La Usona Asocio de Instruistoj pri Fiziko (AAPT) anoncis, ke Ruth Chabay kaj Bruce Sherwood ricevos la prestiĝan Hans Christian Oersted-Medalon. Ĝi estos transdonita dum la Vintra Kunveno de AAPT, dum kiu ili ankaŭ faros porokazan prelegon.
La Oersted-Medalo estis aljuĝita al ili pro “ilia revolucia kaj daŭra influo al la instruado de fiziko per la kreo de la teorio de Materio kaj Interagoj, aperinta kiel lernolibro, pro ilia laboro en transformado de la fundamentoj de fiziko por integri komputadon kaj emfazi fundamentajn principojn, pro ilia influo sur instruplan-reformo internaciskale, kaj pro ilia pionira laboro kiu starigis novan normon por novigado en fizika edukado kaj inspiris generaciojn de instruistoj kaj studentoj.”
Kiel informas la Gazetara Komuniko de UEA el la 9-a de junio Bruce Sherwood estas konata al multaj esperantistoj kiel delonga membro de la internacia Esperanto-komunumo. Li eklernis Esperanton en 1958 kaj dum sia vivo aktive uzis la lingvon, kune kun sia engaĝiĝo por internacia komunikado kaj edukado. Okaze de tiu distingo li rememoris: “Esperanto estas la unua lingvo post la angla, kiun mi lernis, kaj ĝi estis ege bona helpilo por lerni aliajn lingvojn”.
Krom Esperanto, Sherwood parolas la italan kaj la hispanan kaj legas la francan kaj la portugalan. Sherwood estis membro de la Akademio de Esperanto. En la Usona Asocio de Instruistoj pri Fiziko, en la Usona Societo pri Fiziko kaj la Usona Asocio por Antaŭenigo de Scienco li havas la titolon Fellow.
La ricevita medalo estas nomita laŭ la dana fizikisto Hans Christian Oersted (1777–1851). Temas pri unu el la plej altaj distingoj en la kampo de edukado pri fiziko. Inter ĝis nun sciencistoj honoritaj per la medalo troviĝas i.a. Carl Sagan, sciencisto kaj mondfama verkisto, kiu helpis proksimigi sciencon al vasta publiko, kaj Richard Feynman, teoria fizikisto kaj Nobel-premiito pri Fiziko, konata ankaŭ pro sia elstara kapablo instrui fizikon klare kaj alloge. Ankaŭ la laboro de Sherwood kaj Chabay influis generaciojn de studentoj kaj instruistoj tra la mondo. Iliaj kontribuoj helpis modernigi la instruadon de fiziko kaj vastigi la uzon de komputilaj metodoj en scienca edukado.
Per sia profesia agado ili montris kiel edukado, internacia kunlaboro kaj malfermiteco al novaj ideoj, lingvoj kaj kulturoj povas reciproke riĉigi unu la alian. Temas pri valoroj, kiuj forte resonas kun la strategia plano de UEA. Nome de la internacia Esperanto-komunumo UEA esprimis siajn gratulojn al Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay pro ĉi tiu elstara agnosko de ilia vivdaŭra laboro. UEA estas aparte fiera, ĉar Sherwood estas dumviva membro de UEA kaj membro de la Societo Zamenhof.
El la elsendo 15.06.2026. Legas Gabi – 03′ 58″






