Dum la 32-a Internacia Festivalo „Oregeno de la Arkitatedralo” en la Arkidioceza Katedralo de s-ta Johano Baptisto en Varsovio, profesoro Tomasz Kalisz ricevis la premion de la Prezidanto de la Konferenco de la Pola Episkoparo, nome la „Arĝentan Fajfilon”. Profesoro Tomasz Kalisz, muzikologo kaj komponisto, de jaroj servas kiel la ĉefa orgenlludisto en la varsovia preĝejo de la Plej Sankta Savanto. Li krome gvidas seminariojn pri la plenumo de la malnova muziko, kaj en la Studumo de la Eklezia Muziko ĉe la Teologia Fakultato en Varsovio, li instruas orgenludon, harmonion, kontrapunkton, orgenan imporovizadon, muzikajn formojn, orgenologion kaj harmoniigon de la religiaj kantoj. Profesoro Tomasz Kalisz estis jam distingita per la medalo pro la Meritoj por la Varsovia Arkidiocezo kaj estis honorita de la pola kulturministerio kiel Meritiĝinto por la Pola Kulturo
La premio de la Prezidanto de la Konferenco de la Pola Episkoparo „La Arĝenta Fajfilo” estis atribuita jam la 26-an fojon pro esenca kontribuo al la evoluo de la religia muziko en Pollando.
El la elsendo 15.09.2025. Legas Barbara – 01′ 36″







