La Nacia Kulturcentro jam la 6-an fojon analizis la partoprenon de poloj en la kultura vivo. Temis same pri la partopreno en kulturaj eventoj kaj institucioj, kiel ankaŭ individua aktiveco, inkluzive de artaj kaj virtualaj praktikoj. La esploro „La kultura aktiveco de poloj en 2025” elmontris stabilan situacion rilate al la jaro antaŭa.
Poloj en 2025 plej ofte vizitis kinejojn, historiajn objektojn, publikajn kultureventojn kaj bibliotekojn. Almenaŭ 9 je 10 enketitoj elektis konkretan formon de la publika kultura aktivado. Plej ofte poloj vizitadis kinejojn kaj bibliotekojn, 30 procentoj faris tion almenaŭ unu fojon dum la jarkvarono. 22 procentoj vizitadis historiajn objektojn, 20 procentoj kulturdomojn kaj kulturcentrojn.
Samtempe preskaŭ unu kvarono de la plenkreskaj poloj partoprenis en iu el la kulturofertoj la unuan fojon. Inter ili 78 procentojn konsistigis personoj pli ol 24-jaraj, do ne temis pri pluflegado de junaĝaj interesiĝoj. La rezultoj de la plej nova esplorado de la Nacia Kulturcentro elmontris samtempe, ke la partopreno en la kultura vivo havas unuavice socian aspekton. La enketitaj personoj preskaŭ ĉiuspecajn kulturinstituciojn vizitis, kaj eventojn partoprenis, kun vivpartnero, t.e. edzino aŭ edzo, sekve kun konatoj. Tamen bibliotekojn oni vizitadis en la plimulto da kazoj individue.
Poloj plej ofte ĉerpas informojn pri kulturaj eventoj el kontaktoj kun konatoj – 44 procentoj, el la interreto – 42 procentoj, el informoj en la publika spaco – 34 procentoj. Tamen por junaj enketitoj la interreto kaj sociaj platformoj estis informfonto en 59 procentoj dum en la aĝgrupo 65+ nur por 11 procentoj de la enketitaj.
La kultura aktiveco de poloj ne limiĝas al vizitoj en kulturcentroj. Tre gravan parton en la ĉiutaga kultura vivo konsistigas individuaj praktikoj. Pli ol du trionoj de poloj – laŭ planita maniero – aŭskultas muzikon – pli ol du trionoj almenaŭ unu fojon semajne. 57 procentoj almenaŭ unu fojon semajne legas gazetojn, 51 procentoj aŭskultas radion kaj 50 procentoj rigardas televidon. Proksimume unu triono de la enketitoj legas literaturon por plezuro aŭ aŭskultas podkastojn. Multe malpli da personoj entreprenas propran krean kulturaktivadon.
El la elsendo 15.10.2026. Legas Pamela – 03′ 34″

