Pri la favora influo de la rozaria preĝo je la psika sano atestas la esplorrezultoj publikigitaj en la plej nova numero de la usona periodaĵo „Ĵurnalo de Religio kaj Sano”.
Sciencistoj el Italio, Pollando kaj Hispanio enketis 361 praktikantajn katolikojn por pritaksi la rozaripreĝon je ilia bonfaro kaj psika sano. Evidentiĝis, ke personoj preĝantaj la rozarion manifestis pli altan nivelon de bonfarto, pli grandan empation kaj signife malpli altan nivelon de diversaj psikaj maltrankviloj. Eĉ pli ol 62 procentoj de la enketitoj estis diplomitoj legitimantaj sin per magistra aŭ pli supera edukiteco. Tio refutas la stereotipon, ke la tradiciaj katolikaj praktikoj religiaj estas karakterizaj ĉefe por homoj malpli kleraj. La enketo elmontris samtempe diferencojn inter la unuopaj landoj, se temas pri preĝoengaĝiĝo. Post Pollando sekvis Italio kaj Hispanio.
Plej interesaj estis konkludoj pri la influo de la rozaria preĝo je psika sano. Pli ol 26 procentoj de la enketitoj sentis „animan trankvilon kaj memfidon”, al pli ol 10 procentoj ĝi helpis „fronti la problemojn”. Preskaŭ 9 procentoj montris rozaripreĝon, kiel la efikan protekton kontraŭ „malbono”.
Laŭ la belga-germana ĵurnalisto Thomas Philipp Reiter, laboranta en Bruselo, la rezultoj de tiuj esploroj signife superas la katolikajn mediojn. Fronte al kreskanta globskala krizo de psika sano, aparte sentata en Usono kaj Eŭropo, la esploro elmontras, ke la socio povas subtaksi facile atingeblajn, kulture radikantajn fontojn de la psika bonfarto. Kiel li atentigis, la esplorrezultoj ne sugestas konvertiĝon aŭ tion, ke la rozaripreĝo estas pli bona ol aliaj praktikoj. Prefere ĝi elmontras, ke ekzistas multaj vojoj, pere de kiuj homoj klopodas fronti suferon kaj serĉas vivsencon. Malgraŭ tio la pramalnova katolika rozaripreĝo tute ne perdis valoron por tiuj, kiuj ĝin praktikas.
El la elsendo 10.10.2025. Legas Maciek – 02′ 18″