Novaĵoj

Pionira monografio pri la rilatoj inter Tajvano kaj Pollando

Enretigita de: | Jul 30, 2024 | Novaĵoj | Skribu komenton.

„Ŝlosiloj de la mondo – Tajvano kaj Pollando inter ŝtatpotencoj” ĝi estas pli ol 600-paĝa libro de Wei-Yun Lin. La ĉinlingva verko eldonita de la prestiĝa tajvana eldonejo Avanguard Publishing priskribas la historion de la polaj-tajvanaj rilatoj ekde 1636, kiam la insulon vizitis la unua polo, jezuito Wojciech Męciński. La monografio notas fine la nuntempajn rilatojn. I.a. troviĝas en ĝi prikribo de la esploroj pri Tajvano gvidataj de doktoro Bogdan Zemanek el la Jagelona Universitato kaj de la jutubaj videoraportoj el Tajvano de Wojciech Siryk. La monografio enhavas la unuan studumon pri toponimoj Tajvano kaj Formozo en Pollando. Wei-Yun Lin-Górecka estas la tajvana verkistino, tradukistino kaj esploristino. Ŝi tradukis al la ĉina lingvo la eldonitajn en Tajvano librojn de Andrzej Sapkowski, Bruno Schulz, Janusz Korczak kaj de poeziaĵoj de Wisława Szymborska kaj Tadeusz Różewicz. En 2013 ŝi estis distingita per la titolo „Meritiĝinto por la Pola Kulturo” pro la popularigado de la pola literaturo kaj kulturo eksterlande.

El la elsendo 30.07.2024. Legas Gabi – 01′ 28″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0631959

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj