Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Clay Magalhães pri la UK-oj en Lisbono kaj Lahtio

Nia antaŭtmikrofona gasto estas la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiu liveras al ni plej freŝajn informoj pri la Lisbona UK kaj dividas kelkajn pliajn sciigojn pri la UK en la finna Lahtio en 2019. Iu el la allogaj sciigoj por la nunjaraj lisbonaj kongresanoj estas la favorpreza manĝo en iu el la studentaj domoj, kiu egalos al 2.50-2.80 eŭroj. Eblas daŭre aliĝi al la 102 UK per https://uea.org/kongresoj/alighilo. El la elsendo 12.06.2018 – 10’11”

Rafael Zerbetto pri João Guimarães Rosa

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas unu el la lastatempaj diplomitoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Rafael Zerbetto. Nia interparolo rilatas al lia finverko pri unu el la elstaraj brazilaj verkistoj João Guimarães Rosa, kiu estis ankaŭ esperantisto. Nia interparolanto prezentas kelkajn interesajn ideojn pri la spuroj de Esperanto en liaj verkoj, sed ankaŭ rilatigas sin al lia esperantista agado kaj diplomata vivo. El la elsendo 15.05.2018 – 13’36”

Prelego de d-ino Věra Barandovská-Frank: „Kio estas Interlingvistiko”

En niaj tri elsendoj (10.04, 24.04, 01.05.2018) ni prezentis en fragmentoj la inaŭguran prelegon de d-ino Prelego de d-ino Věra Barandovská-Frank: „Kio estas Interlingvistiko” „Kio estas Interlingvistiko” el la 4-a Interlingvistika Simpozio en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano (septembro 2017) . Ĉi tie estas aŭskultebla la tuta prelego.

D-ino V. Barandovská-Frank afable disponigis por la bezonoj de niaj aŭskultantoj la unuan ĉapitron de sia „Lernolibro de Interlingvistiko”,  al kies enhavo ŝi referencis en sia prelego. (Legebla teksto)

Prelego de prof. Humphrey Tonkin: „Esperanto: Esploraj Prioritatoj”

En niaj  tri martaj E-elsendoj (02.03, 13.03, 20.03.2018) ni prezentis en fragmentoj la prelegon de prof. Humphrey Tonkin „Esperanto: Esploraj Prioritatoj”, kiun li prezentis dum la Esperantologia Konferenco en Seulo (2017). Ĉi tie estas aŭdebla la tuta sondokumento.

Profesoro Humphrey Tonkin diponigis al ni afable ankaŭ ĝian tekston tiel ebligante al niaj geaŭskultantoj enprofundiĝi en ĝian enhavon paralele auskultante ĝin kaj legante la tekston. (Legebla teksto de prelegoj)

Interparolo kun d-ino Ida Stria

En la hodiaŭa programo ni retrorigardas al la 4-a Interlingvistika Simpozio okazinta pasintaŭtune en Poznano lige kun la 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Unu el la prelegintoj, sed ja ankaŭ kunorganizantoj de la simpozio estis d-ino Ida Stria. En nia interparolo ŝi donas apartan atenton al sia scienca laboro kaj doktoriga disertaĵo traktinta la temon Lingva Bildo de la Mondo en la E-medio. El la elsendo 27.02.2018 – 9’02”

Intervjuo kun Åke Näsholm

La antaŭmikrofona gasto estas Åke Näsholm, sveda esperantisto, nia aŭskultanto kun kiu ni renkontiĝis antaŭ du jaroj kaj tiam eksciis pri lia ŝato kanti. Ricevinte nun la kantodiskon „Svedo Oke kantas” ni memorigas la renkontomomentojn kaj prezentas kantojn tiam aŭditajn kaj kelkajn el la nuna disko. Temas pri la tradukita kanto „Aŭdu panjo” [https://www.esperanto.hr/teksto_mila_mati.htm], „Interkompreno” kaj „Ŝanadi”. El la elsendo 20.02.2018 – 7’08”