Sciencaj informoj

Medaloj de Michał Oczapowski por japanaj sciencistoj

Enretigita de: | Maj 10, 2024 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Profesoroj Kensuke Miyamoto kaj Junichi Ueda el Japonio estis premiitaj per la Medaloj de Michał Oczapowski-2023 pro sia enorma kontribuo al la evoluo de fizjologio de hortikulturaj plantoj.
La emerita profesoro Junichi Ueda laboris en la Departemento de Biologiaj Sciencoj en la Osaka Prefekta Universitato, Sakai. Li estas eksterlanda membro de la Pola Sciencakademio, en 2012 distingita per ĝia medalo. Profesoro Kensuke Miyamoto estis laboranto en la Fakultato de liberaj artoj, sciencoj kaj globskala edukado en Osaka Metropolitena Universitato, Sakai.
Ekde 2011 la Medalo de Michał Oczapowski estas la plej alta distingo de la Fakultato de la Biologiaj kaj Agronomiaj Sciencoj atribuata al individuaj personoj aŭ institucioj pro la kontribuo al evoluo de agronomiaj kaj aplikataj biologiaj sciencoj.
La patrono de la medalo Michał Oczapowski (1788-1854), profesoro de la Universitato en Vilno estis la antaŭkuriero de la agronomiaj sciencoj. Li organizis la Agronomian Instituton en Marymont apud Varsovio kaj metis fundamentojn por la evoluigo de la agronomiaj sciencoj en Pollando. Li studis en Germanio, Aŭstrio, Francio, Nederlando kaj Britio kaj akiritajn konojn aplikis por la edukado de studentoj kaj organizo de moderna agrikulturo. Lia plej elstara verko estis la 12-voluma lernolibro sub la ĝenerala titolo „La kamparana mastrumado”.

El la elsendo 10.05.2024. Legas Maciek – 01’49”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0651357

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj