Dum la tuta semajno Krakovo gastigas la 17-an Internacian Literaturan Festivalon, kies patrono estas Joseph Conrad, polo famiĝinta kiel unu el la plej renomaj anglalingvaj verkistoj. La festivalo, proksimiĝanta al la fino, abundis je literaturaj diskutoj kun verkistoj el la tuta mondo. La festivala publiko renkontiĝis krom kun polaj verkistoj, ankaŭ i.a. kun Nobel-premiito el Tanzanio, nun loĝanta en Britio, Abdulrazak Gurnah, la ĉina verkistino Yan Ge, la irlanda prozverkisto kaj eseisto Colm Tóibín. Krom aŭtoraj renkontiĝoj kaj diskutoj, la Conrad-festivalo estis la okazo por branĉaj renkontoj kadre de la „Kongreso de Libro” kaj ciklo de laborrenkontoj „Legolecjonoj”, gvidataj de literaturfakuloj. La devizo de la nunjara eldono de la festivalo estas „Radikala Espero”, lige al la samtitola libro de Jonathan Lear. La organizantoj en la historio de la priskribita en ĝi tribo vidas alvokon, ke eĉ en ekstreme malfacilaj situacioj oni konservu malfermitecon al bono, kiu povas veni.
En la lasta tago de la festivalo, t.e. la plej proksiman dimanĉon, estos enmanigita la jam 11-an fojon Conrad-premio, la unua pola distingo por la plej bona prozverkista debuto. Rivalas por ĝi, elektitaj de la Premikapitulo, kvin la plej bonaj prozverkistaj debutoj de la 2024-a jaro.

El la elsendo 25.10.2025. Legas Maciek – 01′ 41″