Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Maltrankviliga kresko de tumorkazoj ĉe gejnunuloj

Estas multaj kialoj, pro kiuj la homa ĉelo povas kvazaŭ freneziĝi kaj komenci senrege multiĝi kaj transformiĝi en malignan tumoron. La fumado, ekzemple, kaŭzas mutaciojn alkondukantajn al senmodera reproduktiĝo de ĉeloj. Krome alkoholo, troa sunefikado kaj pluraj aliaj faktoroj povas favori erarojn en la ĉela reproduktiĝado. Kvankam aĝo daŭre estas unu el la ĉefaj faktoroj ligitaj kun kancermalsaniĝo, kreskas nombro de kancerkazoj inter junaj plenkreskuloj. Laŭ la sciencista studo lastatempe publikigita en la revuo BMJ Oncology, la tutmonda indico de tumoroj inter homoj malpli ol 50-jaraĝaj kreskis je 79% dum la tri lastaj jardekoj. Kvankam la interpreto de la datumoj postulas singardemon pro la regionaj diferencoj – ju pli evoluinta la lando, des pli alta indico de frua apero de kancero – la fakuloj atentigas pri tiaj pliaj faktoroj kiel malsanaj vivstilaj kutimoj, malbona dieto, sidiĝema vivstilo, poluado, troa konsumo de antibiotikoj. Ne ĉiam eblas difini rektan kancerokaŭzon kvankam estas sciate, ke la menciitaj antaŭe faktoroj povas ludi gravan rolon. Sciencistoj rekonas, ke ankoraŭ ekzistas multaj esplorendaj facetoj de ĉi tiu fenomeno. Harvard-esploristoj rimarkigas, ke ĉi tiu “epidemio” de la fruaĝa apero de kancero povus esti nur iu parto de io pli granda, aŭ – kiel ili asertas: “la pinto de glacimonto aŭ ekzemplo de kreskanta tendenco al pli alta incidenco, malsaniĝofteco je multaj kronikaj malsanoj en junĝaj kaj/aŭ estontaj generacioj.”

El la elsendo 10.10.2023. Legas Maciek – 02′ 06″

Subiĝemo al la publikaj falsaj informoj

Misinformado, falsaj publikaj informoj apartenas al la plej grandaj defioj, kiujn frontas demokarataj landoj en la cifereca epoko. Sciencistoj atentigas pri tio kiel falsaj publikaj informoj influas la diverĝon de la valorsistemoj en la plej grandaj landoj. Por kompreni, kie kaj kiamaniere kontraŭbatali la misinformadon estas necesa komuna instrumento por mezuri la subiĝemon al falsaj informoj. Tia instrumento povas esti testo prilaborita en Laboratorio pri la alprenado de decidoj en Kembriĝo. Temas pri ĝia testo MIST, testo pri subiĝemo je la misinformado. Ĝia fidinceco estis ekzamenata dum du jaroj en la serio de eksperimentoj kun la partopreno de 8 mil personoj. La konkludo estas iom surpriza, ĉar montriĝas, ke junaj plenkreskuloj kaj ne personoj pli aĝaj frontas problemon distingi inter falsaj kaj veraj informoj. Antaŭnelonge la teston de la britaj sciencistoj uzis la firmao YouGo por ekzameni la subiĝemon je la misinfomado de plenkreskaj usonanoj. Printempe de la nuna jaro 1516 plenkreskaj usonanoj partoprenis la teston en ĝia paĝo kaj krome respondis la demandojn rilatajn al demografio, politikaj konceptoj kaj utiligado de la interreto. En du trionoj ili kapablis distingi inter la titoloj de veraj informoj kaj la falsaj. La testo pruvis samtempe, ke plej malbonajn rezultojn akiris personoj sub la 30-a vivojaro pasigantaj multan tempon en la reto. Dum pli ol duono de usonanoj sciigas, ke ĉiutage renkontas falsajn informojn samtempe junaj personoj ĉiam pli ofte serĉas informojn en la sociaj portaloj, kiuj svarmas de misinformoj. Laŭ doktoro Rakoen Maertens la ĉefaŭtoro de la brita testo MIST por kontraŭbatali la fenomenon estas bezona ne sole la kapablo uzi elektronikajn informojn. Liaopinnie estas necesa pripensita konstruado de sociaj informplatformoj kaj utiligataj de ili algoritmoj.

El la elsendo 30.09.2023. Legas Barbara – 02′ 45″

Nekonata propreco de metalo

Simile kiel la homa haŭto cikatriĝas post tranĉo aŭ alia haŭtolezo, iuj malgrandaj fendoj en metalo, en adekvataj cirkonstancoj, riparas sin mem malaperante, kvazaŭ neniam estus okazinta fendo. Tiun surprizan kaj hazardan malkovron faris esploristoj el Masaĉuseca Instituto de Teknologio, sekve priskribinte ĝin en la periodaĵo „Nature” – Naturo. Grupo de sciencistoj el la landaj laboratorioj Sandia kaj Teksasa Universitato A&M subigis al observado etan pecon de platino por kompreni, kiamaniere kreiĝas kaj disvastiĝas fendoj rezultantaj el laĉiĝo de la materialo, alivorte foruziĝo de la materialo. Ili metis la plantinpecon en vakuo kaj aplikis speciale prilaboritan teknikon de elektrona mikroskopo por tiri la finaĵojn de la metalo ĉirkaŭ 200 fojojn je sekundo. Sciencistoj komence simple observis la fendojn kaj sekvis ilian evoluon. Tamen post 40 minutoj la materialo komencis sin mem ripari, la fenda detruprocezo renversiĝis ĝis plena malapero de ajna spuro de la fendiĝo, kvazaŭ kunkreskante, kio plene surprizis sciencistojn. Prof. Michael Demkowicz el MIT kun sia studento Guoqiang Xu reripetis la observadon. Post la cifereca modelado de tio, kio estis rimarkita en la laboratorio prof. Demkiewicz kun Xu konfirmis, ke tiu observita fenomeno efektive konfirmas la teorion el 2013, kiun li antaŭvidis antaŭ 10 jaroj, ke metalo en iuj cirkonstancoj povas sin ripari. Ĉio, kion sukcesis observi la sciencistoj okazis en nanoskalo, en kiu metaloj havas la aspekton de kristalstrukturaj grajnoj. Ilia dimensio kaj situo decidas pri proprecoj de metalo. La limoj inter tiuj grajnoj, kiel malkovris profesoro Demkiewicz kaj Xu post la komputila modelo de la eksperimento, povas ŝoviĝi kiam la tuta strukturo estas subigta al premo, eĉ tiam kiam tio okazas sekve de distirado kaj ne kunpremado de metalpecoj. Dume la eksperimentantaj sciencistoj ne kapablas klarigi mekanismon, kial okazas la riparprocezo Demkiewicz kaj Xu planas nun okupiĝi pri esplorado de manieroj laŭplane krei metalajn strukturojn, kiuj sin memriparos post la detruo.

El la elsendo 20.09.2023. Legas Barbara – 03′ 06″

Alfirmado de sonoj je haŭtsignaloj

La diplomlaboraĵo de inĝeniero Jakub Zelka ricevis la premion Engineer 4 Science 2023. Temas pri konkurso por la plej bonaj diplomverkoj en la plej grandaj kaj plej gravaj teknikaj altlernejoj de Pollando organizata kunlabore kun tiaj firmoj kiel Intel aŭ Samsung Electronics. Inĝeniero pri biomedicino Jakub Zelka el Opole-Politekniko estis premiita pro la aranĝaĵo por la alifarado de sonoj je signaloj senteblaj de la haŭto de personoj malbone aŭdantaj. La tasko de la aranĝajo estas stimuli haŭton en rekonmomento de signalo de privilegiitaj veturiloj, kiuj kutime trafikas kun granda rapideco. Samtempe ĉiu sonsignalo estas kuplita kun malsamaj vibradproprecoj. Tio estas solvo por personoj surdaj aŭ malbone aŭdantaj, kiuj piede aŭ aŭtomobile moviĝas en la urbo. La aranĝaĵon bonvenigis la prezidanto de la societo de tradukistoj kaj lekciantoj de la Gesta Lingvo GEST, Olgierd Kosiba. Kiel li klarigas por la plimulto de la socio la aŭdado estas normo, estas io normala, sed ne temas sole pri aŭdokapablo, sed ankaŭ pri la difino de la sono kaj ĝuste reago je ĝi. Se oni konas la sonon, oni sentas sin sekura. Tute alie la afero aspektas, kiam oni ne havas sonspertojn aŭ sonrememorojn. Samtempe en la socio apudas nin granda grupo da personoj, kiuj neniam aŭdis aŭ perdis la aŭdokapablon, sed ja daŭre vivas en la socio. Do aranĝaĵo, kiu rekonas, difinas kaj peras informon, pri tio kiel homo devas reagi estas vera sukceso respondanta la defiojn de la 21-a jarcento. Inĝenieron Zelka inspiris en lia laboro la propra avo, kiu kun la tempofluo perdis la aŭdokapablon kaj kreskanta nombro da personoj surdaj kaj malbone aŭdantaj en la tuta mondo. La celo de la konkurso estas elserĉado kaj promociado de la plej talentaj diplomitoj de la altlernejoj kaj elserĉado de la plej novumecaj diplomverkoj, pretaj esti surmerkatigitaj. Pri la aranĝaĵo de inĝeniero Zelka interesiĝon prezentis jam la medio de personoj surdaj kaj malbone aŭdantaj.

El la elsendo 10.09.2023. Legas Barbara – 02′ 58″

La rolo de timuso en la plenkreskula vivo

La plej novaj ekzamenoj sugestas, ke la organo, kiun oni traktis kiel senutilan en la plenkreskula vivo tamen gravas. Kiel informis antaŭnelonge fakuloj en la medicinista periodaĵo New England Journal of Medicine ĝi havas ŝlosilan signifon por la ĝenerala sanstato de plenkreskuloj, por preventi tumorojn kaj eble eĉ aŭtoimunologiajn malsanojn. Temas pri timuso, glando de la limfa sistemo. Ĝi estas konata ĉefe pro tio, ke se en la feta evoluo kaj infanaĝo ĝi produktas limfocitojn, t.e. imunoĉelojn T, en la plenkreskula vivo ĝi ŝrumpas kaj eĉ malaperas. Pro tio ofte dum kardiokirurgiaj operacioj ĝi estas forigata por ebligi aliron al la koro kaj ĉefaj sangovojoj. La plej novaj esploroj en Masaĉuseca Ĝenerala Hospitalo sugestas tamen, ke timuso ludas multe pli gravan rolon ol supozite. La esplorista kolektivo taksis la mortoriskon, kanceroevoluon kaj evoluon de aŭtoimunuologiaj malsanoj ĉe 1146 pacientoj, kiuj estis operacie senigitaj je timuso dum la koroperacio. Iliajn ekzamendonitaĵojn sciencistoj komparis kun la aliaj, akiristaj ĉe la samnombra grupo de pacientoj, kiuj estis subigitaj al simila korkirurgia operacio, sed ne estis senigitaj je timuso. Sciencistoj mezuris ankaŭ la produktadon de limfocitoj T kaj la nivelon de aliaj elementoj de la rezistosistemo en la sango de la ekzamenatoj. Evidentiĝis, ke kvin jarojn post la operacio – eĉ post la konsidero de la sekso, aĝo, raso de la pacientoj, personoj suferantaj la timusokanceron aŭ postoperaciajn infektiĝojn – mortis 8,1 porocentoj de la pacientoj, kiuj estis senigitaj je timuso kaj nur 2,8 procentoj de la pacientoj, ĉe kiuj ne estis forigita la glando. Tio signifas 2,9-oble pli grandan mortoriskon en la unua grupo. En la sama periodo en la unua grupo ĉe 7,4 procentoj de la pacientoj estis konstatita tumoro. En la dua kompara grupo, en kiu pacientoj konservis timuson tumoro estis konstatita ĉe 3,7 procentoj de la pacientoj. Tio signifas duoblan kreskon de la mortorisko en la grupo de la pacientoj ĉe kiuj timuso estis forigita. Eĉ pli, la kancero trafinta pacientojn sen timuso estis ĝenerale pli agresa kaj havis revensimptomojn. Kvankam ne estis konstatita la kaŭzo de tio ĉi sciencistoj supozas, ke la forigo de la timuso iel perturbas la funkciadon de la plenkreskula imunosistemo. Laŭ la aŭtoro de la ekzamenadoj doktoro David Scadden, iliaj rezultoj elmontras, ke timuso estas necesa por la sano. Kiam ĝi estas forigita la risko de morto kaj kancero estas almenaŭ duoble pli alta. Tio signifas, ke planante la forigon de la glando necesas konsideri ĉiajn konsekvencojn kaj ĝis kiam ni ne ekscios pli la neforigado de timuso devus estis klinika prioritato.

El la elsendo 30.08.2023. Legas Barbara – 03′ 27″

Mikrorobotoj ankaŭ en la homa organismo

Etaj robotoj moviĝantaj tra likvaĵo kun la kapturna rapideco iutage povos esti utiligitaj por enkorpaj operacioj. Kvankam tiu vizio ne estas tre proksima, la mikrorobotoj jam kreiĝis. Jin Lee el la Fakultato pri Bilogia kaj Kemia Inĝenierio de la Kolorada Universitato en Boulder kreis etajn aparatojn kun la diametro de 20 mikrometroj, kio estas trioble malpli ol la diametro de la homa haro. Ili moviĝas en likva medio kun la rapideco de tri milimetroj je sekundo, do dum unu minuto ili trapasas longecon 9-miloblan ol ilia propra longo. Dum la eksperimento sciencistoj utiligis ilin por liveri kuraccele al la musa veziko organikan substancon „deksametazo”. Tio elmontris, ke ili povas esti uzitaj en la kuracado de vezikmalsanoj kaj aliaj malsanoj ankaŭ ĉe homoj. La mikrorobotoj estis faritaj el biokongruaj polimeroj laŭ la metodo simila al la presado 3D. Ili aspektas kvazaŭ eta rakedo kun tri „plugiletoj”, en kiuj troviĝas eta aerbobelo. Kiam la mikroroboto estas subigita al la efikado de akustikaj ondoj – en la eksperimntoj estis uzitaj ultrasonoj – la aerbobelo komencas vibri, forpuŝas likvajon kaj la roboto povas moviĝi. La usonaj sciencistoj testis sian aranĝaĵon lige kun la inflamo de la urinveziko ĉe musoj, malsano kaŭzanta dolorojn en la koksa korpoparto. Iliaj mikrorobotoj enhavante necesan medikamenton estis enirigitaj en la musan vezikon. La robotoj tre rapide vastiĝis tra la organismo gluiĝante fine al la vezikmuro, kie dum tagoj ili eligadis la kuracsubstancon. Antaŭ ol la kuracigaj mikrorobotoj trafos al la homa organismo ili devos esti fajnigitaj. Unuavice temas pri tio, ke ili estu plene biomalkomponiĝantaj post kiam ili plenumos sian taskon en la organismo.

El la elsendo20.08.2023. Legas Tobiasz – 02′ 10″

Pliaj stipeniitoj en la programo Juna Pollando

Nunjare 110 junaj personoj ricevis diplomojn de la 20-a eldono de la stipendia programo de la Nacia Kulturcentro subtenata de la pola kulturministerio „Juna Pollando”. Ĝi estas adresita al junaj artistoj ĝis la 35-a vivojaro jam enkontigintaj notindajn atingaĵojn en la praktikataj artbranĉoj, kiel filmo, fotografio, literaturo, muziko, videoartoj, danco aŭ teatro. La programo helpas al junaj kreantoj konstrui proprajn karierojn, konsiderante samtempe junajn artistojn kiel kreantojn de la komuna bono, kiu estas la pola kulturo. La stipendioj povas esti destinitaj por la realigo de konkretaj artaj projektoj, aĉeto de instrumentoj aŭ aranĝaĵoj necesaj por la arta laboro, eksterlandaj studoj kaj staĝoj. En la lastaj dudek jaroj la programon utiligis pli ol 1600 stipendiitoj sojle de sia arta kariero, inter kiuj pluraj kreantoj estas jam publike konataj kaj de kritikistoj aprecataj.

El la elsendo 10.07.2023. Legas Tobiasz – 1′ 06″

Virirnoj kiel esploristoj en la scienca sektoro

Laŭ donitaĵoj de la Informa Alifara Centro en la raporto Scienco en Pollando 2022 inter ĉiuj personoj okupiĝantaj pri esploraj kaj evoluigaj laboroj en la polaj sciencaj institutcioj 45 procentojn konsisitigas virinoj. Plej multaj, po 58 procentoj laboris en la medicina sektoro kaj agronomiaj sciencoj, pli ol 50 procentoj en la humanismaj kaj sociaj sciencoj. Nur 9 procentoj de polaj sciencistinoj okupiĝis pri teologio kaj 28 procentoj pri inĝenierio kaj teknologio. Ĉe pliaj etapoj de la scienca kariero la nombro kaj partopreno de virinoj okupiĝantaj pri esploroj kaj evoluigo malkreskas. Se temis pri virinoj-magistroj aŭ inĝenieroj-magistroj okuiĝantaj pri esploraj kaj evoluigaj laboroj en la polaj sciencaj institutcioj ili konsistigis 49 procentojn, respektive 51 procentojn de tiuj laborantoj. Inter habilitiĝintaj doktoroj la partopreno de virinoj en tiuj laboroj egalis al 42 procentoj, inter profesoroj apenaŭ al 27 procentoj. La raporto prezentis la plej gravajn elementojn de la pola scienco ĝis 2021. Tie, kie tio estis ebla oni konsideris statistikaĵojn el 2022-a jaro.

El la elsendo 10.07.2023. Legas Maciek – 1′ 29″

Fosforo sur Encelado

Laŭ la lastaj esploroj de la usona sondilo Cassini de NASA la glaciluno de la Saturno, Encelado enhavas ĉiujn ses elementojn necesajn por la vivo: karbonon, hidrogenon, azoton, oksigenon, sulfuron kaj fosforon. Kvankam la ĉeesto de la unuaj kvin elementoj sur Encelado estis jam pli frue konstatita, ĝis nun mankis pruvo pri la aperanta tie fosforo. Evidentiĝis tamen, ke en ĝia oceano sub la dika glacikrusto fosforo troviĝas grandkvante. Laŭ laboratoriaj eksperimentoj ĝia koncentriĝo estas tie cent- kaj eĉ miloble pli granda ol en la teraj oceanoj. Tiu malkovro grandigas la ŝancojn trovi vivon en la Sunsistemo ekster la Tero. Sciencistoj substrekas tamen, ke la vivon mem aŭ ion, kio povus esti kreita, sur Encelado oni ne malkovris. Do kvankam la kondiĉoj sur la luno de la Saturno taŭgas por la vivo, sed ne estis konstatite, ĉu efektive ĝi tie ekzistas. La glaciluno Encelado estas la sesa laŭ la grandeco satelito de la Saturno. La mezaj temperaturoj sur ĝia surfaco ne superas minus 190 celsiusajn gradojn. Sur la glaciiĝinta surfaco jen kaj jen videbliĝas fendoj kaj krevoj. Encelado distancas disde la Suno mezindice je unu miliardo 500 milionoj da kilometroj, kio signifas, ke ĝi troviĝas for de nia Suno dekoble pli ol la Tero. Decida plimulto de la ricevitaj donitaĵoj pri Encelado, kio signifas turnopunkton en la astronomio kaj difinas la nunan staton de niaj konoj, estis akiritaj dank’ al la sondilo Cassini. La komuna entrepreno de Usono kaj Eŭropo liveris informojn pri ĉiuj naturaj satelitoj de la Saturno.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Barbara – 02′ 12″

La ĉieĉeesta homa DNA

Kiel informis sciencistoj el la Florida Universitato, esplorintaj la ĉeeston de la homa DNA en la medio, ĝi troviĝas ĉie. En la plaĝa sablo, en la oceano, en la aero kaj homoj senĉese disvastigas ĝin ĉirkaŭe de si. Aldonendas, ke tiu ĉi genetika materialo karakteriziĝas per tre alta kvalito. En plimulto da kazoj, kiel deklaris profesoro David Duffy, la estro de la esploroj, la kvalito de la homa DNA estas preskaŭ same bona kiel testoprovaĵoj prenitaj rekte de la homo. Ĝi estas tiom fajna, ke eblas identigi mutaciojn ligitajn kun malsanoj aŭ difini parencojn de la socio vivinta sur la areo, el kiu estis prenitaj testoprovaĵoj. Eblas eĉ identigi provaĵojn de ĉi tiu genetika materialo kun konkretaj personoj, se tiuj disponigas sian genetaikan materialon por komparaj esploroj. Tiun ĉi ĉieĉestan genetikan kodon povas utiligi sciencistoj, kiuj analizante la forfalaĵojn difinas karcerogenajn mutaciojn aŭ analizante grundon malkovras nekonatajn sedimentojn de antaŭ jarcentoj. Povas tiun ĉi ĉieĉestan kodon utiligi ankaŭ policistoj analizantaj DNA-materialon troviĝantan en la areo sur la deliktoloko. Pli frue profesoro Duffy kaj lia kolektivo gvidis progresintajn esplorojn pri tumoro kaŭzita de viruso, kiu plagis la marajn testudojn. Kiel la bazo de iliaj labroj estis provaĵoj de la testuda DNA troviĝantaj en la sablo sekve de la moviĝado de la bestoj. Kvankam la sciencistoj konsciis, ke la homa DNA povas trafi al provaĵoj kun la testuda DNA, ili decidis esplori kiom da homa DNA troviĝas en la medio kaj kia estas ĝia kvalito. Nun iam evidentiĝis klare, ke el la medio eblas akiri la altkvalitan genetikan materialon la floridaj sciencistoj atentigas, ke estas necesaj leĝaj reguligoj kaj difino de etikaj principoj pri la utiligado de la homa DNA lasita en la medio. Nome ĉiufoje kiam okazas teknologia progreso ĝi ligiĝas kun avantaĝoj, sed ankaŭ kun minacoj. Estas same tiukaze. Tial laŭ la usonaj esplorintoj necesas vaste pri tio informi, por ke la socio sukcesu prlabori konformajn solvojn de ĉi tiu problemo.

El la elsendo 10.06.2023. Legas Barbara – 03′ 01″