Ludu

En la 1447-a E_elsendo el la 10.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni donas multan lokon al E-literaturo jen informante pri la konata hispana libro nun aperinta en Esperanto “Réquiem por un campesino español” (Rekviemo por hispana kamparano) de Ramón José Sender; pri la unua (januara) eldono 2026 de E-sumoo; pri la proksimiĝanta 135-a naskiĝdatrevo de Julio Baghy (kun la citado de la rilata teksto de Baldur Ragnarsson el Juna Amiko).
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10-a de decembro – ni informas pri la decido de la uniaj landoj pri la interkonsento kun Mercosur; pri la ortografia reformo en Pollando; pri la daŭra skeptikeco de poloj rilate la unian valuton – eŭro.
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la okazinta sabate, la 10-an de januaro, nombrado de vespertoj en la Fortikaĵo de Międzyrzecz, en la okcidenta Pollando.
• Muzike ni adiaŭas la forpasintan la 5-an de januaro 2026 Ĵak Le Puil prezentante lia kanzonon „Revenas mi” el la KD de Vinilkosmo „Sen elizi’’’. La akompana al la programinformo foto prezentas nombratajn en Pollando vespertojn.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.