Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Abiturientaj ekzamenoj en Pollando estas unu el la novaĵoj de nia 226-a E-programo ĉe la adreso www.pola-retradio.org. Sekvas ilin temoj el la pola gazetaro kaj sciencaj informoj. Nia antaŭmikrofona gasto estas Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova E-Asocio. La ĉeftemo de la interparolo estas la julia BET-49, en kies kultura programo prezentiĝos i.a. la litova grupo Asorti. Ilia kanto ornamas nian hodiaŭan elsendon.
Se vi permesos, mi lanĉis du lokojn, kie ne nur miaj gekolegoj esperantistoj sed ankaŭ ĉiu, kiu deziras, havos la aliron al la valoraj tekstoj de Novaĵoj kaj Trarigardo de la pola gazetaro kaj povos laŭplaĉe utiligi ilin por plibonigi sian lingvokonon dum renkontiĝoj en klubejoj. Danke al tio ni ja ĉiuj profitas!
Laŭ mia libera tempo kaj bezono mi planas pluajn tajpskribaĵojn.
http://prreinformoj.blogspot.com/
http://prretrarigardo.blogspot.com/
Ŝajnas interesa afero – finfine komenciĝas provo mezuri la rezultojn de spontana interreta E-lernado. Sed – kial abiturientaj? Ĉu Esperanto jam estas oficiale instruata en gimnazioj en Pollando, aŭ temas pri hobia memlernado?Momente (pardonu, nun) mi ne havas auskulteblon cxe la komputilo, kaj ne orientighas en la tempo kaj spaco.