Ludu

La 519-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org:

– La felietono pri koninda polo proksimigas la figuron de meritiĝinta por medicino, aparte kirurgio d-ro Ludwik Rydygier.
– La komenca kulturkroniko  informas pri la planata nunjare bitigado de la provizoj de la varsovia Reĝa Kastelo kaj pri laboroj de polaj arkeologoj sur la Iberia Duoninsulo.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la nunjara UK en Nitro, al la Esperantologia Konferenco kaj Internacia Infana Kongreseto.
– En la fino aŭdiĝas mallonga leterkesta programero.
La komencaj kulturaj informoj estas  paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubriko „Kulturkroniko”, same kiel nia felietono en koncerna rubriko.