De pli ol 40 jaroj la pola kosmetikaĵa marko Inglot akiris firman pozicion sur la kosmetikaĵa merkato. Ĝia ĉefa klientaro troviĝas en Pollando, kie Inglot disponas pri ĉirkaŭ 70 propraj salonoj kaj aliaj vendolokoj en la plej grandaj komercaj centroj kaj flughavenoj. Ĝiaj kosmetikaĵoj baziĝas sur propra produktado, evoluigado de la jam konataj receptoj kaj sendependeco.
Inglot samtempe estas unu el la plej konataj ekzemploj de la internacia sukceso de polaj kosmetikaĵoj, kiuj estas aĉeteblaj en 90 landoj, en pli ol du mil salonoj, vendejoj en komercaj centroj, insulaj standoj, flughavenoj kaj pli ol 200 platformoj de elektronika komerco.
Nun la plimultecan akcipakaĵon aĉetis en la firmao la pola merkatevoluiga fonduso Avallon MBO, kvankam la aktualaj posedantoj restas en la firmaa estraro. Inglot intencas akceli la eksterlandan ekspansion kaj evoluigi la plurkanalan distribuadon de siaj kosmetikaĵoj, utiligante la globskalan merkaton de beligaj produktoj, kies valoro ĝis la 2030-a jaro povas superi 800 miliardojn da dolaroj.
En 2025 Inglot lanĉis 72 novajn vendolokojn en la mondo kaj vastigis la retan distribuadon de siaj produktoj je pliaj komercaj retplatformoj.
El la elsendo 20.09.2026. Legas Pamela – 01′ 55″
