La lastan programanoncon akompanis foto de dorme vintrumantaj vespertoj. Ne senkaŭze, nome en la plej granda vintrumejo de vespertoj en Pollando – tio estas en la subtera parto de la Fortikaĵo de Międzyrzecz en la okcidenta Pollando – lastsabate okazis la 25-a internacia nombrado de vespertoj. Nunjare la nombradon de ĉi tiuj flugantaj mamuloj partoprenis pli ol 60 vespertologoj/kiropterologoj el Irlando, Britio, Germanio, Belgio, Nederlando, Portugalio, Hispanio, Ĉeĥio, Belorusio kaj Honduro. La rezulto elmontris ioman malkreskon de la vespertopopulacio en ĉi tiu loko. Enkondukaj donitaĵoj informas pri 36 578 ekzempleroj. Pasintjare oni nombris tie pli ol 39 mil flugantajn mamulojn. Tamen laŭ fakuloj la pola vespertopopulacio estas stabila. En Pollando vespertoj falas en la vintran dormon en novembro elektante kiel dormejojn bunkrojn, kavernojn kaj kelojn. Tio ebligas aliflanke fidindan nombradon de la bestoj en unu loko sen la bezono perturbi ilian trankvilon, por monitori populaciajn ŝanĝojn, por taksi la sekvojn de protektoagadoj.
La vespertoj, Chiroptera, apartenas al unu el la plej interesaj, sed samtempe malmulte konataj mamulaj grupoj. lli – krom la ronĝuloj – havas la plej multajn speciojn inter mamuloj. Entute temas pri 1400 –, en Pollando vivas – laŭ la ĝisnunaj konstatoj – 27.
Vespertoj vivas preskaŭ en la tuta mondo, plej multnombre en tropika klimato. Oni ne renkontas ilin tamen en Antarkto kaj sur pli granda areo de Arkto pro ekstrema malvarmo, sekve la nutraĵmanko. Plimulto de vespertoj nutras sin per insektoj, sed oni notas ankaŭ speciojn, kiuj nutras sin per fiŝoj aŭ fruktoj. Tri sudamerikaj specioj de vampirvespertoj nutras sin per sango de birdoj kaj mamuloj.
Ĝenerale vespertoj – same, kiel en Pollando – ne konstruas speciale por si nestojn, sed utiligas kiel siajn vivejojn plej diversajn kaŝejojn. Esceptaj tiurilate estas kelkaj specioj de tropikaj vespertoj. Eksterordinara trajto de vespertoj estas la kapablo de eĥolokigo. Tiu specifa „radaro” de la vespertoj estis konstatita de sciencistoj nur antaŭ 50 jaroj. Nome, decida plimulto de vespertospecioj dum la flugo emisias ultrasonojn, kiuj kiel eĥo revenas al ilia aŭdorgano informante pri la ĉirkaŭa spaco.
Multaj tradiciaj kulturoj en la mondo opinias vespertojn bestoj strangaj, negativaj kaj demonaj. Rilate ĉi tiujn mamulojn regas multaj superstiĉoj, ĉe multaj homoj vespertoj vekas timon kaj maltrankvilon.
Kaj ĝuste en la eŭropa kulturo vesperto estas perceptata kiel simbolo de mallumo, morto, malbono kaj sorĉoj. Oni traktas vespertojn kiel malbonan signon, kiu aŭguras malfeliĉon. Pro sia aspekto memoriganta jen birdon, jen raton vespertoj aperas kiel simbolo de hipokriteco, malsincereco. En slavaj kulturoj oni kredis ke en la figuro de vesperto povas aperi sorĉistinoj aŭ animoj de homoj mortintaj. En la antikva Grekio oni ligis vespertojn kun Hadeso pro la motivoj de morto, ekstermondo kaj eterna vivo. Tamen Ezopo en siaj fabloj priskribas ilin kiel bestojn ruzajn kaj inteligentajn.
En la kulturoj de Azio kaj Pacifiko vesperto vekas pli da pozitivaj asociacioj ol en la eŭropa aŭ amerika. Tie eblas renkonti pli da promesoplenaj ekzemploj de la kunekzistado de homoj kaj vespertoj kaj en multaj el ĉi tiuj landoj disvolviĝis tiu sektoro de ekoturismo, kiu ligiĝas kun la observado de vespertoj kaj organizitaj ekskursoj al iliaj vivejoj, kiel kavernoj.
Ankaŭ en la orienta kulturo de Ĉinio, Japanio vespertoj aŭguras feliĉon kaj prosperon. La ĉina vorto por vesperto sonas same kiel la vorto signifanta feliĉon. En Ĉinio vesperto simbolas krome kvin benojn – sanon, riĉon, longan vivon, feliĉon kaj pacon. Cetere en ambaŭ ĉi tiuj landoj, t.e. Ĉinio kaj Japanio vesperto estas konsiderata kiel simbolo de longa vivo kaj paco. Laŭ Feng Shui vesperto altiras riĉon kaj korfavoron al homoj, helpas en la para vivo. En Indonezio kaj Filipinoj vespertoj aperantaj proksime de kampoj kaj ĉasterenoj aŭguras bonan rikolton kaj abundan fiŝkaptadon. Homoj el iu etna grupo en Borneo asertas, ke enfluginta hejmon vesperto alportas bonan energion kaj protektas kontraŭ damaĝbestoj. En la norda Tajlando kruela traktado de vespertoj altiras malbenon, ĉar tie ĉi tiuj bestoj estas opiniataj sanktaj. Ĉe aŭstraliaj aborigenoj vesperto kiel sankta besto aperas kiel totemanimalo. Samtempe en la kulturo de majoj aŭ iuj budhaaj kredofluoj vesperto denove vekas asociaciojn kun mallumo, perforto kaj morto.
Kaj tamen vespertoj estas tre utilaj animaloj, ĉefe kiel naturaj kontrolantoj de insektopopulacio. Ili formanĝas milojn da puloj, cimoj kaj aliaj insektoj damaĝantaj la kultivaĵojn, kio protektas plantejojn kaj malgrandigas la bezonon de kemiaj plantprotektiloj. En la tropikaj regionoj vespertoj partoprenas en la polenado de plantoj, ekzemple de mangoj kaj bananoj, en disportado de grajnoj. Iliaj ekskrementoj estas valora sterko. Entute do vespertoj plenumas gravan rolon por biodiverseco kaj sanstato de ekosistemoj.
Tio estas iu el la motivoj de tiaj kampanjoj kiel nombrado de vespertoj. En la Fortikaĵo de Międzyrzecz la programo de la nombrado estas realigata ekde 1999 kaj estas kunordigita de la Naturscienca Universitato en Vroclavo. Pollando ĉiun kvinan jaron prezentas al la Eŭropa Komisiono raporton pri la stato de vespertospecioj kaj iliaj vivejoj, protektitaj sur terenoj kalkulitaj al la sistemo Natura 2000.
El la elsendo 15.01.2026. Legas Barbara – 08′ 37″





