Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Solaris en Norvegio

En la unua jarkvarono de 2017 la plej granda pola busproduktanto Solaris liveros al Norvegio 99 novajn veturilojn. Tiamaniere la nombro de polaj busoj produktitaj en la loko Bolechów apud Poznano trafikantaj en 24 norvegaj urboj kreskos ĝis 468 ekzempleroj.  La norvega firmao Unibuss mendis 75 busojn Urbino, kies longo egalas al 18,75 metroj. Temas pri la tria generacio de ĉi tiuj veturiloj, ekipota per motoroj laŭ la normo  Euro 6 de DAF. Samtempe la transporta kompanio Nobina mendis 24 ekzemplerojn de la busoj  Urbino 12. Aldonendas, ke Solaris Urbino 12 electric estis agnoskita la plej bona urba buso 2017. La transdono de speciala statueto „Bus of the Year” okazos en septembro nunjare en Hanovro kaj la titolo validos dum la tuta jaro. Temas pri la unua distingo por la produktanto el Pollando. La polaj busoj priservos la trafikon ene de Oslo, sed iliaj sidlokoj estos adaptitaj al la interurba trafiko.  Kroma novaĵo estas la aplikota fuelo, la t.n. HVO, alivorte fuelo de la plej nova generacio. Jam en 30 landoj de la mondo trafikas pli ol 14 mil busoj produktitaj apud Poznano. Krom Pollando plej multnombre en Germanio, Ĉeĥio, Francio kaj Italio. Krome i.a. en Unuiĝintaj Emirlandoj, Israelo kaj Turkio.

El la elsendo 13.09.2016. Legas  Tomek  

Nova lernojaro komenciĝis

Laŭ la Ministerio por la Nacia Edukado la 1-an de septembro la lernadon en ĉiuj polaj lernejoj komencis ĉirkaŭ 4 milionoj 626 mil infanoj kaj junuloj,  382 mil plenkreskuloj kaj ĉirkaŭ 670 mil instruistoj. Laŭ pritaksoj en la 1-aj klasoj de la elementaj lernejoj la lernadon komencis 210 mil infanoj, inkluzive de ĉirkaŭ 83 mil sesjaruloj. Tiu ĉi jaralo estos malpli granda, ĉar ekde la 1-a de septembro estis forigita lernodevo por 6-jaruloj kaj la gepatroj mem decidas pri tio, kiam ilia infano komencas la lernadon. Nunjare eĉ 82 procentoj de la gepatroj de 6-jaruloj decidis, ke iliaj infanoj restos en antaŭlernejoj. Tie la infanoj lernos – konforme al la nova programo de la antaŭlerneja edukado – legi kaj preparos sin al la skribado. En la nuna lernojaro lernantoj de la 6-aj klasoj de la bazaj lernejoj ne devos subiĝi al la landa ekzameno finonta ilian edukadon sur la baza nivelo. Tio ligiĝas kun la planata ŝanĝo de instrusistema strukturo, ĉar pro likvido de gimanzioj la lernodevo en la baza lernejo denove egalos al 8 jaroj. La lernado en la ĝeneraklerigaj liceoj grandiĝos de tri ĝis kvar jaroj. Alia novaĵo estas, ke abiturientoj povos apelacii rilate la skriban abiturientan ekzamenon ĉe Kolegio de la Ekzamena Arbitracio. Tio rilatos ankaŭ al personoj, kiuj subiĝas al ekzameno konfirmanta profesiajn kvalifikojn. Fine ekde la nova jaro koncerne lernantojn, kiuj lernas religion aŭ etikon noto pri tiuj lernoobjektoj estos kalkulita al la meza lernoobjekta poentado.

El la elsendo 06.09.2016. Legas Barbara kaj Milada  – 2’18

Junaj polaj matematikistoj kun medaloj

11 medalojn, inkluzive de 5 oraj akiris reprezentantaro de Pollando en la 23-a Internacia Ĉampionado pri Matematikaj kaj Logikaj Ludoj, kiu fine de aŭgusto okazis en Parizo. La pola teamo, kiu konsistis el 30 personoj kreiĝis voje de eliminado organizita de la Fakultato pri la Bazaj Problemoj de Tekniko de la vroclava Politekniko kaj la Vroclava Filio de la Pola Matematika Societo. La partopreno en la Pariza Ĉampionado havas la rangon de lernoobjekta olimpiko. En la kategorio por la plej aĝaj partoprenantoj la oran medalon akiris pola studento, Marcin Dublański. En la kategorio por liceanoj du unuajn lokojn akiris Daniel Malinowski kaj Tomasz Dobrzycki. Laŭvican oran medalon akiris gimnaziano Maciej Dulęba kaj la trian lokon en ĉi tiu kategorio elbatalis  Kamil Musiał. En kategorio por lernantoj de la 5-aj/6-aj klasoj de la baza lernejo poloj akiris tri unuajn lokojn. Oran medalon ricevis Adam Nałęcz-Jawecki, la arĝentan – Damian Czarnecki, kaj la bronzan – Beniamin Stecuła. Inter lernantoj de la 3-aj klasoj de la bazaj  lernejoj ora medalulo fariĝis Daniel Murawski, Cezary Bednarz ricevis bronzan medalon. La Internacia Ĉampionado pri Matematikaj kaj Logikaj Ludoj en Francio organizata ekde 1987 estas difinata kiel Monda Ĉampionado. Poloj partoprenas ĝin ekde 1992. Temas pri tre prestiĝa konkurso konsistanta el tre malfacilaj taskoj adresitaj al la matematikista elito. Tiu konkurso havas nenion komunan kun popularaj lernejanaj konkursoj. Ĝi celas unu, plej multe tri elstarajn  lernantojn en lernejo, kiuj lernas laŭ individua sistemo. La landaj eliminadoj estas plurŝtupaj. En la koresponda etapo aliĝas ĉirkaŭ 1500 lernantoj, sekvas ĝin duonfinalo en 20 urboj de Pollando. La finalo okazas en Vroclavo kaj elektas 30 plej bonajn junajn matematikistojn, kiuj kun instruistoj reprezentas Pollandon en Parizo.

El la elsendo 06.09.2016. Legas Barbara kaj Tomek  – 2’22

Pollando en la unua  dudeko da landoj plej signife ekspluatataj

Laŭ la plej nova raporto de Global Financial Integrity Pollando troviĝas en la unua dudeko da landoj plej signife ekspluatataj de eksterlandaj korporacioj. Laŭ la raporto la eksterlandaj firmaoj nelegale elkondukas ĉirkaŭ 90 miliardojn da zlotoj, tio estas ĉirkaŭ 5 procentojn de la Landa Produkto Brutte. Tio ligiĝas ĉefe kun trompoj lige kun la impostoj pro la aldonvaloro, CIT kaj doganoj. Antaŭ Pollando listiĝas i.a. Ĉinio, Rusio, Meksikio, Hinda Unio, Kazaĥio, Urakinio, Irako. La registaro de Beata Szydło ekde la komenco de sia agado lanĉis batalon kontraŭ tiu procedado, kio en la antaŭaj jaroj estis de polaj respondeculoj tolerata. Ĝis nun preskaŭ unu triono de eblaj enspezoj (ĉirkaŭ 100 miliardoj da zlotoj jare) anstataŭ provizi la ŝtatbuĝeton estis transferataj eksterlanden.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Milada – 1’11”

Polaj mebloj eksterlande

Kiel skribas „Puls Biznesu” Pollando estas la kvara en la mondo eksportanto de mebloj vendante siajn produktojn ĉefe en Eŭropo. Laŭ polaj specialistoj la valoro de la pasintjara eksporto superis 36,6 milionojn da zlotoj. Tio signifas, ke ekde komenco de la jardeko ĝi kreskis je pli ol 40 procentoj, ekde la mezo de la 90-aj jaroj naŭoble. En la globskala rangolisto de mebloeksportantoj Pollando disponas pri 6,3-procenta partopreno sur la merkato nur iom cedante antaŭ italoj kaj germanoj, sed antaŭante usonanojn kaj meksikanojn. La ĉefa rolanto sur la meblofara merkato estas Ĉinio.  Por poloj la plej atrakcia estas la usona merkato kaj ankaŭ la arabaj landoj, kie laŭ la kvalito polaj mebloj povas konkurenci kun ĉinoj, laŭ la prezoj kun italoj aŭ germanoj. Konforme al la raporto „Polaj mebloj outlook 2016” en 2015 plej signife, ĉar pli ol 20-procente kreskis la eksporto de polaj mebloj al Rumanio, Slovakio kaj Usono.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Krystyna – 1’17”

Datrevenaj aktualaĵoj_31.08 kaj 01.09.2016

La finaj tagoj de aŭgusto kaj la komencaj de septembro abundis je notindaj datrevenoj. Al ili apartenas la subskribitaj antaŭ 36 jaroj, la 31-an de aŭgusto 1980 en la Gdanska Ŝipfarejo Aŭgustaj Interkompreniĝoj. Ili komence ebligis kreiĝon de la sendependa de la komunistaj aŭtoritatoj legala sindikata organizaĵo, en la sekvo faligon de komunismo kaj la post-Jalta sistemo. Tio alkondukis sekve al gravaj politikaj ŝanĝoj ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo,  ne ekskludante tiajn eventojn kiel perestrojko kaj faligo de la Berlina Muro. Ĉi lasta kreiĝis kiel unu la sekvoj de la 2-a mondmilito. Hieraŭ, la 1-an de septembro pasis la 77-a datreveno de la eksplodo de ĉi tiu terura evento. La pola prezidento Andrzej Duda difinis ĝin kiel rompon de ĉiaj principoj, perforton de internacia leĝaro, frapon kontraŭ nian landon. Ĝia sekva paŝo estis atako de sovetunia totalismo la 17-an de septembro,  baze de sekreta pakto inter Germanio kaj Sovetunio. La pola defendoministro, Antoni Macierewicz emfazis dum la porokazaj solenaĵoj, ke „ne okazus ĉi tiu plej terura tragedio, se ne la rusa-germana alianco, se ne la pakto Ribbentrop-Mołotow, se ne alianciĝo inter Hitler kaj Stalin. Pri tiu vero Pollando, Eŭropo kaj la mondo devas ĉiam memori”.

El la elsendo 02.09.2016. Legas Krystyna kaj Barbara  – 1’44

Antaŭ neformala kunsido de la Eŭropa Konsilio

Lastvendrede en Varsovio gastis la germana kanceliero Angela Merkel, kie ŝi renkontiĝis kun la gvidantoj de 4 ŝtatoj el la Viŝegrada Grupo. Ili venis al Varsovio laŭ invito de ĉefministro Beata Szydło por ellabori komunan starpunkton prezentotan dum neformala kunsido de la Eŭropa Konsilio, okazonta meze de septembro en Bratislavo. Ĝi estos dediĉita al estonteo de la Unio post la foriro de Britio, migrado kaj al. krizo en la sudaj landoj de la eŭrosfero. Estis prezentita la starpunkto, ke la kontraŭagado kontraŭ la troa enmigrado devas okazi per signifa firmigo de la eksteraj limoj de la Unio kaj ankaŭ pere de grandigita helpo celita al enmigrantoj en la unuaj landoj, en kiuj ne okazas milito, kiujn ili atingos. La 4 landoj de la Viŝgrada Grupo pro terorista minaco kaj neceso garantii sekurecon al propraj loĝantoj decidis, ke ili ne akceptos enmigrantojn el tendaroj de rifuĝintoj en Greklando kaj Italio. Krome iliaopinie 27 landoj-membroj ne povas sole konstati forlason de la Unio fare de Britio, sed devas difini kaŭzojn de tiu paŝo.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Milada – 1’36

La 25-jariĝo de la Vajmara Triangulo

Lastlunde en la 25-a datreveno de la Vajmara Triangulo la ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando, Francio kaj Germanio, Frank-Walter Steinmeier, Witold Waszczykowski kaj Jean Marc Ayrault renkontiĝis en la kastelo Ettersburg proksime al Vajmaro. La temo de ilia renkontiĝo estis la estonteco de la Unio kaj la plej gravaj problemoj ligitaj kun la kunlaboro inter tri ŝtatoj inkluzive de la migrokrizo kaj situacio en la oriento de Eŭropo. La pola ministro i.a. prezentis proponon de pli granda intensigo de la reciproka kunlaboro kadre de la triangula strukturo. Witold Waszczykowski diris i.a. dum la gazetara konferenco, ke „ni volas, ke la Unio estu pli bona, ke ĝi servu al la ŝtatoj-membroj, kiu utiligas ĉiujn instituciojn por helpi homojn, civitanojn kaj ne kontraŭe. Ni ne estas en la Unio por krei utopiojn kaj artefaritajn instituciojn, kiuj nin administras. La institucioj devas al ni helpi. Ili devas garde stari ĉe la eŭropaj traktatoj kaj helpi al la ŝtatoj-membroj”.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Milada  – 1’28

La 77-jariĝo de la Pakto Ribbentrop-Mołotow

Hodiaŭ, t.e. la 23-an de aŭgusto 2016 pasas la 77-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu esence klarigas la eksplodon kaj elmontras la kaŭzintojn de la 2-a mondmilito. La Pakto,  baze de kiu Hitler kaj Stalin okazigis la dividon de la teritorio de Pollando faciligis al Hitler militistan atakon kontraŭ Pollando en septembro 1939. Stalin dank’ al ĝi ricevis tempon por prepari sin al eventuala milito kontraŭ la Regno. Ambaŭ flankoj devontiĝis sindeteni de ĉiaj perfortoaktoj, agresaj agadoj kaj reciprokaj atakoj. En la sekreta protokolo al la Pakto oni difinis la dividon de influoj en Eŭropo en proksimiĝanta rapidapaŝe militista konflikto. Sovetunio pro sia „neŭtraleco” estis ricevonta pli ol duonon de Pollando, Finnlandon, Latvion, Estonion kaj Besarabion. Laŭ propono de Eŭropa Parlamento ekde la 2008-a jaro la datreveno de la Pakto Ribbentrop-Mołotow estas solenata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Krystyna – 1’19

Varsoviaj abeloj liveras multe da mielo

Varsovio apud aliaj urboj de la okcidenta Eŭropo, kiel Parizo aŭ Berlino bredas abelojn sur kelkaj pluretaĝuloj. La idedoninto kaj ilia bredisto sur la 6-etaĝa hotelo kaj 11-etaĝaj banko kaj oficejo estas Marek Barzyk el la sudorienta Pollando, kiu instalis la unuan ĉefurban abelujon en 2012. Nun temas jam pri 10 abelujoj, kiuj liveras tre bonkvalitan mielon. Rekordo estis notita en 2014, kiam el unu abelujo oni ricevis preskaŭ 100 kilogramojn da mielo. Meze la rikolto egalas al iom pli ol 15 kilogramoj, kaj en specializaj abelujoj oni ricevas 30-35 kilogramojn da mielo. Laŭ la varsovia abelbredisto tiu bonega rikolto en Varsovio estas la rezulto de kvalitaj terenoj, pri kiuj disponas en Varsovio abeloj. Proksime troviĝas 70-hektara Łazienki-parko, botanika ĝardeno, kelkaj aliaj parkoj kaj hobiulaj ĝardenoj de varsovianoj. Relative rapide post la instalo de la unuaj abeluloj estis farita kontrolo de la produktata mielo laŭ la vidpunkto de ĝia kvalito kaj la enhavo de la t.n. pezaj metaloj. La rezultoj surprizis, ĉar la mielo evidentiĝis tre bonkvalita  kun apenaŭa konsisto de pezaj metaloj. Por la urba bredado necesas tamen elekti iom mildajn abelspeciojn kaj konstate ilin monitori. En Pollando krom Varsovio oni bredas abelojn i.a. en tiaj urboj, kiel Poznano kaj Krakovo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Maciek – 1’46”

Poloj ŝatas bonkvalitan kafon

Poloj trinkas ĉiam pli da bonkvalita kafo kaj estas malfermaj je ĉi-rilataj novaĵetoj. Daŭre evoluas la merkato de la kafpreparado, t.e. kafbruligado. Kreiĝas ĉiam pli da novaj tiaj lokoj, kiuj certigas altan kvaliton de la kafograjnoj i.a. el Afriko, el la Centra aŭ Suda Amerikoj. Tiuj minipreparejoj, da kiuj en Pollando estas cento, produktas ĉirkaŭ du tunojn da kafo monate. En la profesia mondo de kafo estas ĉiam pli multaj virinoj.  Anna Oleksak estas la unua en Pollando virino, kiu akiris la ateston Q Arabica Graider. Ĝi konfirmas, ke ŝi kapablas aprezi altkvalitan kafon.  La ekzameno por ĝin akiri rilatas i.a. al la kapablo rekoni la bazajn gustojn, aromojn, kafdifektojn kaj taksi kafokvaliton.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Tomek – 0’54

La solenaĵo de la Ĉielpreno

Tradicie la 15-a de aŭgusto estis festata kiel la religia solenaĵo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. La ĉefaj solenaĵoj en Pollando okazis en Częstochowa, kiun atingis dimanĉe kaj sabate 52 piediraj pilgrimgrupoj, krome 104 biciklistaj. Entute la solenaĵojn partoprenis ĉirkaŭ 100 mil kredantoj. La nunjaraj solenaĵoj estis la okazo por la dankesprimo i.a. pro la Mondaj Tagoj de la Junularo, 1050-a datreveno de la Bapto de Pollando kaj pro la Jaro de Mizerikordo en la Katolika Eklezio. Dum la ĉefa diservo, kiun celebris la metropolitestro de Częstochowa, arĥiepiskopo Wacław Depo pledis por la venko de historia vero en nia lando.

El la elsendo 16.08.2016. Legas Krystyna – 0’50”

Distingo por la registaro de Beata Szydło

Hodiaŭ, la 12-an de aŭgusto la pola registaro de Beata Szydło  ricevis premion de la Eŭropa Konfederacio de Grandaj Familioj (ELFAC) pro elstaraj atingaĵoj en la porfamilia politiko, aparte pro la programo Familio 500+. La premion dum la 8-a Eŭropa Konferenco de Grandaj Familioj en Rigo transprenis la ministro por la familio, laboro kaj socia politiko, Elżbieta Rafalska. En sia elpaŝo ŝi i.a. elmontris, ke la celo de la programo estas malgrandigo de la financa ŝarĝo de la familioj, ligita kun la edukado de infanoj kaj instigo al decidoj pri pli grandaj familioj. Tio havas ŝlosilan signifon en la situacio de la maljuniĝanta socio. Elżbieta Rafalska atentigis, ke la plurdimensia subteno de la familioj koncernas krome evoluigon de servoj por infanhavaj familioj, forpermesojn ligitajn kun proteko de infanoj, subtenon por neplenlertuloj kaj iliaj protektantoj kaj agadojn favore al enlaboriga stabileco.

El la elsendo 12.08.2016. Legas Krystyna – 1’16”

Kun Wizz Air la unuan fojon el Pollando al Kroatio

La hungara favorpreza avadlinio Wizz Air por la somero anoncis du novajn itinerojn el Pollando. Ekde la 2-a de aŭgusto eblas flugi el Katowice al la itala Bari, ekde la 3-a de aŭgusto forflugis la unua aviadilo el Varsovio al Split. Dank’ al ĉi tiu lasta flugkonekto Kroatio fariĝis la 24-a lando, kiun eblas atingi el Pollando helpe de Wizz Air. La flugoj okazas merkrede kaj dimanĉe. Flugoj el Katowice al Bari funkcias ĉiun mardon kaj sabaton. Ekde nun la hungara favorepreza flugkompanio flugas el 8 polaj flughavenoj al 24 landoj laŭ 130 itineroj. En Pollando Wizz Air havas 6 bazojn, en kiuj konstante troviĝas 20 aviadiloj.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Milada – 1’03”

Vroclavo instruos la polan lingvon al eksterlandanoj

La urboaŭtoritatoj de Vroclavo pretigas projekton de la instruado de pola lingvo al eksterlandanoj. Inaŭgurota en septembro ĝi enplektos ĉirkaŭ 80 instituciojn, kiel bibliotekoj, neregistaraj organizoj, kulturdomoj, eklezioj. La tuton kunordigos la urba Integrocentro.  La projekto celas kreskantan nombron de eksterlandanoj setliĝantaj en la urbo, unuavice ukrainanojn. Temas pri ekskludo de situacio, en kiu eksterlandanoj kreas fermajn enklavojn, kiujn poste estas malfacile forlasi. La kono de la lingvo signifagrade helpas integriĝon kun la medio. La instruadon de la pola lingvo gvidos ĉirkaŭ 200 volontuloj, ĉiu el ili laboros kun unu eksterlandano. La urboaŭtoritatoj de Vroclavo intencas krome vastigi la lernejanan programon adresitan al la ukraina malplimulto. En kelkaj lernejoj eblos laŭ pli ampleksa maniero lerni la ukrainajn lingvon, historion kaj kulturon. Aktuale en la vroclavaj bazaj lernejoj lernas 269 eksterlandaj infanoj, inter kiuj 183 estas ukrainanoj.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Tomek – 1’11”

Malkresko de senlaboreco en julio

Laŭ la donitaĵoj de la Ministerio por Familio, Laboro kaj Socia Politiko en julio la senlaboreco en Pollando malkreskis ĝis 8,6 procentoj. Temas pri la plej bona rezulto ekde pli ol 25 jaroj. La plej malaltan senlaborecon oni notas en la okcidenta Pollando, kie ĝi egalas al 5,3 procentoj, la plej alta ĝi estas en la nordorienta Pollando kaj egalas tie al 14 procentoj. La nombro de senlaboruloj malkreskis en ĉiuj vojevodioj kaj fine de julio 2016 egalis al 1 miliono  362 mil personoj. Kompare al junio malkresko egalis al  30 kaj duona mil personoj. La nombro de liberaj laborlokoj kaj lokoj por profesia aktivigo en laboroficejoj en julio egalis al 127,2 mil. Ĉi tiu tendenco restas favora kaj estas multe verŝajne, ke en laŭvicaj monatoj senlaboreco estos daŭre malkreskanta. Laŭ rmf24.pl tio povus okazi dank’ al vigliĝo en turismo, konstruado kaj agrikulturo.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Milada – 1’31”

La 5-a sezono de la varsovia Veturilo

Sur la varsoviaj stratoj la 1-an de marto reaperis la urbaj bicikloj funkciantaj en la lusistemo Veturilo. Tiel Veturilo komencis la 5-an jaron de la funkciado. Pasintjare oni luis biciklojn preskaŭ du milionojn da fojoj. En la jaroj 2012-2015 en Veturilo-ststemo oni luis biciklojn pli ol 6 milionojn da fojoj kaj la nombro de la uzantoj superis 370 mil personojn. La trimonata vintra paŭzo servis por la konservado de la sistemo, riparado de bicikloj kaj loĝistika preparo por la sezono 2016. Dum ĝi bicikloŝatantoj disponas pri 3039 bicikloj lueblaj en 204 Veturilostacioj. Krome eblas lui 10 bi-biciklojn, kiuj pasintjare ĝuis popularecon. En Varsovio aldoniĝis krome la lustacio „Veturilko” la unua en la mondo stacio de publikaj bicikloj por infanoj. Kvankam nur 5-jara la sistemo Veturilo subiĝos al ŝanĝoj, ĉar estas konstatita la foruziĝo same de la bicikloj kiel ankaŭ de la lustacioj. Pri tio okazos, kiun antaŭis sociaj konsultoj. Aldonendas, ke en la daŭro de la plej proksimaj du jaroj en Varsovio kreiĝos pliaj  120 kilometroj da biciklaj vojetoj. Nun la pola ĉefurbo disponas pri ilia 450-kilometra reto. Biciklojn eblas lui tagnokte. La 20-minuta luo estas senpaga, sekvaj 40 minutoj kostas unu zloton (ĉ. 25 cendojn). La dua horo kostas tri zlotojn, la tria – 5 zlotojn. La kosto de ĉiu plia horo egalas al 7 zlotoj.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Tomek – 1’45”

Poloj ne rapidas al eŭrosfero

Poloj ne rapidas al la eŭrosfero. Laŭ enketado de TNS Polska el la komenco de junio 55 procentoj de la ekzamenitoj asertis, ke akcepto de eŭro fare de Pollando ne estos bona decido. Kontraŭan opinion deklaris 12 procentoj de la enketitoj kaj laŭ 23 procentoj temus pri solvo nek bona nek malbona. Oni demandis polojn pri la ĝenerala pritakso de la encirkuligo de eŭro, preferata dato por akcepti la komunan eŭropan valuton kaj pri la antaŭvideblaj sekvoj de valutsanĝo por la hejmaj mastrumejoj, pola mastrumado kaj ankaŭ la nacia identeco. Eĉ 66 procentoj de la respondintoj asertas, ke enkonduko de eŭro malavantaĝe influos la staton de iliaj hejmaj mastrumejoj. Malsaman opinion havas nur 12 procentoj de la enketitoj. Laŭ 9 procentoj tio estus sensignifa. Negativajn sekvojn de enkonduko de eŭro por la pola mastrumado antaŭvidas 51 procentoj de la enketitoj, ĉiu kvina – entute 21 procntoj deklaras, ke la influo estos avantaĝa, por 8 procentoj eŭro havus neniun influon. 48 procentoj de la enketitoj deklais, ke la membriĝo en eŭrosfero negative influos la nacian identecosenton, malan opnion esprimis 13 procentoj. Entute 47 procentoj de la juniaj enketitoj decide kontraŭas la encirkuligon de eŭro, 37 procentoj esprimis komence de junio malsaman opinion. TNS Polska notas, ke kompare al la antaŭa enketatdo je 8 procentoj malkreskis la nombro de pledantoj por eŭro kaj samtempe je 5 procentoj kreskis la nombro de personoj konvinkitaj, ke eŭro neniam devus esti en Pollando enkondukita.

El la elsendo 20.07.2016. Legas Maciek – 1’58”

Mondaj Tagoj de Junularo

Varsovio plenplenas jam de junaj partoprenantoj de la Monda Renkontiĝo de Junularo, komenciĝonta post unu semajno en Krakovo kaj daŭronta ĝis la 31-a de julio. La 27-an de julio al Krakovo venos papo Francisko. Sed buntaj grupetoj de junaj katolikoj jam de kelkaj tagoj svarmas en flughaveno, sur la varsoviaj stratoj, en komercaj centroj. Hodiaŭ en Varsovio kaj en aliaj urboj komenciĝas iliaj renkontiĝoj  kun gastigantoj en diocezoj. La renkontoj daŭros ĝis la 25-a de julio. En Varsovio speciale por junaj pilgrimantoj estis inaŭgurita hodiaŭ en aparte aranĝita pavilono ĉe la Krakowskie Przedmieście-strato ekspozicio de la Muzeo de la Historio de Pollando. Ĝi estas dividita je kelkaj spacoj dediĉitaj al plej gravaj eventoj de Pollando ekde la bapto antaŭ 1050 jaroj ĝis la nuntempo. La ekspozicio „Johano Paŭlo la 2-a. La fontoj” daŭros ĝis la 15-a de aŭgusto.

El la elsendo 20.07.2016. Legas Krystyna – 1’08”

Volontuloj purigis Tatry-itinerojn

Preskaŭ 4 mil volontuloj komence de julio aperis ĉe la itineroj de Tatry-montaro partopreninte la kampanjon „Pura Tatry-montaro”, kiu nunjare okazis la 5-an fojon. Laŭ la organizantoj kun ĉiu jaro kreskas la konscio de turistoj kaj sekve de tio estas ĉiam malpli da malpuraĵoj lasataj de senzorgaj pseŭdoturistoj. Ĝis nun la kampanjojn partoprenis 11 mil volontuloj. La kampanjon subtenas artistoj, sportistoj kaj ĵurnalistoj. Inaŭgurita en 2012 iom post iom ĝi ĉirkaŭprenis ankaŭ aliajn turisme atrakciajn regionojn , kiel baltikajn plaĝojn kaj nunjare ĝi okazis ankaŭ en la montoĉeno Beskidy. Ĉiujare la polan parton de Tatry-montaron vizitas ĉirkaŭ 3 milionoj da turistoj. La plej populara estas la itinero al la lago Morskie Oko kaj la valaj promenitineroj. Turistojn logas ankaŭ la montopintoj Giewont (1894 metroj super la marnivelo) kaj Kasprowy Wierch (1987 metroj super la marnivelo).

El la elsendo 20.07.2016. Legas Maciek – 1’12”

La 75-jariĝo de forbruligo de Granda Sinagogo en Bjalistoko

Lastlunde okazis solenaĵoj omaĝantaj la 75-jariĝon de la forbruligo de la Granda Sinagogo en Bialistoko fare de germanoj. Troviĝis en ĝi laŭ diversaj fontoj inter 800 kaj du mil judoj. La solenaĵoj daŭris la tutan tagon. Tagmeze estis metitaj floroj kaj florkronoj ĉe la monumento memorindiganta la viktimojn. Ĝi havas la formon de metala kupolo, kiu simbolas la konstruaĵon de la forbruligita sinagogo, kiu situas sur la soklo en la formo de Davida Stelo. La prezidanto de Bialistoko, Tadeusz Truskolaski diris, ke necesas kondamni tiun krimon kaj memori pri ĝiaj viktimoj. La 27-a de junio 1941 estis nomita kiel „nigra vendredo”. Tiam germanoj  eniris Bialistokon post la proklamo de soveta-germana milito. Laŭ historiistoj per la forbrugligo de la Granda Sinagogo komenciĝis la ekstermo de la juda socio en Bialistoko. La solenaĵojn partoprnis i.a. delegacio de la reganta partio Juro kaj Justeco.  Jarosław Kaczyński en sia elpaŝo substrekis, ke ni memoris kaj memoros pri la viktimoj. Laŭ lia vortoj per tiu ĉi terura evento estis inaŭgurita holokaŭsto.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’32”

Finiĝis la lernojaro 2015/2016

Lastvendrede finiĝis la lernojaro 2015/2016. La lernantoj revenos al lernejoj la 1-an de septembro. Al la plej gravaj eventoj de la pasinta jaro apartenas la fakto, ke temis pri la unua kaj post la lastaj decidoj – la lasta jaralo de sesjaruloj devige komencantaj lernejanan karieron. Ekde sptembro 2015 la 1-an klason de la baza lernejo celis – la unuan fojon – devige la tuta jaralo de 6-jaruloj el 2009 kaj parto de sepjaruloj naskiĝintaj en la unua duono de 2008. Tio kaŭzis, ke en multaj lernejoj infanoj devis lerni laŭskipe, ke kelkloke funkciis eĉ 10 unuaj klasoj en unu lernejo. Nun la gepatroj reakiris la rajton mem decidi, ĉu ilia infano komencos la lernadon en la aĝo de 6 jaroj aŭ ne. Nun sesjaruloj aspirantaj al la 1-a klaso de baza lernejo  devas havi unujaran antaŭlernejan preparon aŭ se ne, ili devos akiri pozitivan opinion el la psikologia-pedagogia konsultejo pri la preteco komenci la lernadon. Laŭ la decido de la gepatroj el la nuna jaralo de sesjaruloj 82 procentoj restos en la antaŭlernejoj, al kiuj revenas la arto lerni la skribadon, legadon, nombradon. Malgraŭ rezervoj de la pasintjaraj reformemuloj en la bazaj lernejoj ne malaperos la unuaj klasoj. Lernos en ili entute 210 mil infanoj – 91 mil sepjaruloj, kiuj ankoraŭ ne komencis la lernadon, 74 mil sesjaruloj, kiuj komencas la lernadon laŭ la deziro de siaj gepatroj kaj 45 mil sepjaruloj, kiuj komencis la lernadon pasintjare kiel 6-jaruloj, sed laŭ la postulo de siaj geatroj ripetos la lernadon en la unuaj klasoj.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 2’19”

Diskutoj post la brita referendumo

La konsekvencoj de la brita referendumo estas la ĉefa temo de la unia pintrenkonto, kiu estis komenciĝonta marde posttagmeze. La gvidantoj de 27 ŝtatoj atendas, ke la brita ĉefministro David Cameron prezentos al ili almenaŭ enkondukan agadplanon. Merkrede interparoloj daŭros sen Britio. La pola ĉefministro dum la pintrenkonto prezentos la postulojn de Pollando koncerne reformon de la Eŭropa Unio. Kiel anoncis Beata Szydło ni proponos provizorajn agadojn, kiuj povos esti entreprenitaj antaŭ ol oni eldiskutos novan traktaton.  Pollando havas kritikan rilaton al la germanaj-francaj proponoj pri ŝanĝoj en la Unio. La estro de la pola diplomataro Witold Waszczykowski post la lunda renkontiĝo en Varsovio kun 9 uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj i.a. de Rumanio, Bulgario, Grekio, Hungario, Hispanio kaj la brita ŝtatsekretario por la eŭropaj aferoj diris, ke niaj proponoj estas signifaj, i.a. la deziro estas,  ke la Konsilio de Eŭropo tranprenu de la Eŭropa Komisiono la ĉefan rolon en la Unio. Temas ankaŭ pri nova traktato.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’29”

Prezidanto de Ĉina Popola Respubliko finis viziton en Pollando

Vico da interregistaraj interkompreniĝoj koncerne infrastrukturajn investaĵojn, i.a. rilate la ĉinan projekton de „Silka Vojo”, komercan interŝanĝon kaj sciencan kaj kulturan kunlaboron estas la frukto de la finiĝinta marde en Pollando vizito de la Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping.  Lunde la ĉina gasto renkontiĝis i.a. kun prezidento Andrzej Duda, ĉefministro Beata Szydło kaj marŝaloj de la Sejmo kaj Senato. Prezidanto Xi partoprenis Internacian Forumon de Nova Silka Vojo kaj la 4-an Polan-Ĉinan Forumon de Regionoj. La prezidentoj de Pollando kaj Ĉinio simbole inaŭguris fervojlinion laŭ la itinero Ĉinio-Eŭropo sub la marko de China Railway Express deklarante, ke Pollando povas ludi gravan rolon ĉe la komerca vojo Ĉinio-Eŭropo, kaj la ĉina iniciato de Nova Silka Vojo konsistigas grandan ŝancon por la mastrumadoj de ambaŭ landoj. Estis subskribita komuna deklaro pri starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Pollando kaj Ĉinio.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Milada – 1’26”

Eksterlandaj studentoj en Pollando (2016)

Aktuale en Pollando studas 57 119 eksterlandaj studentoj el 157 landoj, je 10 mil pli ol en 2015, kio signifas 23-procentan kreskon. Kaŭzis ĝin ĉefe senprecedenca kresko de studentoj el Ukrainio je 7197 personoj, kiuj nun konsisitigas 53 procentojn de ĉiuj eksterlandaj studentoj en Pollando. Oni konstatas kreiĝadon de ukraina monokulturo en kelkiuj polaj altlernejoj. Lige kun konstanta kaj dinamika kresko de ukrainaj studentoj ĉiam pli ofte oni parolas ankaŭ pri „ukrainigo” de polaj altlernejoj. La duan laŭ grandeco grupon de eksterlandaj studentoj konsistigas belorusoj – 4615 personoj, norvegoj – 1581, hispanoj – 1407 kaj svedoj – 1291. En la akademia jaro 2015/16 pli ol 83 procentoj de la eksterlandaj studentoj venis el Eŭropo. Kompare kun la mondaj donitaĵoj en Pollando studas malmultaj personoj el Azio, entute 6896. De du jaroj kreskas interesiĝo de afrikaj studentoj  kaj tiu grupokonsistas el 1197 personoj. Kreskas nombro de studentoj el Saŭda Arabio – 854 kaj Turkio – 1205. Malgraŭ signifa kresko de eksterlandaj studentoj  daŭre en Pollando laŭprocente studas malpli da personoj ol en evoluintaj okcidentaj landoj, ol en Ĉinio kaj eĉ najbaraj landoj, kiel Ĉeĥio, Slovakio, Latvio, Estonio, Hungario kaj eĉ Bulgario.En la mondo pli ol 4 kaj duona milionoj da studentoj lernas ekster la limoj de sia lando. Laŭ prognozoj ĝis 2020 ĉi tiu nombro duobliĝos.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Tomek – 2’01”