Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 519-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org:
– La felietono pri koninda polo proksimigas la figuron de meritiĝinta por medicino, aparte kirurgio d-ro Ludwik Rydygier.
– La komenca kulturkroniko informas pri la planata nunjare bitigado de la provizoj de la varsovia Reĝa Kastelo kaj pri laboroj de polaj arkeologoj sur la Iberia Duoninsulo.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la nunjara UK en Nitro, al la Esperantologia Konferenco kaj Internacia Infana Kongreseto.
– En la fino aŭdiĝas mallonga leterkesta programero.
La komencaj kulturaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”, same kiel nia felietono en koncerna rubriko.
Char mi estas brazilano kaj (emerita) kuracisto, tre plachis al mi auskulti la historion de la eminenta kirurgo Rydygier, kiu kontribuis al la tutmonda medicino kaj postlasis filon, kiu elstare laboris en mia lando, en la pasinta jarcento, ankau kiel brila kuracisto. De tempo al tempo la Pola Radio sciigas unu plian ligilon inter niaj du frataj landoj.