Novaĵoj

Ekspertoj pri rotacia sismologio debatis en Pollando

Enretigita de: | Aŭg 10, 2025 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Interncia Laborgrupo pri Rotacia Sismologio okazigas siajn konferencojn ĉiun trian jaron por interŝanĝi spertojn, prezenti la plej novajn atingaĵojn kaj komune serĉi respondojn al defioj de la nuntempa sismologio.
Ĉi-foje la konferenco – la 7-a laŭvice – okazis en Politekniko de Opole – la sudokcidenta Pollando. Partoprenis ĝin 50 ekspertoj pri sismologio el Italio, Ĉinio, Hinda Unio, Usono, Francio, Germanio kaj Pollando.
La rotacia sismologio akiris apartan signifon post la konferenco en la usona Menlo Park en Kalifornio en 2007. Ĝi esploras ĉiujn aspektojn de rotaciaj grundmovoj rezultantaj el tertremoj, eksplodoj kaj atmosferaj perturboj. Ĝi okupiĝas ankaŭ pri la mezurado de la rotaciaj movoj de konstruelementoj. La ĉi rilataj spertoj de sismologoj havas vastan aplikeblon. Dum la konfereco en Opole estis prezentitaj la esplorrezultoj de pola sciencistoj ligitaj kun la aplikado de dedektoroj/dedektiloj de rotacirapideco por monitori la staton de konstruaĵo. Tio ebligas i.a. lokalizi kaj taksi difektojn en ŝtalbetonaj traboj.

El la elsendo 10.08.2025. Legas Maciek – 01′ 24″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0960434

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj