Fine de novembro la Reĝa Wawel-kastelo prezentos eksterordinaran pentraĵon de Jan Vermeer, „Juna virino kun perla kolĉeno” el ĉirkaŭ 1662-a jaro. La pruntitan el Gemäldegalerie tolaĵon eblos rigardi ĝis la 28-a de februaro 2027. Ekde la 27-a ĝis la 29-a novembro ĝi estos vizitebla kadre de la evento „Senpaga novembro“, dum kiu kvar polaj reĝaj rezidejoj estas malfermitaj por vasta publiko.
„Juna virino kun perla kolĉeno” estas unu el apenaŭ 37 konataj verkoj de ĉi tiu nederlanda pentristo, kiun ĉirkaŭas la etoso de mistero kaj scivolemo. Li lasis neniujn desegnaĵojn, krokizojn, skizojn, notojn. Inter la menciitaj 37 tolaĵoj nur 23 estas signitaj de la pentristo mem kaj tri estas datumitaj.
Aldonendas, ke ekde la 6-a de novembro 2026 estas senpage vizitebla tie alia ekspozicio „Ekstazo. Bernini ĉe Wawel-kastelo“. Ĝi estas dediĉita al Giovanni Lorenzo Bernini, itala skulptisto, pentristo kaj aritekto, unu el la plej elstaraj barokaj artistoj. La ekspozicio enhavas liajn desegnaĵojn, la projekton de la altaro en la kapelo Cornero en la roma preĝejo de Santa Maria della Vittoria kaj laboran modelon de la kapo de s-ta Tereza el Ávila destinitan por la skulptaĵo „Ekstazo“.
El la elsendo 25.11.2026. Legas Maciek – 01′ 41″
