Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kontraŭ la forgeso

Forpsis Tacuo Hughimoto

Ni omaĝas la memoron kaj adiaŭas la forpasintan fine de septembro 2020 japanan esperantiston Tacuo Hughimoto konatan i.a. kiel s-ro Fenestro de Ludovikito (Ito Kanzi), eldoninta 43-volume la tutan komentitan verkaron de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Dum la restado de red. Barbara Pietrzak en Kameoka, Japanio li sonregistris por nia redakcio kelkajn anekdotojn, titolitajn „Epizodoj de Ludovikito”, kiujn ni hodiaŭ prezentas.

El la elsendo 13.10.2020 – 7′ 42″

Interparolo kun Zlatko Tišljar

La 8-an de septembro 2020 la E-komunumon skuis la informo pri la forpaso de konata E-aktivulo, Zlatko Tišljar. En nia elsendo ni i.a. memorigas la historian intervjuon kun li, preskaŭ tuj post kiam li fariĝis estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio dum ĝia kongreso en Bilbao en 2004. La ĉefa temo estas la unia identeco, kun kiu devus esti ligita neŭtrala lingvo, al kiu temo nia interparolanto jam tiam donis multan atenton.
El la elsendo 11.09.2020 -11′ 53″

Interparolo kun d-ro Ulrich Lins el la jaro 2005

Jam kelkfoje ni prezentis en niaj elsendoj sondokumentojn el la periodo de antaŭ 2011 kaj la kreiĝo de Pola RetRadio. Ĉiujn ĉi arkivajn dokumentojn ekde nun ni prezentas kadre de la sondokumenta rubriko „Kontraŭ la forgeso”

Daŭras la febraj preparoj por la unua virtuala E-kongreso 2020, pri kio ni informis jam kelkfoje en niaj elsendoj. Ni memorigas hodiaŭ interparolon kun d-ro Ulrich Lins de antaŭ 15 jaroj (2005) pri lia prelego ligita kun la 100-jariĝo de la 1-a E-Kongreso en Bulonjo ĉe Maro en 1905-a jaro.

El la elsendo 07.07.2020 – 10’07”

Paul Gubbins en interparolo registrita dum la Jokohama UK (2007)

La 6-an de augusto mortis konata brita verkisto, ĵurnalisto i.a. redaktoro de Brita Esperantisto, direktoro de literatura sekcio de Akademio de Esperanto Paul Gubbins. El nia arkivo ni memorigas historian interparolon surbendigitan dum la Jokohama UK (2007), en kiu ni interparolas pri liaj planoj ligitaj kun la ĵusa tiam membriĝo en la Akademio, graveco de parola lingvo en lia verkado kaj literaturaj temoj en lia samjara NASK-kurso; El la elsendo 09.08.2016 – 11’45”

Interparolo kun John Wells (2011)

Hodiaŭ nia proponas el nia aktuala arkivo referenci al interparolo kun profesoro John Wells el la 31-a de oktobro 2011. La enhavo ne perdis aktualecon. Ĝi rilatas al la dua eldono de lia vortaro Angla-Esperanta vortaro kaj al la grava demando pri frazmelodio, pri kio li verkis anglalingvan lernolibron.

El la elsendo 31.10.2011 -12′ 52″