Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Birke kaj Bertilo Wennergren dum Arkones (2013)

Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome  pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Ne mirige,  ke fragmente du kanzonoj el ilia Arkones-koncerto aŭdiĝas komence kaj fine de nia interparolo. El la elsendo 04.02.2014.

Interparolo kun Ursula Grattapaglia el Bona Espero (2014) – unua parto

La renkontiĝo de Barbara kun Ursula Grattapaglia jarŝanĝe en Bona Espero, Brazilo estis la okazo ne sole gratuli pro laŭvicaj distingoj, kiujn ge-roj Grattapaglia ricevis pro sia grava socia, ekologia laboro pere de Esperanto, sed ankaŭ ekscii pri novaj planoj. Temas pri la unua parto de iom ampleksa interparolo. El la elsendo 21.01.2014.

Interparolo kun Frank Selten dum la UK en Rejkjaviko (2013)

Frank Selten el Germanio al multaj aŭskultanoj de niaj elsendoj estas jam iom konata i.a. pro la pli frue aŭdiĝintaj interparoloj. En la lasta, registrita en Rejkjaviko  kvankam ni memorigas kelkajn rilatajn E-informojn el lia biografio ni koncentriĝas pri lia kariero de ĵazmuzikisto, kiu en 2013 solenis sian 50-jariĝon tiuterene dum la bando kun kiu li estas ligita de la komenco Barrelhouse solenis samjare sian 60-jariĝon. El la elsendo 03.01.2014.

Pascal Dubourg Glatigny informas pri du interesaj libroj aperontaj en 2014

Pascal Dubourg Glatigny renkontita dum la aŭtuna ARKONES prelegis kaj aldone aparte antaŭ nia mikrofono dividas informojn pri la aperontaj  en 2014 du interesaj libroj. Unu estas frukto de interesa internacia eldonprojekto rilatanta al artaj interŝanĝoj en komunista periodo. La alia rilatas al liaj propraj profesiaj studoj kaj  koncernas kontaktoj inter la arto kaj scienco. Ĉeokaze ni ekscias pri interesa E-lingva ekspozicikatalogo pretigita de berlinaj artistoj – el la komence menciita eldonprojekto – por la pasintjara bienalo en Venecio. Pliaj informoj ĉe la retpaĝo de la eldonisto, kie mendeblas la katalogo de Kuehn Malvezzi ĉe la Venecia bienalo 2012 – https://www.moussepublishing.com/?product=/kuehn-malvezzi-komuna-fundamento/

El la elsendo 03.12.2013.

Interparolo kun Maritza Gutiérrez González interalie pri la kuba E-movado

Maritza Gutiérrez González el Kubo. La antaŭmikrofona renkontiĝo fine de la lasta UK en Rejkjaviko fariĝis la  okazo rerigardi al la evoluo de la kuba E-movado post la lasta tiea UK, enpensiĝi ĉirkaŭ problemoj de la landa kaj regiona laboro de UEA kaj evidente paroli pri la Havanaj E-Elsendoj. El la elsendo 26.11.2013.

Interparolo kun Ivan Colling interalie pri du liaj prelegoj dum Arkones (2013)

Ivan Colling el Brazilo. La interparolo kun nia brazila aŭskultanto rilatas i.a. al liaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznano kaj prezentitaj dum Arkones-2013 du liaj prelegoj pri Stela Domo en Brazilo kaj Lajbnico, la temo de liaj apartaj esploroj. El la elsendo 12.11.2013.

Ilona Kouthny kaj Carina Pereira pri Instruista Trejnado ĉe la Poznana Universitato (2013)

Ilona Kouthny el Pollando kaj Carina Pereira el Brazilo. La temo de la  renkontiĝo estas la interparolo kun Ilona Kouthny i.a. pri sukcese komenciĝinta en septembro ĉe la Lingvistikaj Studoj de la Poznana Universitato – Instruista Trejnado. Sekvas ĝin mallonga opiniinterŝanĝo kun unu el 12 partoprenantoj de la trejnado veninta el San Paulo, Brazilo. El la elsendo 05.11.2013.