Ludu

La 635-a E_elsendo el la 24.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa felietono pri koninda Pollando devenas el nia arkivo kaj prezentas la urbon Sulejów.
– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri inaŭgurita komence de marto en la belorusa Minsko ekspozicio pri la 8-persona familio Ulm el la loko Markowa, mortigita de germanoj pro la helpo donata al judoj dum la 2-a mondmilito. La alia informo rilatas al la historiaj spuroj de vikingoj sur la polaj teritorioj.
– Fine ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun Maciej Jaskot, kiu rakonatas pri kelkaj novaĵoj en lia laboro de universitata lekcianto, kiuj radikas en lia doktoriga tezo pri falsaj amikoj.
– Muzike akompanas nin Lunatiko per fragmento de la kanzono „Aŭskultu”, kiu devenas el la KD eldonita de Vinilkosmo „Elektronika Kompilo”.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto (el la Interreto) prezentas la nuntempan replikon de vikinga boato.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D