Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 635-a E_elsendo el la 24.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– Nia hodiaŭa felietono pri koninda Pollando devenas el nia arkivo kaj prezentas la urbon Sulejów.
– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri inaŭgurita komence de marto en la belorusa Minsko ekspozicio pri la 8-persona familio Ulm el la loko Markowa, mortigita de germanoj pro la helpo donata al judoj dum la 2-a mondmilito. La alia informo rilatas al la historiaj spuroj de vikingoj sur la polaj teritorioj.
– Fine ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun Maciej Jaskot, kiu rakonatas pri kelkaj novaĵoj en lia laboro de universitata lekcianto, kiuj radikas en lia doktoriga tezo pri falsaj amikoj.
– Muzike akompanas nin Lunatiko per fragmento de la kanzono „Aŭskultu”, kiu devenas el la KD eldonita de Vinilkosmo „Elektronika Kompilo”.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto (el la Interreto) prezentas la nuntempan replikon de vikinga boato.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Mi deziras gratuli vin varme, pro la bela priskribo de la urbo Sulejów. La tuta teksto estas vera literaturajho, kaj la legado, ghuinda. Ankau la intervjuo kun Jaskot, altnivela. Kia modela parolado de Esperanto! Estas granda plezuro auskulti la polan retradion