Global Peace Index estas unu el la plej gravaj internaciaj rangolistoj taksantaj la pacon en la mondo. La enketado inkuldas 162 ŝtatojn kaj teritoriojn, kiuj reprezentas preskaŭ la tutan mondan populacion. La analizantoj aplikas 23 indicojn, kiuj rilatas al tri ĉefaj sferoj – socia sekureco, la skalo de daŭrantaj konfliktoj kaj grado de militarigo de la lando. Interalie estas pritaksataj la nivelo de la deliktado, nombro de perfortoaktoj, politika stabileco, rilatoj kun najbaroj, militelspezoj kaj engaĝiĝo en militagadoj.
En 2026 la plej sekura kaj trankvila lando evidentiĝis Islando, kiu okupas en ĉi tiu rangolisto la 1-an lokon ekde 2008. Sekvis ĝin Novzelando, Svislando, Slovenio, Irlando kaj Aŭstrio.
La aŭtoroj de la raporto samtempe atentigas, ke la nivelo de paco en la monda skalo senĉese malkreskas kaj la diferencoj inter plej sekuraj-trankvilaj ŝtatoj kaj plej malsekuraj daŭre kreskas.
Pollando en la rangolisto Global Peace Index 2026 okupis la 22-an lokon en la mondo. Ĝi avancis je 23 lokoj, kio estas la plej granda salto en la nunjara raporto.
El la elsendo 15.07.2026. Legas Milada – 02′ 06″





