Dum la oktobra vizito de la pola registara delegacio en Vjetnamio estis metita florkrono ĉe la piedoj de la monumeto omaĝe al Kazimierz Kwiatkowski, kies trideka mortodatreveno pasos venontjare.
Per kio meritiĝis, tiu pola arkitekto kaj artkonservisto por Vjetnamio?
La naskiĝinta en 1944 Kazimierz Kwiatkowski diplomitiĝis en 1969 kiel arkitekto en la Krakova Politekniko, sed sian profesian vivon li ligis kun sia naskiĝurbo Lublino, i.a. laborante en la tiea filio de ŝtata laborejo pri konservado kaj restaŭrado de historiaj objektoj. Dank’ al tio, fine de la 70-aj jaroj li fariĝis estro de la Pola-Vjetnama Misio por la Konservado de Historiaj Objektoj. En Vjetnamio li gvidis laborojn por restaŭri kaj protekti la vjetnamajn kulturmonumentojn ekde 1981 ĝis sia tro frua morto en 1997.
Kazimierz Kwiatkowski estis la unua eksterlanda konservisto de historiaj objektoj, kiu venis al Vjetnamio, la lando post la 40-jara milito grandaparte detruita. Oni serĉis arkitekton, kiu samtempe havas profesian sperton kaj flue regas la rusan kaj la francan lingvojn.
Post la alveno al Vjetnamio dum kelkaj unuaj monatoj kun grupeto de vjetnamaj fakuloj Kwiatkowski okupiĝis pri dokumentado de tio, kio restis post la milito. Komence Kwiatkowski koncentriĝis pri la ruinigitaj sanktejoj en Mỹ Sơn proksime al Đà Nẵng en la centra parto de Vjetnamio. Manko de infrastrukturo kaj minita tereno post la milito ne faciligis tiun laboron, tial komence de sia vjetnama aventuro li loĝis en bambua kabano. Unue necesis forigi la gruzon kaj senminigi la terenon. Troviĝante en profunda ĝangalo tiu antikva religia komplekso apartenis iam al la civilizacio de Ĉam-etno. Sanktejoj konstruitaj el la ruĝa briko transdaŭris jarcentojn, sed estis grave damaĝitaj pro la militagadoj. Kwiatkowski aprecis ilian historian kaj artan valoron fariĝante la ĉefpledanto por ilia protekto. Ĝis 1989 oni sukcesis savi preskaŭ 20 sanktejojn kaj en 1994 en Mỹ Sơn estis malfermita Muzeo de Ĉam-skulptaĵoj. Sub la gvido de Kwiatkowski estis esploritaj kaj konservitaj Ĉam-sanktejoj en multaj aliaj lokoj.
Alia eksterordinara projekto de Kwiatkowski ligiĝis kun la urbo Hội An . En la 80-aj jaroj tio estos preskaŭ tutece forgesita urbeto, kies historiaj konstruaĵoj transformiĝis en ruinon. Ĝi tamen dum tri jarcentoj estis la ĉefa komerca haveno de la centra Vjetnamio, loganta komercistojn el la fora mondo kaj ĝia arkitekturo spegulis miksaĵon de la vjetnama, japana kaj ĉina stiloj. Tamen sekve de interdinastiaj militoj la urbo falis en ruinon kaj oni ne aparte zorgis pri ĝi.
Bonŝance tamen Kazimierz Kwiatkowski iun tagon vizitis ĝin dum labora ripozpaŭzo ankaŭ kun la celo dum kelka tempo ĝui la maron. Liaj vjetnamaj akompanantoj vole-ne-vole akceptis iom montri al li la urbon. Kwiatkowski komence afable aŭskultis siajn gvidantojn, sed tre rapide li fariĝis gvidanto, elemontrante unikajn elementojn de la koloniisma arkitekturo kaj interkulturan karakteron de la urbo. Dank’ al lia iniciato komenciĝis vastskalaj renovigaj laboroj, kiuj revenigis al Hội An iaman brilon. Ne mirige do, ke en la urbo Kwiatkowski estas traktata kiel la Providenca Viro, kiu savis la historian komplekson kontraŭ la likvido kaj kontribuis al la sukceso de la urbo, nun unu el la plej allogaj turismaj atrakciaĵoj de Vjetnamio.
En la 2-a duono de la 90-aj jaroj Kwiatkowski komencis laborojn en Malpermesita Purpura Urbo en Huế, la iama ĉefurbo de Vjetnamio (1802–1945), la plej firme fermita kaj privata parto de la imperiestra palaca komplekso. Ĝi estis multe detruita post la militpribombadoj. Ankoraŭ antaŭ la morto li fariĝis estro de laboroj en la imperiestra domo. Ĝuste en Huế surprizis lin tro frua morto dum laboroj pri plia projekto.
Dank’ al ĉiuj ĉi laboroj de Kazmierz Kwiatkowski la Malpermesita Urbo Huế en 1993 ektroviĝis sur la listo de la Monda Unesko-heredaĵo, kaj kelkajn jarojn poste aldoniĝis la malnova parto de la urbo Hội kaj Mỹ Sơn.
Kazimierz Kwiatkowski estas unu el malmultaj eksterlandanoj, kiu havas en Vjetnamio monumenton. Farita en 2007 de Phạm Hồng ĝi troviĝas en Hội An. La omaĝaj memortabuloj al Kazimierz Kwiatkowski troviĝas en la imperiestra palaco en la Purpura Malpermesita Urbo en Huế kaj en la religia sanktejo de Ĉamoj en Mỹ Sơn.
Kvankam en Pollando la nomo de Kazierz Kwiatkowski ne estas vaste konata, en Vjetnamio li estas traktata kiel nacia heroo kaj lia nomo gravuriĝis en la historio de la vjetnama kulturheredaĵo.

El la elsendo 25.11.2026. Legas Barbara – 07′ 09″

Ludu