Polaj sciencistoj el la Medicina Universitato en Katowice aliĝis al esploristoj, kiuj ekzamenas la procezon de la maljuniĝado. Sian esploranalizon ili publikigis en la lasta eldono de la periodaĵo „Nutrients”.
Laŭ ĝi la procezo de la maljuniĝado estas procezo multdimensia kaj rilatas same al la fiziologiaj kiel ankaŭ psikaj procezoj. Dum la maljuniĝado malpliboniĝas la fizika dispozicio de la organismo, malpliboniĝas ankaŭ ĝia kogna funkciado kaj ĝenerala bonfarto. La konservo de ekvilibro inter la fizika kaj psika dispozicioj havas ŝlosilan signifon por la vivkvalito en alta aĝo.
Unu el la ĉefaj sanproblemoj ĉe grizaĝuloj estas progresanta perdo de muskola maso kaj forto, kio kreskigas la riskon de faloj kaj perdon de memstareco. Tial la fizika aktiveco, kiel ekemple la paŝado, ludas gravan rolon en la formado de la korpolerteco kaj la psika bonfarto. Regula moviĝado – ĝuste kiel planita paŝado – favoras la bonfaron, malgrandigante streson kaj altigante la vivkvaliton. Entute la fizika aktiveco rolas kiel >reguligilo< de emocioj kaj fortigas la senton de sinrego. La polaj sciencistoj atentigas ankaŭ pri la psikologiaj sekvoj de fizika malfortiĝo de la organismo. Perdo de muskolmaso povas limigi partoprenon en la socia vivo, malkreskigi la memfidon kaj kreskigi riskon de soleco kaj izoliteco. En pli longa perspektivo tio povas negative influi psikan agordon kaj eĉ evoluigi la deprimon.
La maljuniĝado – laŭ la polaj sciencistoj ne estas unudimensia procezo kaj ĝiatrapaso grandkvante dependas de la vivstilo de grizaĝuloj. En ĝi gravan rolon ludas ĝuste la fizika aktiveco.
El la elsendo 10.04.2026. Legas Barbara – 02′ 25″





