Arĝenta Fifro estas la plej alta pola distingo atribuata al personoj aparte meritiĝintaj por la evoluo de la religia muziko kaj liturgia kulturo en Pollando. La laŭreato de ĝia nunjara eldono estas d-ro Jan Mikołaj Gładysz, de pli ol 40 jaroj ligita kun la Redemptorista Sanktejo en Tuchów, suda Pollando. Li estas orgenisto, direktisto, komponisto, muzikologo, pedagogo kaj mentoro de pluraj generacioj de ekleziaj muzikistoj. Sian didaktan laboron li gvidis en la Supera Redemptorista Seminario, en la Dioceza Organista Studumo en Tarnów kaj en muzikaj lernejoj. En 2020 li estis distingita per la papa medalo Bene Merenti pro elstaraj meritoj por la Eklezio sur muzika kampo.
Doktoro Jan Mikołaj Gładysz diplomitiĝis pri muzikologio en la Katolika Universitato de Lublin kaj en la Postdiploma Studumo por Kapelmajstroj de la Muzika Akademio en Katowice. Li doktoriĝis baze de la disertacio pri la muzika-liturgia vivo en la sanktejo de la Dipatrino de Tuchów.
La solena transdono de la distingo okazos la 2-an de aŭgusto kadre de la 33-a Internacia Festivalo de Orgenmuziko, „La Orgeno de la Arkikatedralo” en Varsovio. Ĝi apartenas al la plej gravaj eventoj de la orgena kaj religia muziko en Pollando, dum kiuj prezentiĝas la plej renomaj orgenistoj de Eŭropo kaj de la mondo.
El la elsendo 20.07.2026. Legas Pamela – 01′ 52″






