Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Kun nia finna aŭskultanto Jorma Ahomäki ni interparolas pri kelkaj libroj de la eldonejo Kava-Pech, kiuj apartenas al liaj ŝatataj legaĵoj. Ni memorigas ĉe-okaze du slovakajn popolajn kantojn el la eldonita de Kava-Pech KD Kantoj de l’ Popolo – “Helruĝan pomon” kaj “Ho, acer’”. Komence de la 436-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org en novaĵoj ni informas pri la sepultaj solenaĵoj de Władysław Bartoszewski, pri du nunjaraj jubileoj en la pola Tatry-montaro, pri subakva hotelo kreiĝonta en la nordo de Pollando kaj sukceso de poloj en la kavalira turniro en Malbork. Temo el la pola gazetaro estas dediĉita al esploroj pri la elmigrado de junaj poloj. En scienca bulteno ni informas pri interesa eksperimento pri tio, ke kromdormo povas pozitive influi la memoron. La informoj de novaĵbulteno kaj de la scienca bulteno estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj Novaĵoj kaj Sciencaj Informoj. Ankaŭ la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto aŭdiĝas aparte en la rubriko “Antaŭ la mikrofono”.
ne komento, sed plendo. Chu mia audo strikas, au via parolado oscilas tiel neregule, ke mi devas konstante retropushi la sekundojn por elchifri terminojn kaj geografiajn nomojn. Kiu zorgas pri la tekstoj por lautlegado? Kien malaperis la ritmeco de Esperanto? Chu eblas la elsendojn garni per versa teksto? Tedis la oftaj pauzoj post LA, DE, EN, konfuza akcentado (NASkigh-. PARlas Varsovio (06:55), KiAl informis METRO (07:12). Kio estas tiu skandalema METRO, kiu mezuras kaj auguras chijaran fughon de 1 275 000 civitanoj el Pollando – tio superas (us?) la skalon de Stalinaj deportadoj al Siberio.
Mi deziras audi el Varsovio elegantan kaj klaran Esperanton, por ne kabei.