Pasis kelka tempo post nia la lasta kunfoliumado de la venantaj al la redakcio E-Gazetoj. Kaj en ĉi tiu periodo eĉ du periodaĵoj komencis liveri elektronikajn versioj de siaj gazetoj. Unue la japana “La Revuo Orienta” kaj ĵus venis la “Informilo”, dulingva informbulteno pri Esperanto el la orienta Francio.
Tio estas avantaĝa kaj ne. Jes, ĉar ja facilas rapide salti de paĝo al paĝo kaj reiri al citindaj tekstoj, kaze de la japanaj eĉ ricevi guglan tradukon de iuj el nacilingvaj tekstoj. Jes, ĉar ŝparo estas signifa. Laŭ Andre Grossmann la aktualaj sendokostoj – se mi bone komprenis – kreskis pli ol 7-oble. Ne, ĉar estas evidenta diferenco inter la ebleco teni la paperan gazeteldonon enmane kaj legi ĝin surekrane.
Sed, sed la 214-a numero de la “Informilo” de Esperanto France-Est iom konvinkis min vidi en tio avantaĝon, en la formo de kvazaŭ birdperspektiva percepto de la tuta enhavo. Kaj tio reliefigis la kialon, pro kiu mi ĉiam kun plezuro legis la periodaĵon, en kiu alternas temoj gravaj eksterregionaj, kaj ĝuste regionaj, kiuj provizitaj per multegaj fotoj frape dokumentas, ke en la orienta parto de Francio esperantistoj viglas, aktivas, formas veran amikan rondon.
La leganton de la 214-a numero de la “Informilo” unuavice frapas grava anonco unuapaĝe pri la agnosko de aŭstra Esperanto-kulturo kiel nemateria kultura heredaĵo. Kaj en la nacilingva komento la demando ĉu francaj E-parolantoj entreprenus la klopodoj por simila agnosko. Taskoj multas. En la numero legeblas la teksto de Spomenka Štimec, kiu detaligis kiel aspektis la klopodoj en Kroatio por atinigi la registron, ke “la tradicio de Esperanto en Kroatio havas karakteron de nemateria kultura heredaĵo”.
La fakto, ke en la tria lando E-kulturo estas agnoskita kiel la propra kulturheredaĵo tre gravas kaj povas kaj devus provoki similajn klopodojn en aliaj landoj.
Sed ne eblas forgesi, ke devas esti iu reprezentanto tegmenta, kiu havas la mandaton trakti tiajn kaj cetere ankaŭ aliajn aferojn sur la regiona, landa nivelo. Do, ĉu gravas la organizita stukturo en la E-movado? Tiun demandon sur la regiona nivelo levas en sia prezidenta felieono Jean-Luc Thibias, kiel elirpunkton preninte la fakton, ke la ĝeneralan membrokunvenon de Esperanto partoprenis tre malmultaj personoj. Kiel li prave opinias, “regionaj asocioj (aŭ federacioj) povas ludi gravan rolon en la esperanto-medio, precipe en nia regiono, kiu najbaras alilingvajn landojn. Ili povas interligi la lokajn grupojn por komuna aŭ almenaŭ planigita agado kaj permesas interkonatiĝojn inter la anoj de diversaj grupoj – la perretaj rilatoj estas ja utilaj sed ne ĉiam sufiĉaj!
Kaj tio signifas, kiel skribas Jean-Luc Thibias, ke estas bezonaj novaj movadaj aktivuloj. Samtempe li ne subtakas la viglan E-komunumam aktivadon en Esperanto France-Est ligitan kun la E-eventoj kaj kursoj tra la regiono.
La 214-a “Informilo” riĉas krome per raportoj rilataj al eventoj okazintaj, riĉe per la foton kromdokumentitaj, kaj per anoncoj pri eventoj planataj. Kiel ĉiam multan lokon okupas en ĝi literaturo, jen per recenzoj, jen per la libroserva oferto kaj informoj pri novalvenintaj libroj, jen poeziaĵoj kaj vico da humoraĵoj.
Iu el la plej interesaj kontribuoj en ĉi tiu 214-a numero de la “Informilo” estas la persona raporton pri la 9-a Printempo en Rimliŝo de Werner Groen. Ĝi vere bildigis kaj komprenigis, kiel homo blinda perceptas la kunestadon kun homoj vidantaj dum komuna aranĝo, aparte E-aranĝo. Kaj kompreneble niaflanke dankon, ke nia radia simbolo denove aperas en ĉiu tiu numero de la informbulteno de la orientfranca E-organizo.
Preskaŭ samtempe kun ĝi venis la junia numero de “Esperantolehti”. La inaŭguraj pensoj de la prezidanto de EAF Juha Metsäkallas kvazaŭ kundialogas kun la ideoj de Jean-Luc Thibias. Mi citu liajn komencajn vortojn: “Esperantujo ne troveblas sur mapo, ĝi havas nek limŝtonojn, doganojn nek propran armeon. Malgraŭ tio, ĝi estas por ni ĉiuj tute reala loko. Ĝi estas spirita hejmo, kultura oazo kaj globa vilaĝo, kiu viviĝas ĉiam, kiam du esperantistoj renkontiĝas – ĉu temas pri universala kongreso aŭ pri hazarda mesaĝinterŝanĝo en la reto.
Sed en ĉi tiu beleco kaŝiĝas ankaŭ la plej granda defio de Esperantujo: ĝi ekzistas nur tiam, kiam ni ekzistas. La naciaj lingvoj konserviĝos, eĉ se ekzemple duono de iliaj parolantoj decidus silenti, ĉar ili havas sian propran geografian areon, siajn proprajn instituciojn kaj oficejojn. Esperantujo kontraŭe ne estas memkompreneblaĵo. Ĝi ne herediĝas aŭtomate de unu generacio al alia per la grundo. Esperantujo naskiĝas denove en ĉiu frazo, kiun ni parolas, en ĉiu libro, kiun ni legas, kaj en ĉiu renkontiĝo, kiun ni organizas. Se ni retiriĝas, la limoj de Esperantujo ŝrumpas. Se ni silentas, ĝi malaperas. Tio signifas, ke ĉiu el ni portas sur siaj ŝultroj etan pecon de la estonteco de ĉi tiu komunumo. Ni bezonas Esperantujon, sed antaŭ ĉio Esperantujo bezonas nin – kaj ĝi bezonas novajn agantojn”. Vere pensigaj vortoj.
En ĉi tiu numero de “Esperantolehhti” kun multaj organizaj infomoj, raportetoj pri eventoj pasintaj, eĉ lingva angulo, elstaras memorpaĝoj dediĉitaj al la karmemora Jorma Ahomäki. Krom la vortoj de la prezidanto de la turkua E-Societo Tiina Oittinen, kaj biografiaj notoj el edukado.net mi kortuŝe legis la personajn rememorojn pri Jorma de kelkaj finnaj esperantistoj. Dum la legado de ili la vortoj pri momentoj por tiuj esperantistoj gravaj miksiĝis kun miaj rememoroj pri nia fidela aŭskultanto el personaj renkontiĝoj, el centoj da leteroj kaj mesaĝoj, kelkdeko de interparoloj privataj kaj regisitritaj por niaj E-elsendoj. Aparte frapis min kaj kortuŝis la vortoj pri la aktivado de Jorma, kiam li estis jam en la flega gastejo, kie li pasigis la lastajn vivojarojn. Multaj mencias la kontaktojn de Jorma un poloj, Pollando, kun Pola Radio, kio por mi estis tre kortuŝa, same kiel surpriza foto de la tripono Jorma Ahomaeki, Petro Chrdle kaj mi dum iu memomento de la bjalistoka UK.
Juha Metsäkallas skribis en sia komenca felietono: “ĉiu el ni portas sur siaj ŝultroj etan pecon de la estonteco de ĉi tiu komunumo”, t.e. E-komunumo. Jorma portis pecegon de tiu estonteco kaj heredigis ĝin al ni ĉiuj, kiel taskon por daŭra flegado kaj pluportado. Dankon, Jorma!
El la elsendo 25.06.2026. Legas Barbara – 10′ 25″





