Ludu

En la 1495-a E_elsendo el la 20.08.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ reference al la 111-a UK en Graz ni gastigas antaŭ nia mikrofono Amri Wandel, kun kiu ni interparolas pri taskoŝanĝoj en UEA-agado pri la scienco, pri la riĉa ĉi-rilata kongresa programo kaj ni informas pri distingitoj per la premioj Pirlot kaj Power.
• En la komencaj aktualaĵoj – post i.a. elektitaj historiaj datoj – ni informos pri planita por septembro renkontiĝo dediĉita al la sekureco de infanoj kaj junuloj en la cifereca mondo. Ni informas krome pri reveno al historia kutimo en Krakovo malfermi kaj fermi la urban pordegon.
• Ni transdonas la informon pri la forpaso de nova Honora Membro de UEA, 100-jara Martin Stuppnig. Li estis nia tre aktiva aŭskultanto kaj ofta gasto de la redakcio. Ni memorigas arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun Martin Stuppnig pri lia partoprenado en la E-feriadoj en Międzygórze kaj en Kudowa.
• La programinformon akompanas foto de Heidi Goes pri la Libroservo dum la 111-a UK.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.