Sciencaj informoj

La sekva sukceso de polaj arĥeologoj

Enretigita de: | Sept 7, 2021 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Polaj arĥeologoj malkovris apud la kipra urbo Paphos antikvan lokon de religiaj festenoj, kie antaŭ du mil jaroj dum sanktaj ritoj oni trinkis vinon kaj manĝis viandon de oferbestoj. Oni supozas, ke ĉi tie estis adorata Afrodito, la dia patronino de la urbo. Oni kredis, ke Kipro estas ŝia naskiĝinsulo. La urbon Paphos fondis la loka reĝo Nikokles en la kvara jarcento a.K. kaj ĝi fariĝis la ĉefurbo de la tuta insulo en la dua jarcento a.K. Laŭ onidiroj iam ĉi tie loĝis Paphos, la filo de Pigmaliono kaj lia vivigita de Afrodito skulptaĵo Galatea. La lokaj loĝantoj estis iliaj praidoj. Pro sia prahistorio, la areo apud la urbo fariĝis tre fama kaj promesplena esplortereno por arĥelogoj el la tuta mondo. Polaj sciencistoj komencis ĉi-tie la foslaborojn en 1965. Iliaj sukcesoj sekvis unu post la alia. Ili malkovris bonege konservitajn statuojn de Asklepio, la dio de medicino kaj de Afrodito la diino de amo. Poste la sciencan mondon emociigis informo pri la riĉega retrovo de arĝentaj moneroj el la tempo de Filipo la Dua kaj lia fama filo Aleksandro la Granda. La okdekaj jaroj de la pasinta jarcento alportis laŭvice malkovron de du domoj kun admirindaj mozaikoj. Laŭ fakuloj temis pri Vilao de Tezeo kaj Vilao de Minotauro. Nun la komencita en 2020 multjara projekto de polaj arĥeologoj celas malkovron de helena agoro supozeble troviĝanta sub la romia forumo. Kaj agoro kaj forumo signifas la ĉefajn placojn de la helenaj kaj romiaj urboj. Sed la nunjara sukceso okazis nek en la antikva urbocentro, nek en la loĝdoma distrikto, sed sur la deklivo de la proksima monto Fabrika. Tie troviĝis sakralaj (religiaj) lokoj de kipraj loĝantoj. Ĉe ĝia supro troviĝis la ĉeftemplo de Afrodito, kun vasta korto ĉizita el roko, kaj grandega ŝtona altaro. Hodiaŭ tamen iliaj ruinoj malaperis kaj restis nur la rokaj fundamentoj. Apud la altaro, ĉe la templa deklivvojo, polaj arĥeologoj malkovris duonrondan, platan kaj larĝan rokan breton kun truo en la mezo. Laŭ profesorino Jolanta Młynarczyk el la Varsovia Universitato tiuloke kolektiĝadis por sanktaj ritoj la adorantoj de Afrodito aŭ de iuj aliaj dioj, kiuj trinkis la sanktan vinon manĝante viandon de oferbestoj. En la truon oni kutimis verŝi iom da vino favore al dioj. Similaj konstruaĵoj estas konataj el aliaj mezorientaj kaj multaj helenaj lokoj. Similajn ritojn bildigas romiaj desegnaĵoj, tamen sur Kipro temas pri la unua tia malkovro. Profesorino Młynarczyk supozas, ke la templo ekfloris inter la dua jarcento a.K. kaj la dua jarcento de nia erao. Ĝi estis detruita dum forta tertremo en 150 jaro.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Barbara – 3′ 58″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0522081

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj