Novaĵoj

Instruista Tago laŭ iuj statistikaj konsideroj

Enretigita de: | Okt 15, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

La 14-an de oktobro en Pollando oni festis tradicie la Intruistan Tagon. Ĝi estis la okazo por esprimi dankon pro la pedagogia laboro de instruistoj, unuavice instruistinoj. Nome laŭ la lastaj informoj de la edukministerio en la pola instrusistemo laboras 580 mil 387 instruistinoj kaj 110 mil 34 instruistoj. Fine de septembro de la pasinta jaro, laŭ la printemaj informoj de la ministerio, virinoj konisitigis 98 procentojn de la instruista personalo en antaŭlernejoj. Se temas pri la aĝo de la instruistoj mezume polaj instruistinoj havas 46 jarojn kaj polaj instruistoj 48 jarojn. Kompare al la donitaĵoj el 2012 la aĝo de la polaj instruistoj altiĝas. La plej aĝa laboranta pola instruisto aktuale havas 87 jarojn kaj la plej juna 21 jarojn. Plej multaj polaj instruistoj laboras en bazaj lernejoj, 22 procentoj en lernejoj superelementaj, 17 procentoj laboras en antaŭlernejoj kaj 7 procentoj en aliaj klerigaj centroj. La plej grandan grupon konsisitigas instruistoj diplomitaj, tio estas atingintaj la plej altan gradon de la profesia avanco.

El la elsendo 15.10.2024. Legas Barbara – 01′ 15″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0630021

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj