Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la produktado de sukcenaj ornamaĵoj. Pli ol 70 procentoj el ili estas eksportataj al Ĉinio. Ĉinoj traktas sukcenon kiel unu el la sep atributoj de Budho kaj sorĉigitan animon de tigro. Laŭ ĉina kredo persono portanta sukcenon estas klera kaj okupas altan lokon en la socia hierakio. La ĉina interesiĝo pri sukceno estas tre alta kaj de jaroj stabila.
La ĉefa ekspluatadloko de sukceno en Pollando tamen tute ne troviĝas apud la Balta Maro, en la norda landoparto, sed en la regiono de Lublin kaj Lubartów en la orienta Pollando. La tieaj provizoj estis malkovritaj nur en 2012 marĝene de geologiaj serĉadoj de skistogaso, kiu finfine ne estis tie trovita. Ili devenas el la geologia periodo eoceano de antaŭ 38-40 milionoj da jaroj, do estas pli junaj ol la baltikaj sukcenprovizoj. Ili estas riĉaj je inkluzaĵoj, t.e. eternigitaj en la rezino organikaj elementoj. La lokaj sukcentavoloj estas malpli profundaj ol tiuj ĉe Baltiko, troviĝante de 15 ĝis 20 metroj sub la tertavolo.
Krome la sukceno de apud Lubartów diferencas disde la sukceno baltika. Ĝi estas pli facile prilaborebla kaj pli ofte havas atrakciajn flavajn nuancojn. Juvelistoj traktas ĝin kiel krudaĵon altkvalitan, aparte serĉatan sur la aziaj merkatoj. Pli imponaj sukcenspecimenoj servas al juvelistoj, malpli grandaj por la produktado de sukcenlikvoroj kaj kosmetikaĵoj. Pri la ekspluatado de Lubartów-sukceno okupiĝas du polaj firmaoj Stellarium kaj White Amber
El la elsendo 25.06.2026. Legas Gabi – 02′ 24″





