Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Jarek Parzyszek
Ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun konata pola esperantisto, Jarek Parzyszek el PSEK, Pola Studenta E-Komitato kiu antaŭnelonge (15.02.1022) solenis la 50-an datrevenon de sia kreiĝo.
El la elsendo 08.03.2022 – 13′ 45″
Interparolo kun Katalin Fetes-Toszegi
En la ciklo de elsendoj kaj sondokumentoj lige kun la 100-jara Esperanto-Radiofonio ni prezentas el nia arkivo interparolon (1996) kun Katalin Fetes-Toszegi el la E-elsendoj de Radio Aŭstria Internacia el Vieno.
El la elsendo 25.02.2022 – 7′ 28″
Interparolo kun prof. Ilona Koutny
Nia antaŭmikrofona gasto estas prof. Ilona Koutny gvidanta Interlingvistikajn Studojn en Poznano. La temo de nia interparolo estas i.a. ilia ĵus finiĝinta virtuala februara sesio.
El la elsendo 15.02.2022 – 13′ 00″
Interparolo kun Aloisio Sartorato
La 3-an de februaro 2022 atingis la redakcion malĝojiga informo pri la forpaso de konata brazila E-aktivulo Aloisio Sartorato. Omaĝante lian memoron ni reaŭdigas el nia arkivo interparolon pri lia fama kampanjo “Esperanto en bibliotekojn” el la 19.01.2008.
El la elsendo 05.02.2022 – 6′ 36″
Interparolo kun Jadwiga Gibczyńska
Ni prezentas la arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun la elstara pola E-aktorino, Jadwiga Gibczyńska, kies 10-a mortodatreveno pasas nunjare. La interparolo aŭdiĝis duparte en la elsendoj el la 18-a kaj 28-a de januaro 2022.
El la elsendo 28.01.2022 -21′ 00″
Interparolo kun Katalin Kovats
Lige kun la nunjara Internacia Tago de Edukado antaŭ nia mikrofono gastas Katalin Kovats el edukado.net por iom retririgardi al la funkciado de la retejo lige kun ĝia 20-jariĝo, grandaj planoj renovigi ĝin, la atinaĵoj de edukado.net de la lasta jaro kaj defiaj taskoj, kiujn la retejo frontas.
El la elsendo 25.01.2022 – 15′ 26″
Interparolo kun Milada Szwedo
En nia Kristnask-sojla elsendo nia kolegino, red. Milada Szwedo dividas siajn rememorojn pri Kristnaskoj en Ĉehio.
El la elsendo 24.12.2021 – 8′ 34″
Interparolo kun Tim Owen
En niaj elsendoj el la 7-a kaj la 14-a de decembro de 2021 antaŭ nia mikrofono ni gastigis konatan britan esperantiston, ekde septembro ankaŭ studenton de la poznanaj Interlingvistikaj Studoj, Tim Owen. Sed la temo de nia interpaolo estas krome lia profesia laboro en BEA, esperantistiĝo, eldonagado kiel la ĉefokupo kaj sekvado de Zamenhof-spuroj en Varsoovio.
El la elsendo 14.12.2021 – 22′ 37″
Interparolo kun Przemysław Wierzbowski (decembro, 2021)
Hodiaŭ la gasto de nia redakcio estas la prezidanto de la Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. Ni interparolas pri la nunjara eldono de la Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj, kiuj ĉi-jare havas fortan literaturan fokuson kaj okazos inter la 9-a kaj la 12-a de decembro 2021.
El la elsendo 01.12.2021 -14′ 09″
Interparolo kun Ikuko KITAGAWA
La nunsemajna antaŭmikrofona gasto de la Redakcio estas Ikuko KITAGAWA, la prezidantino de la Japana E-Instituto. Ni interparolas pri la sukcesa adaptiĝo de japanaj esperantistoj al la funkciado en la interreta realo, pri la nunjara Ossaka-premiito – Yamasita Tosihiro, kaj pri kelkaj plej gravaj defiojn, kiujn frontas la Instituto kaj ĝenerale la japana E-movado.
El la elsendo 16.11.2021 – 13′ 53″