Kun granda ĝojo la Pola RetRadio en Esperanto aliĝas al ĉiuj en la E-komunumo kunfestantaj la 15-an de decembro kiel Tagon de la E-Libro, kiel Tagon de la E-kulturo, kies gravan parton konsisitigas la radioelsendoj en Esperanto.
Retrorigardante al la naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof, ni unuavice pensas pri la vivverko de la tiam naskiĝinta infano, kiun multaj taksas kiel propran vivtrezonon kaj valoron.
La vivideoj de d-ro Ludoviko Zamenhof animu pliajn komunajn strebadojn al vivo paca, tolerema kaj lingve ne subprema.

Amike,red. Barbara Pietrzak

PS. Pro la paneo de la redakcia komputilo kaj problemoj kun fb-a profilo niaj elsendoj jam pretigitaj kaj pretigataj aperos baldaŭ.