Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun prof. Ilona Koutny (februaro 2017)

Hodiaŭ gastas antaŭ nia mikrofono prof. Ilona Koutny kun kiu ni interparolis en Poznano en la daŭro de la februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj, i.a. okaze de la Simpozio pri la Lernanto en la lingvolerna procezo. Komence, Barbara transdonas siajn kondolencojn kaj tiujn de la geaŭskultantoj pri la morto de la edzo de Ilona Koutny, Zbigniew Galor, El la elsendo 10.02.2017 – 8’59”

Intervjuo kun Suso Moinhos pri verkoj liaj kaj aliaj temoj

La literaturaj temoj eĥiĝas en nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Suso Moinhos el Hispanio, kun kiu renkontiĝinte en Poznano lige kun la lasta interlingvistika sesio kaj Arkones-2016 ni povis i.a. paroli pri lia eldonita tiujare poezivolumo „Laminarioj” kaj laborstato pri „Memoraĵoj de kampara knabo” la tradukita de li verko de Xosé Neira Vilas. Ĉi-lasta aperas komence de 2017 en la eldonejo Mondial. El la elsendo 10.01.2017 – 13’20”

Anna Striganova pri fabeloj, pentroarto kaj aliaĵoj

Kun Anna Striganova en Rusio ni renkontiĝis en 2016 same dum BET, kiel ankaŭ dum la Nitra UK. Hodiaŭ ni prezentas la interparolon surbendigitan kun ŝi dum la Baltaj E-Tagoj en la litova Birštonas, en kiu ŝi i.a. klarigas siajn interesiĝon pri fabeloj, rakontas kelkvorte pri sia pentroarto kaj kunlaboro kun la eldonejo Impeto kaj pri sia vojo al Esperantujo. El la elsendo 06.01.2017 – 6’58”
 

Interparolo kun Walter Żelazny

Nia antaŭmikrofona gasto estas profesoro Walter Żelazny el Pollando, la  estro de la Katedro pri kultura antropologio en la Universitato de Bjalistoko. Ni interparolas pri lia prelegserio pri judaismo, kiun li gvidis dum BET-2016, pri lia esperantigita libro „Ludoviko Lazaro Zamenhof – Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj” kaj pri la didaktika laboro de lia katedro, en kiu eblas doktoriĝi kelklingve ankaŭ pri E-rilataj temoj,  ricevante ŝtatan diplomon agnoskitan en la landoj de la Eŭropa Unio. El la elsendo 03.01.2017 – 10’12”
 

Clay Magalhães pri la preparoj al la 102-a UK en Seulo

Kun KKS, Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães ni interparolas pri liaj postkongresaj vizitoj en Lisbono kaj Seulo, aparte pri la preparoj al la 102-a UK atentigante ankaŭ, ke la 31-an de decembro finiĝas la unua favorpreza aliĝperiodo al la UK-2017. La interparolo estis surbendigita dum la novembra Malferma Tago en Roterdamo. El la elsendo 16.12.2016 – 7’42”

Interparolo kun Przemysław Wierzbowski, i.a. pri Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko

La partopreno de nia Redakcio en la 17-aj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko estis la okazo inviti antaŭ nian mikrofonon la prezidanton de Bjalistoka E-Societo Przemysław Wierzbowski (Pollando). Ni interparolo rilatas al la nunjara programo de la Tagoj kaj ankaŭ i.a. al la organizota en Bjalistoko en 2017 Kongreso de Pola E-Asocio. El la elsendo 13.12.2016 – 9’32”

Chuck Smith pri grandaj retaj projektoj inkluzive de Amikumu

Reference al la novembra Malferma Tago ni interparolas hodiaŭ denove kun Chuck Smith el Germanio, kiu prelegis dum ĝi pri la plej grandaj retaj projektoj dum la lastaj 16 jaroj, kontribuintaj al la evoluo de la E-lernado kaj E-komunumo. Ni parolas krome pri sukcesa sponsora kampanjo por Amikumu.com kaj aktualaj taskoj por envivigo de la apo. El la elsendo 02.12.2016 – 6’56”

Intervjuo kun Suso Moinhos pri la Interlingvistikaj Studoj kaj pri Pola RetRadio

La interparolo kun Suso Moinhos el Hispanio revenigas nin al la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj pli posta ARKONES. Ni interparolas pri la mezurebla valoro de tiuj ĉi studoj, liaj planoj pri fina disertaĵo kaj krome pri la rolo/valoro de la E-elsendoj de la Pola RetRadio. 22.11.2016 – 12’49”