Novaĵoj

Acipenseroj reaperos en pola Baltiko

Enretigita de: | Dec 7, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Iam en Baltiko kaj en la apudmaraj riveroj acipenseroj estis tiom multnombraj, ke ili kalkuliĝis al la ĉefhokataj fiŝoj. Ankoraŭ antaŭ 100 jaroj acipensero estis difinta kiel la reĝa fiŝo de Pollando. Tamen ekde la 19-a /20-a jarcentoj ilia nombro malkreskis. En Pollando acipenserojn oni ĝenerale taksas kiel formortintajn, la lastan libere vivantan fiŝon en Baltiko oni hokis en la 60-aj jaroj. La malaperon de acipenseroj oni ligas i.a. kun la elkonstruo de digo en Włoclawek, kiu fariĝis nevenkebla baraĵo por ĉi tiuj fiŝoj.
Tamen iĥtiologoj klopodas rekrei ilian populacion en fiŝbredaj centroj, eĉ se acipenseroj estas malfacile bredeblaj. Al tiuj centroj apartenas la fiŝbredejo en Świnna Poręba apud Wadwice (la suda Pollando), kiu ĉiujare produktas pli ol unu milionon da fiŝekzempleroj. Tie inter la aliaj fiŝspecioj vivas 28 acipenseroj. La bredmaterialo estis venigita el la rivero de Sankt-Laŭrenco.
Acipenseroj estas fiŝoj tre grandaj, longas 3-4 metrojn kaj povas vivi eĉ 140 jarojn. Ilia ĉefa vivejo estas la Norda Ameriko. La seksan maturecon acipenseroj atingas en la aĝo de 15 jaroj. Ili vivas en maro, sed por la frajado ili revenas al riveroj kaj post tio revenas al la maro.

El la elsendo 07.12.2024. Legas Maciek – 01′ 39″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0668329

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj