Ĝis la 22-a de majo en la Granda Teatro de Lodzo daŭras la 27-aj Baletaj Renkontiĝoj. Por la nunjara eldono estis invititaj tri eksterlandaj ensembloj – Balet de L’Opera de Lyon (Francio), Aterbaletto (Italio) kaj L-E-V Dance Company (Francio). La ĉefa festivala evento estis planita por 11-a de majo, la baleta premiero de „Romo kaj Julietta” por la muziko de Hektor Berlioz, kiun la Granda Teatro prezentis laŭ koreografio de Sasha Waltz kaj sub la muzika gvido de Rafał Janiak. La Baletaj Renontiĝoj de Lodzo komenciĝis en 1968. Dum la okazanta ĉiun duan jaron festivalo estas prezentataj la plej grandaj kaj plej aktualaj atingaĵoj de la dancarto, unuavice diversaj fluoj de la danco nuntempa. Ĝis nun en la Granda Teatro de Lodzo sian arton prezentis tiaj koreografoj kiel Jiří Kylian, Wayne McGregor, Maurice Béjart, Conrad Drzewiecki, Teresa Kujawa, Emil Wesołowski kaj Ewa Wycichowska.

El la elsendo 15.05.2024. Legas Maciek – 01′ 12″