Se ĉio estos realigita konforme al planoj Sagrada Familia en Barcelono estos finkonstruita en 2026 en la 100-a mortodatreveno de Antonio Gaudi, ĝia aŭtoro.
Sagrada Familia estas unu el la plej famaj konstruplacoj. Ĝi estas nun la plej alta preĝejo de la mondo superante 162 metrojn inluzive de la kruco sur la pinto de la meza turo. Ĝi estas ekzemplo de secesistila arkitekturo kaj organika interpreto de gotiko.
La konstruado de Sagrada Familia daŭras ekde 1882. Influis tion la arkitektura vizio de la konstruaĵo mem kun multaj komplikaj detaloj. Bremse por la konstruado efikis la frua morto de Gaudi mem, perdiĝo kaj celkonscia detruo de mulktaj originalaj planoj kaj modeloj de Gaudi dum la civitana milito. Kaj laste bremsan efikon favis kovim 19, kiu malebligis senĝenan liveradon de konstrumaterialoj.
Aktuale Sagrada Famuia dank’ al engagiĝo de la friamo Arupo, kiam Sagrada Familia estis realigita jam 60procente, estas objekto, kiun karakterizas malpli granda uzo – dum la ekspluatado – kaj redukto de karbona spuro en la konstruelemtnoj kaj en la procezo de ilia produkto. La aplikitaj konstrusolvoj firmigas la tutan konstruaĵon kontraŭ eventualaj tertremoj aŭ ŝiraj ventoj.
La finkonstruo de Sagrada Famila en 2026 rilatas sole al la ekstera arkitektura formo, la laboroj ene de la katedralo povos daŭri eĉ ĝis 2034-a jaro.
El la elsendo 05.04.2026. Legas Maciek – 01′ 52″





