Ĝis la oktobra inaŭguro de la 19-a Internacia Chopin-konkurso estas ankoraŭ longa tempo, sed jam estis batita, superita rekordo. Nome por la konkurso anonciĝis 642 pianistoj el 54 landoj, kio estas rezulto historia. Chopin-konkurso estas ne nur unu el la plej malnovaj kaj prestiĝaj pianistaj konkursoj en la mondo, sed ankaŭ evento, en kies daŭro preskaŭ ĉiu polo fariĝas – eĉ se nur porteme – amanto de klasika muziko.
En la elekta proceduro la Kvalifikiga Komisiono elektis el 642 pianistoj 171 artistojn el 28 landoj. Iliaj nomoj estas videblaj i.a. en la vikipedia paĝo de la Konkurso. Plej multaj pianistoj anoncis sin el Ĉinio, la Suda Koreio, Japanio, Pollando, Kanado kaj Italio. La eliminadojn, kiuj daŭros inter la 23-a de aprilo ĝis la 4-a de majo en la Ĉambra Salono de la Nacia Filharmonio en Varsovio, partoprenos ankaŭ pianistoj el Brazilo, Tajlando, Malajzio kaj Uzbekistano.
La 19-a Internacia Chopin-konkurso komenciĝos la 2-an de oktobro kaj la juĝaŭskultadoj de la pianistoj daŭros tri semajnojn. La nomon de la venkinto de la Internacia Chopin-konkurso 2025 oni anoncos la 20-an de oktobro. La laŭreato ricevos 60 mil eŭrojn kaj oran medalon. La valoro de ĉiuj premioj egalas al 240 mil eŭroj. Laŭreatoj estos invititaj por kelkmonata koncerta turneo tra la mondo.

El la elsendo 05.04.2025. Legas Maciek – 01′ 44″