Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Miguel Gutiérrez Adúriz (decembro, 2018)

Hodiaŭ ni denove referencas al la interparoloj faritaj dum la Lisbona UK, prezentante la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun Miguel Gutiérrez Adúriz – la sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA, eldonisto, verkisto, membro de la tiel nomata Iberia Skolto konata ankaŭ kiel Liven Dek.  Kroman atenton ni donas en la intreparolo al la gvidataj de li en jutubo kulturtemaj kanaloj inkluzive de la ĉefa  Ekstremoj.

El la elsendo 04.12.2018 – 11’45”

Daŭrigo de interparolo kun d-ro Marek Nahajowski

Denove antaŭ nia mikrofono ni gastigas polan esperantiston, d-ron Marek Nahajowski, muzikteoriiston, flutiston, kun kiu ni interparolas aparte pri lia profesia laboro kaj muzikaj interesiĝoj, pri lia esperantistiĝo kaj kelkaj planoj kun tio ligitaj. En la programo aŭdiĝas ankaŭ en lia bekfluta plenumo ĉerpaĵo de la 7-a fantazio de Telemann el la KD „Telemann  12 Fantasias” kaj tri komponaĵoj el la KD „Boismortier Six Suites de Pièces”. El la elsendo 21.11.2018 – 10’36”

Interparolo kun Ulrich Mattias pri la FAME-premio kaj aliaj temoj

Jam post unu semajno en la urbo Aalen (Germanio) okazos solenaĵo, dum kiu estos transdonita la nunjara premio de ĉi tiu urbo FAME. Kiel ni jam informis la premiito en 2018 estas prof-ino Ilona Koutny. Pri ĉi tiu premio, sed ne nur pri ĝi, ni interparolas kun Ulrich Mattias, membro de la estraro de FAME-fondaĵo.  El la elsendo 12.10.2018 – 9’55”