco. Ĉe personoj ne satdormintaj la cerboregiono respondeca pro kontrolo de timsento restis malpli aktiva, dum la alia respondeca pro emocia reago iĝis pli aktiva. Sciencistoj ripetis la eksperimenton, kiu konfirmis, ke malplej grandan maltrankvilon sentis tiuj personoj, kiuj ĝuis la plej longdaŭran fazon de profunda dormo, dum eĉ etaj perturboj en dormodaŭro malfavore influis la timonivelon. Iliaopinie tio povas havi gravan socian signifon, ĉar la evoluintaj landoj suferas en siaj socioj rektan „epidemion” de sendormeco kaj timopeturboj. La akiritaj konoj pri la graveco de NREM-dormofazo povas esti utiligitaj por prilaboro de la tn. „nefarmakologia profilakto”.

El la elsendo 21.09.2021. Legas Barbara – 3′ 48″

Ĉu transporta bruo akcelas demencon

Sciencistoj el la Universitato en Odense, Danlando kune kun kolegoj el aliaj danaj sciencaj centroj analizis ligon inter bruo generita de publika transporto kaj demencorisko. Iliajn esplorojn en la jaroj 2004-2017 partoprenis preskaŭ du milionoj da personoj pli ol 60-jaraĝaj. Laŭ aktualaj donitaĵoj la monda populacio suferonta demencon en 2050 superos 130 milionojn da personoj. Inter la bone konataj faktoroj de demencorisko tiaj kiel kor-angiaj malsanoj, malsalubra vivstitlo troviĝas ankaŭ faktoroj mediaj. Laŭ danaj esploristoj ĝuste bruo ligita kun la publika transporto konsisitigas tuj post la aerpoluado la lej grandan riskon por la publika sano. Oni pritaksas, ke ĉirkaŭ unu kvinono de eŭropanoj estas elmetita je transporta bruo superanta la rekomendatan normon de 55 decibeloj. En la esploroj oni ligis la bruon generatan de transporto kun risko de multaj aliaj malsanoj, kiel korangia malsano, obezeco kaj diabeto. Malmultis tamen ĝis nun esploroj pri dependeco inter la media faktoro kaj demenco. Ĝenerale estis konstatite, ke pli granda bruo ligiĝis kun pli granda risko de demencovariantoj, aparte Alzheimer-malsano. La danaj sciencistoj agnoskas, ke ilia esploro havis nur observan karakteron, do ne pruvas kaŭzan-efikan ligon inter bruo kaj demenco, sed sole elmontras, ke tia ligiteco inter ili ekzistas. En la esploroj ne estis konsideritaj informoj pri domizolado ligimganta la kontakton kun bruo aŭ pri la vivstilo de personoj ekzamentaj. La esploroj ne donis plenan bildon pri negativa efikado de bruo je maljuniĝanta cerbo. Krom stratbruo kaj fervoja bruo ne estis konsiderita bruo de aviadiloj, industria bruo aŭ bruo en laborlokoj. Tamen kiel pozitivan flankon de danaj esploroj necesas konsideri grandan kvanton de ekzamenitoj, longdaŭron de la esploroj kaj altan kvaliton de la mezuroj pri elmeto je bruo. Kiel supozas la aŭtoroj de la esploroj ligo inter bruo kaj demencorisko povas sekvi ankaŭ el tio, ke sub la influo de bruo aktiviĝas hormonoj de streso, okazas dormoperturboj. Se la nunaj konstatoj estos konfirmitaj en estontaj esploroj tio signifos, ke redukto de bruo gererata de strat- kaj fervoja trafikoj povas esence influi la demencopreventadon.

El la elsendo 14.09.2021. Legas Barbara – 3′ 24″

La sekva sukceso de polaj arĥeologoj

Polaj arĥeologoj malkovris apud la kipra urbo Paphos antikvan lokon de religiaj festenoj, kie antaŭ du mil jaroj dum sanktaj ritoj oni trinkis vinon kaj manĝis viandon de oferbestoj. Oni supozas, ke ĉi tie estis adorata Afrodito, la dia patronino de la urbo. Oni kredis, ke Kipro estas ŝia naskiĝinsulo. La urbon Paphos fondis la loka reĝo Nikokles en la kvara jarcento a.K. kaj ĝi fariĝis la ĉefurbo de la tuta insulo en la dua jarcento a.K. Laŭ onidiroj iam ĉi tie loĝis Paphos, la filo de Pigmaliono kaj lia vivigita de Afrodito skulptaĵo Galatea. La lokaj loĝantoj estis iliaj praidoj. Pro sia prahistorio, la areo apud la urbo fariĝis tre fama kaj promesplena esplortereno por arĥelogoj el la tuta mondo. Polaj sciencistoj komencis ĉi-tie la foslaborojn en 1965. Iliaj sukcesoj sekvis unu post la alia. Ili malkovris bonege konservitajn statuojn de Asklepio, la dio de medicino kaj de Afrodito la diino de amo. Poste la sciencan mondon emociigis informo pri la riĉega retrovo de arĝentaj moneroj el la tempo de Filipo la Dua kaj lia fama filo Aleksandro la Granda. La okdekaj jaroj de la pasinta jarcento alportis laŭvice malkovron de du domoj kun admirindaj mozaikoj. Laŭ fakuloj temis pri Vilao de Tezeo kaj Vilao de Minotauro. Nun la komencita en 2020 multjara projekto de polaj arĥeologoj celas malkovron de helena agoro supozeble troviĝanta sub la romia forumo. Kaj agoro kaj forumo signifas la ĉefajn placojn de la helenaj kaj romiaj urboj. Sed la nunjara sukceso okazis nek en la antikva urbocentro, nek en la loĝdoma distrikto, sed sur la deklivo de la proksima monto Fabrika. Tie troviĝis sakralaj (religiaj) lokoj de kipraj loĝantoj. Ĉe ĝia supro troviĝis la ĉeftemplo de Afrodito, kun vasta korto ĉizita el roko, kaj grandega ŝtona altaro. Hodiaŭ tamen iliaj ruinoj malaperis kaj restis nur la rokaj fundamentoj. Apud la altaro, ĉe la templa deklivvojo, polaj arĥeologoj malkovris duonrondan, platan kaj larĝan rokan breton kun truo en la mezo. Laŭ profesorino Jolanta Młynarczyk el la Varsovia Universitato tiuloke kolektiĝadis por sanktaj ritoj la adorantoj de Afrodito aŭ de iuj aliaj dioj, kiuj trinkis la sanktan vinon manĝante viandon de oferbestoj. En la truon oni kutimis verŝi iom da vino favore al dioj. Similaj konstruaĵoj estas konataj el aliaj mezorientaj kaj multaj helenaj lokoj. Similajn ritojn bildigas romiaj desegnaĵoj, tamen sur Kipro temas pri la unua tia malkovro. Profesorino Młynarczyk supozas, ke la templo ekfloris inter la dua jarcento a.K. kaj la dua jarcento de nia erao. Ĝi estis detruita dum forta tertremo en 150 jaro.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Barbara – 3′ 58″

Iuj el la kaŭzoj pri la degalado de Antarkta glaĉero

Kiel informas la sciencaj fontoj la degelanta Thwaites-glaĉero sur la Okcidenta Antarkto respondecas pro ĉirkaŭ 4 procentoj de la globskala altiĝo de la marnivelo. Ĝi povas kreski, ĉar neniu antarkta glaĉero degelas tiom rapide. Kiel la ĉefan kaŭzon ekspertoj ĝisantaŭnelonge opiniis la klimatajn ŝanĝojn kaj la fakton, ke la glaĉero apogas sin ĉe la mara fundo kaj havas kontakton kun masoj da varma akvo. Sed evidentiĝas, ke la kroma fakto estas la geoterma varmo. Jam pli frue estis konstatite, ke la temperaturo de la akvo sub Thwaites-glaĉero difinata kiel >glaĉero de ekstermo< atingas du celsiusajn gradojn. Malkovris tion germana-brita sciencista kolektivo. Ĝi pruvis, ke la glaĉeron desube atingas signifa varmokvanto. Krome la glaĉero troviĝas en tektona ravino, kie la tera krusto estas multe malpli dika ol en la Orienta Antarkto.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Barbara – 1′ 12″