La 1-an de januaro 2026 Bulgario oficiale akceptis komunan unian valuton. Ekster la eŭrosfero, krom Pollando, restas Ĉeĥio, Danlando, Hungario, Rumanio kaj Svedio.
Laŭ la komisio de la gazeto „Super Express” la esplorinstituto Pollster enketis polojn i.a. pri tio, ĉu Pollando devus akcepti komunan unian valuton. Skeptikan opinion esprimis eĉ 70 procentoj de la enketitaj poloj – inter kiuj 48 procentoj decide kontestis tiun eblon. La envivigon de eŭro subtenis 21 procentoj de la respondintoj, inter kiuj 9 procentoj deklaris sian firman opinion pri la demando. La enketado de Pollster okazis la 31-an de decembro 2025 kaj la 1-an de januaro 2026.
Kontraŭ eŭro esprimis sin pli frue, la 19-an/la 20-an de decembro 2025, du trionoj de la enketitaj poloj en la samrilata opinisondado de la instituto IBRiS, komisiita de la gazeto „Rzeczpospolita”. La gazeto aldone skribas, kial la eniro de Pollando en la eŭrosferon estas nereala. Unuavice temas pri ekonomiaj motivoj ligitaj kun la kriterioj de konverĝo. Laŭ la informoj de la pola financministerio, publikigitaj antaŭ Kristnasko 2025, konforme al la datumoj pri oktobro, Pollando estas submetita al la unia proceduro pri troa ŝuldo kaj tial ne plenumas la kriterion de fiska stabileco. Krome Pollando ankoraŭ ne plenumis la kriteriojn pri prezstabileco kaj konverĝo de interezoprocentoj. Samtempe, ĉar la zloto ne partoprenas en la Eŭropa Kurza Mekanismo (ERM II), Pollando ankaŭ ne plenumas la kriterion pri valutkurzo.
El la elsendo 10.01.2026. Legas Milada kaj Krystyna – 02′ 28″





