La historion de la unuaj studentinoj, sed ankaŭ de aliaj virinoj, kiuj de jarcentoj estis ligitaj kun la Jagelona Uniersitato memorigas ekspozicio en la universitata muzeo. La okazo estas la 130-jariĝo de la allaso, ke virinoj studu en la krakova universitato.
Laŭ la universitataj statistikoj studentinoj aperis en la Jagelona Universitato ekde 1897 kaj ilia nombra partopreno estis grandiĝanta kun la fluo de la tempo. Verdire inter pli fruaj diplomitoj de la Jegelona Universitato troviĝas fratinoj Studziński, kiuj ne havis oficialan studentan statuson. Ili akiris tamen la diplomojn de farmacimagistro kvankam al ekzameno devis subiĝi en apoteko.
Komence la studentinoj de la Jagelona Universitato derviĝis el inteligentaj kaj bonstataj familioj. En la 20-aj jaroj nur 460 studentinoj je 11 mil devenis el laboristaj kaj kamparanaj familioj. Kvankam jam en 1914 virinoj konsisitigis plimulton inter la studentoj de la Filozfia Fakultato la unuan fojon la ĝenerala nombro en studentinoj en la Jagelona Universitato rilate studentojn estis superita en 1965.
La ekzpozicio pri la virinoj en la Jagelona Universitato funkcias ĝis la fino de januaro 2025.
El la elsendo 15.12.2024. Legas Milada – 01′ 55″