11 sciencistoj, kiuj dum jaroj laboris en eksterlandaj esplorinstitucioj revenas nun al Pollando por daŭrigi siajn karierojn. Ebligas tion al ili la programo de la Nacia Agentejo por Studenta Interŝanĝo „Polaj revenoj”.
Laŭreatoj de la nunjara, la 8-a jam programeldono revenis el Usono, Finnlando, Svedio, Francio, Germanio, Danlando, Nederlando, Kanado kaj Italio. Ili reprezentas diversajn sciencbranĉojn i.a., fizikajn kaj kemiajn sciencojn, medicion, sciencojn pri la tero kaj medio, biologion, historion, matematikon, komputilajn sciencojn kaj informadikon.
Plej multaj, ĉar eĉ kvin laboros en la Varsovia Universitato, krome en la Min-Fandindustria Akademio en Krakovo, en la Politekniko de Vroclavo, en Adam Mickiewicz-universitato en Poznano, en Jagelona Universitato en Krakovo kaj krome en la Matematika Instituto kaj Instituto pri la Fizika Kemio de la Pola Sciencakademio.
La programo „Polaj Revenoj” celas logi elstarajn polajn sciencistojn reveni al Pollando kaj tie realigi siajn sciencajn projektojn, kio firmigas la sciencan potencialon de la lando. Ĝis nun dank’ al la programo „Polaj revenoj” la Nacia Agentejo por Studenta Interŝanĝo financis programprojektojn de 81 laŭreatoj, kiuj realigas siajn esplorojn en 28 polaj altlernejoj kaj esplorinstitutoj.
El la elsendo 30.08.2025. Legas Maciek – 01′ 38″




